1 Corinthians 13
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo.Select 1 Corinthians 13:1
2Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio.Select 1 Corinthians 13:2
3Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.Select 1 Corinthians 13:3
4Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin,Select 1 Corinthians 13:4
5ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon,Select 1 Corinthians 13:5
6ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco;Select 1 Corinthians 13:6
7ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.Select 1 Corinthians 13:7
8Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos.Select 1 Corinthians 13:8
9Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte;Select 1 Corinthians 13:9
10sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta.Select 1 Corinthians 13:10
11Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn.Select 1 Corinthians 13:11
12Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita.Select 1 Corinthians 13:12
13Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.Select 1 Corinthians 13:13
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation