1 Peter 4
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Ĉar Kristo do suferis en la karno, vi ankaŭ armu vin per la sama intenco; ĉar la suferinto en la karno apartiĝis de pekoj;Select 1 Peter 4:1
2por ke vi travivu la reston de la enkarna tempo jam ne laŭ la voluptoj de homoj, sed laŭ la volo de Dio.Select 1 Peter 4:2
3Ĉar la tempo pasinta sufiĉas, por elfari la deziron de la nacianoj kaj iradi en diboĉoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj abomenaj idolkultoj;Select 1 Peter 4:3
4en kio ili miras, ke vi ne kuras kune kun ili en la saman superfluon de diboĉado, kaj ili kalumnias vin;Select 1 Peter 4:4
5ili prirespondos al Tiu, kiu estas preta juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.Select 1 Peter 4:5
6Ĉar por tio ankaŭ la evangelio estas anoncita al la mortintoj, por ke ili estu korpe juĝitaj laŭ homoj, sed spirite vivu laŭ Dio.Select 1 Peter 4:6
7Sed la fino de ĉio alproksimiĝas; prudentiĝu do, kaj sobriĝu por preĝoj;Select 1 Peter 4:7
8antaŭ ĉio havante fervoran amon unu al alia; ĉar amo kovras amason da pekoj;Select 1 Peter 4:8
9estu gastamaj unu al alia sen murmurado;Select 1 Peter 4:9
10laŭmezure, kiel ĉiu ricevis donacon, tiel ĝin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio;Select 1 Peter 4:10
11se iu parolas, li parolu kvazaŭ orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaŭ el la forto, kiun Dio provizas; por ke en ĉio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen.Select 1 Peter 4:11
12Amataj, ne surpriziĝu pri la fajrego ĉe vi okazanta por provi vin, kvazaŭ io stranga okazus ĉe vi;Select 1 Peter 4:12
13sed laŭ tio, ke vi partoprenas en la suferoj de Kristo, ĝoju; por ke ankaŭ en la elmontro de lia gloro vi ĝoju ravege.Select 1 Peter 4:13
14Se vi estas riproĉataj pro la nomo de Kristo, feliĉegaj vi estas; ĉar la Spirito de gloro kaj la Spirito de Dio restas sur vi.Select 1 Peter 4:14
15Nur neniu el vi suferu kiel mortiginto, aŭ ŝtelisto, aŭ malbonfarinto, aŭ kiel sintrudanto en malpropraj aferoj;Select 1 Peter 4:15
16sed se iu suferas kiel Kristano, li ne hontu; sed li gloru Dion en tiu nomo.Select 1 Peter 4:16
17Ĉar jam venis la tempo por la komenco de la juĝo ĉe la domo de Dio; kaj se ĝi komenciĝas ĉe ni, kia estos la sorto de tiuj, kiuj ne obeas al la evangelio de Dio?Select 1 Peter 4:17
18Kaj se justulo apenaŭ saviĝas, kie aperos malpiulo kaj pekulo?Select 1 Peter 4:18
19Tial ankaŭ tiuj, kiuj suferas laŭ la volo de Dio, alkonfidu siajn animojn en bonfarado al fidela Kreinto.Select 1 Peter 4:19
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation