Skip to content
Church.wiki
1 Corinthians

1 Corinthians 16

Esperanto

Translation: ESPERANTO

Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources

Start reading

1Nun rilate al la monkolekto pro la sanktuloj, kiel mi ordonis al la eklezioj de Galatujo, tiel ankaŭ vi faru.Select 1 Corinthians 16:1

2La unuan tagon de la semajno, ĉiu el vi provizu ĉe si laŭ tio, kion li prospere akiris, por ke ne estu kolektoj tiam, kiam mi venos.Select 1 Corinthians 16:2

3Kaj kiam mi alvenos, kiujn vi per leteroj aprobos, tiujn mi sendos, por alporti vian donacon al Jerusalem;Select 1 Corinthians 16:3

4kaj se konvenos, ke mi ankaŭ tien vojaĝu, ili vojaĝos kun mi.Select 1 Corinthians 16:4

5Sed mi venos al vi, kiam mi estos trapasinta Makedonujon; ĉar Makedonujon mi ja trapasos;Select 1 Corinthians 16:5

6sed ĉe vi eble mi restos, aŭ eĉ travintros, por ke vi antaŭen irigu min, kien mi veturos.Select 1 Corinthians 16:6

7Ĉar mi ne volas vidi vin nun dumvojaĝe; ĉar mi esperas resti kelkan tempon ĉe vi, se la Sinjoro permesos.Select 1 Corinthians 16:7

8Sed mi restos en Efeso ĝis Pentekosto;Select 1 Corinthians 16:8

9ĉar pordo granda kaj efika malfermiĝis al mi, kaj estas multaj kontraŭstarantoj.Select 1 Corinthians 16:9

10Se Timoteo venos, zorgu, ke li estu ĉe vi sentime; ĉar li faras la laboron de la Sinjoro, kiel mi ankaŭ;Select 1 Corinthians 16:10

11neniu do lin malestimu. Sed antaŭen irigu lin en paco, por ke li venu al mi; ĉar mi atendas lin kun la fratoj.Select 1 Corinthians 16:11

12Sed rilate al la frato Apolos, mi multe petegis lin veni al vi kun la fratoj; sed tute mankis volo veni nun; sed li venos, kiam li havos oportunan tempon.Select 1 Corinthians 16:12

13Viglu, staru firme en la fido, viriĝu, fortiĝu.Select 1 Corinthians 16:13

14Ĉio via estu farata en amo.Select 1 Corinthians 16:14

15Mi petegas vin, fratoj (vi konas la domon de Stefanas, ke ĝi estas la unuaaĵo de la Aĥaja lando, kaj ke ili sin dediĉis al la servo de la sanktuloj),Select 1 Corinthians 16:15

16ke vi ankaŭ submetiĝu al tiaj, kaj al ĉiu kunhelpanto kaj kunlaboranto.Select 1 Corinthians 16:16

17Kaj mi ĝojas pro la alveno de Stefanas kaj Fortunato kaj Aĥaiko, tial, ke vian mankaĵon ili plenigis.Select 1 Corinthians 16:17

18Ĉar ili refreŝigis mian spiriton kaj vian; rekonu do tiajn.Select 1 Corinthians 16:18

19La eklezioj de Azio vin salutas. Akvila kaj Priskila vin salutas multe en la Sinjoro, kune kun la eklezio en ilia domo.Select 1 Corinthians 16:19

20Ĉiuj fratoj vin salutas. Salutu unu la alian per sankta kiso.Select 1 Corinthians 16:20

21La saluto de mi, Paŭlo, per mia propra mano.Select 1 Corinthians 16:21

22Se iu ne amas la Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita. Maran-ata.Select 1 Corinthians 16:22

23La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.Select 1 Corinthians 16:23

24Mia amo estu kun vi ĉiuj en Kristo Jesuo. Amen.Select 1 Corinthians 16:24

Next: 2 Corinthians 1Continue reading

Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

1 Corinthians

Selected verses

Select another verse to extend the range.

Highlight

My Bible

About this name

Listen

Uses an English voice provided by your browser.