1 Corinthians 10
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Ĉar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu, ke niaj prapatroj estis ĉiuj sub la nubo, kaj ĉiuj trairis la maron;Select 1 Corinthians 10:1
2kaj ĉiuj baptiĝis en Moseon en la nubo kaj en la maro;Select 1 Corinthians 10:2
3kaj ĉiuj manĝis la saman spiritan manĝaĵon;Select 1 Corinthians 10:3
4kaj ĉiuj trinkis la saman spiritan trinkaĵon; ĉar ili trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis; kaj la roko estis Kristo.Select 1 Corinthians 10:4
5Tamen la plejmulto el ili ne plaĉis al Dio; ili ja disĵetiĝis en la dezerto.Select 1 Corinthians 10:5
6Sed tio okazis kiel ekzemploj por ni, por ke ni ne deziregu malbonaĵojn, kiel ili ankaŭ deziregis.Select 1 Corinthians 10:6
7Kaj vi ne estu idolanoj, kiel estis kelkaj el ili; kiel estas skribite: La popolo sidiĝis, por manĝi kaj trinki, kaj ili leviĝis, por ludi.Select 1 Corinthians 10:7
8Kaj ni ne malĉastadu, kiel kelkaj el ili faris, kaj falis en unu tago dudek tri mil.Select 1 Corinthians 10:8
9Kaj ni ne incitu la Eternulon, kiel kelkaj el ili incitis, kaj pereis per serpentoj.Select 1 Corinthians 10:9
10Kaj vi ne murmuru, kiel kelkaj el ili murmuris, kaj pereis per la ekstermanto.Select 1 Corinthians 10:10
11Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kaj ĝi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondaĝoj.Select 1 Corinthians 10:11
12Tiu do, kiu opinias, ke li staras, sin gardu, por ke li ne falu.Select 1 Corinthians 10:12
13Nenia tento vin prenis, krom laŭ homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaŭ faros la forkurejon, por ke vi povu ĝin elporti.Select 1 Corinthians 10:13
14Tial, miaj amataj, forsavu vin de idolservado.Select 1 Corinthians 10:14
15Mi parolas kiel al saĝuloj; vi juĝu tion, kion mi diras.Select 1 Corinthians 10:15
16Ĉu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? Ĉu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo?Select 1 Corinthians 10:16
17pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; ĉar ni ĉiuj prenas parton el la unu pano.Select 1 Corinthians 10:17
18Rigardu Izraelon laŭ la karno: ĉu ne estas tiuj, kiuj manĝas la oferojn, partoprenantoj en la altaro?Select 1 Corinthians 10:18
19Kion do mi diras? ke idoloferitaĵo estas io, aŭ ke idolo estas io?Select 1 Corinthians 10:19
20Sed mi diras, ke tion, kion oferas la nacianoj, ili oferas al demonoj, kaj ne al Dio; kaj mi ne volas, ke vi partoprenu kun demonoj.Select 1 Corinthians 10:20
21Vi ne povas trinki la kalikon de la Sinjoro kaj la kalikon de demonoj; vi ne povas partopreni ĉe la tablo de la Sinjoro kaj ĉe la tablo de demonoj.Select 1 Corinthians 10:21
22Aŭ ĉu ni ĵaluzigas la Sinjoron? ĉu ni estas pli fortaj ol li?Select 1 Corinthians 10:22
23Ĉio estas permesata; sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas permesata; sed ne ĉio edifas.Select 1 Corinthians 10:23
24Neniu celu sian bonon, sed ĉiu la bonon de sia proksimulo.Select 1 Corinthians 10:24
25Kion oni vendas en la buĉejo, ĉion manĝu, demandante nenion pro konscienco;Select 1 Corinthians 10:25
26ĉar al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.Select 1 Corinthians 10:26
27Se iu el la nekredantoj invitas vin al festeno, kaj vi volas iri, kion oni metas antaŭ vi, ĉion manĝu, demandante nenion pro konscienco.Select 1 Corinthians 10:27
28Sed se iu diras al vi: Ĉi tio estas oferitaĵo-ne manĝu, pro la montrinto, kaj pro konscienco:Select 1 Corinthians 10:28
29konscienco, mi diras, ne via propra, sed de la alia; ĉar kial mia libereco estus juĝata per alia konscienco?Select 1 Corinthians 10:29
30Se mi danke partoprenas, kial mi estus mallaŭdata pri tio, pro kio mi donas dankon?Select 1 Corinthians 10:30
31Ĉu do vi manĝas, aŭ trinkas, aŭ kion ajn vi faras, faru ĉion por la gloro de Dio.Select 1 Corinthians 10:31
32Ne metu faligilon, ĉu por Judoj, aŭ por Grekoj, aŭ por la eklezio de Dio;Select 1 Corinthians 10:32
33tiel same, kiel mi ankaŭ plaĉas al ĉiuj en ĉio, celante ne mian propran utilon, sed la utilon de la multaj, por ke ili saviĝu.Select 1 Corinthians 10:33
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation