Skip to content
Church.wiki
1 Kings

1 Kings 4

Esperanto

Translation: ESPERANTO

Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources

Start reading

1Kaj la reĝo Salomono estis reĝo super la tuta Izrael.Select 1 Kings 4:1

2Kaj jen estas la estroj, kiuj estis ĉe li: Azarja, filo de Cadok, pastro;Select 1 Kings 4:2

3Eliĥoref kaj Aĥija, filoj de Ŝiŝa, skribistoj; Jehoŝafat, filo de Aĥilud, kronikisto;Select 1 Kings 4:3

4kaj Benaja, filo de Jehojada, super la militistaro; kaj Cadok kaj Ebjatar, pastroj;Select 1 Kings 4:4

5kaj Azarja, filo de Natan, super la administrantoj; kaj Zabud, filo de Natan, pastro, amiko de la reĝo;Select 1 Kings 4:5

6kaj Aĥiŝar super la palaco; kaj Adoniram, filo de Abda, super la impostoj.Select 1 Kings 4:6

7Kaj Salomono havis dek du administrantojn super la tuta Izrael, kaj ili liveradis provizaĵojn al la reĝo kaj al lia domo; unu monaton en jaro ĉiu el ili devis liveri provizaĵojn.Select 1 Kings 4:7

8Kaj jen estas iliaj nomoj: Ben-Ĥur, sur la monto de Efraim;Select 1 Kings 4:8

9Ben-Deker, en Makac kaj Ŝaalbim kaj Bet-Ŝemeŝ kaj Elon-Bet-Ĥanan;Select 1 Kings 4:9

10Ben-Ĥesed, en Arubot; al li apartenis Soĥo kaj la tuta regiono Ĥefer;Select 1 Kings 4:10

11Ben-Abinadab, super la tuta regiono Dor; Tafat, filino de Salomono, estis lia edzino;Select 1 Kings 4:11

12Baana, filo de Aĥilud, en Taanaĥ kaj Megido kaj super la tuta Bet- Ŝean, kiu estas apud Cartan, malsupre de Jizreel, de Bet-Ŝean ĝis Abel- Meĥola, ĝis trans Jokmeam;Select 1 Kings 4:12

13Ben-Geber, en Ramot en Gilead; al li apartenis la Vilaĝoj de Jair, filo de Manase, kiuj estis en Gilead; al li apartenis la distrikto Argob, kiu estis en Baŝan, sesdek grandaj urboj kun muregoj kaj kupraj rigliloj;Select 1 Kings 4:13

14Aĥinadab, filo de Ido, en Maĥanaim;Select 1 Kings 4:14

15Aĥimaac, en la regiono de Naftali; ankaŭ li prenis Basmaton, filinon de Salomono, kiel edzinon;Select 1 Kings 4:15

16Baana, filo de Ĥuŝaj, en la regiono de Aŝer kaj en Alot;Select 1 Kings 4:16

17Jehoŝafat, filo de Paruaĥ, en la regiono de Isaĥar;Select 1 Kings 4:17

18Ŝimei, filo de Ela, en la regiono de Benjamen;Select 1 Kings 4:18

19Geber, filo de Uri, en la regiono Gilead, en la lando de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kaj de Og, reĝo de Baŝan. Unu administranto estis en tiu tuta lando.Select 1 Kings 4:19

20Jehuda kaj Izrael estis grandnombraj kiel la sablo ĉe la maro; ili manĝis kaj trinkis kaj estis gajaj.Select 1 Kings 4:20

21Salomono regis super ĉiuj regnoj, de la Rivero ĝis la lando Filiŝta kaj ĝis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo.Select 1 Kings 4:21

22La manĝprovizoj de Salomono por ĉiu tago estis: tridek kor�oj da delikata faruno kaj sesdek kor�oj da simpla faruno,Select 1 Kings 4:22

23dek grasigitaj bovoj kaj dudek bovoj de paŝtejo kaj cent ŝafoj, krom cervoj kaj gazeloj kaj kapreoloj kaj grasigitaj birdoj.Select 1 Kings 4:23

24Ĉar li regis super la tuta transo de la Rivero, de Tifsaĥ ĝis Gaza, super ĉiuj reĝoj de trans la Rivero; kaj li havis pacon kun ĉiuj ĉirkaŭaj landoj.Select 1 Kings 4:24

25Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendanĝereco, ĉiu sub siaj vinberbranĉoj kaj sub sia figarbo, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, dum la tuta vivo de Salomono.Select 1 Kings 4:25

26Kaj Salomono havis kvardek mil stalojn por ĉarĉevaloj kaj dek du mil rajdistojn.Select 1 Kings 4:26

27Kaj tiuj administrantoj liveradis manĝprovizojn por la reĝo Salomono, kaj por ĉiuj, kiuj venadis al la tablo de la reĝo Salomono, ĉiu en sia monato, nenion mankigante.Select 1 Kings 4:27

28Kaj la hordeon kaj pajlon por la ĉevaloj kaj la kurĉevaloj ili liveradis al la loko, kie li estis, ĉiu laŭ sia instrukcio.Select 1 Kings 4:28

29Kaj Dio donis al Salomono saĝon kaj tre multe da prudento kaj tre multe da spirito, kiel la sablo ĉe la maro.Select 1 Kings 4:29

30Kaj la saĝeco de Salomono estis pli granda, ol la saĝeco de ĉiuj orientanoj kaj ol la tuta saĝeco de Egiptujo.Select 1 Kings 4:30

31Kaj li estis pli saĝa, ol ĉiuj homoj, pli ol Etan la Ezraĥido, kaj Heman kaj Kalkol kaj Darda, filoj de Maĥol; kaj li estis fama inter ĉiuj popoloj ĉirkaŭe.Select 1 Kings 4:31

32Kaj li eldiris tri mil sentencojn; kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin.Select 1 Kings 4:32

33Kaj li parolis pri la arboj, de la cedro, kiu estas sur Lebanon, ĝis la hisopo, kiu elkreskas el la muro; kaj li parolis pri la brutoj kaj la birdoj kaj la rampaĵoj kaj la fiŝoj.Select 1 Kings 4:33

34Kaj oni venadis el ĉiuj popoloj, por aŭskulti la saĝecon de Salomono, de ĉiuj reĝoj de la tero, kiuj aŭdis pri lia saĝeco.Select 1 Kings 4:34

Next: 1 Kings 5Continue reading

Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

1 Kings

Selected verses

Select another verse to extend the range.

Highlight

My Bible

About this name

Listen

Uses an English voice provided by your browser.