1 Corinthians 8
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Nun rilate al oferitaĵoj al idoloj: Ni scias, ke ni ĉiuj havas scion. La scio bloveŝveligas, sed la amo edifas.Select 1 Corinthians 8:1
2Se iu opinias, ke li scias ion, tiu ankoraŭ ne tiel scias, kiel li devus scii;Select 1 Corinthians 8:2
3sed se iu amas Dion, tiu estas konata de Li.Select 1 Corinthians 8:3
4Rilate do la manĝadon de la idoloferitaĵoj, ni scias, ke idolo estas neniaĵo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu.Select 1 Corinthians 8:4
5Ĉar kvankam estas tiel nomataj dioj, ĉu en la ĉielo aŭ sur la tero, kiel estas dioj multenombraj, kaj sinjoroj multenombraj,Select 1 Corinthians 8:5
6tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas ĉio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas ĉio, kaj ni per li.Select 1 Corinthians 8:6
7Tamen ne ĉe ĉiuj estas tiu scio; sed iuj, pro sia ĝisnuna kutimiĝo al la idolo, manĝas la manĝaĵon kiel oferitaĵon al idolo; kaj ilia konscienco, estante malforta, malpuriĝas.Select 1 Corinthians 8:7
8Sed manĝaĵo ne rekomendos nin al Dio; ĉar ni havas nek mankon, se ni ne manĝas, nek profiton, se ni manĝas.Select 1 Corinthians 8:8
9Sed gardu vin, por ke ĉi tiu via libereco ne fariĝu faligilo por la malfortuloj.Select 1 Corinthians 8:9
10Ĉar se iu vidas vin, kiu havas scion, sidantan ĉe manĝo en idolejo, ĉu lia konscienco, se li estas malforta, ne kuraĝiĝos manĝi idoloferitaĵojn?Select 1 Corinthians 8:10
11Pro via scio do pereas la malfortulo, la frato, pro kiu Kristo mortis.Select 1 Corinthians 8:11
12Kaj tiamaniere, pekante kontraŭ la frataro, kaj vundante ilian konsciencon malfortan, vi pekas kontraŭ Kristo.Select 1 Corinthians 8:12
13Tial se manĝaĵo maledifas mian fraton, mi neniam plu manĝos karnon, por ke mi ne maledifu mian fraton.Select 1 Corinthians 8:13
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation