2 Chronicles 15
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Sur Azarjan, filon de Oded, venis la spirito de Dio.Select 2 Chronicles 15:1
2Kaj li eliris antaŭ Asan, kaj diris al li: Aŭskultu min, ho Asa kaj ĉiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj: la Eternulo estas kun vi, kiam vi estas kun Li; kaj se vi Lin serĉos, vi Lin trovos, sed se vi Lin forlasos, Li forlasos vin.Select 2 Chronicles 15:2
3Dum longa tempo Izrael estos sen la vera Dio, sen instruanta pastro, kaj sen instruo;Select 2 Chronicles 15:3
4sed en sia mizero ili returnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael; kaj ili serĉos Lin, kaj Li trovigos Sin al ili.Select 2 Chronicles 15:4
5En tiu tempo ne havos pacon la eliranto nek la eniranto, ĉar grandaj tumultoj estos ĉe ĉiuj loĝantoj de la landoj.Select 2 Chronicles 15:5
6Nacio disbatos nacion kaj urbo urbon, ĉar Dio konfuzos ilin per diversaj malfeliĉoj.Select 2 Chronicles 15:6
7Sed vi estu kuraĝaj, kaj ne faligu viajn manojn; ĉar ekzistas rekompenco pro viaj faroj.Select 2 Chronicles 15:7
8Kiam Asa aŭdis tiujn vortojn kaj la profetaĵon de la profeto Oded, li kuraĝiĝis, kaj elĵetis la abomenindaĵojn el la tuta lando de Jehuda kaj de Benjamen, kaj el la urboj, kiujn li venkoprenis sur la monto de Efraim; kaj li renovigis la altaron de la Eternulo, starantan antaŭ la portiko de la Eternulo.Select 2 Chronicles 15:8
9Kaj li kunvenigis ĉiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn, kaj la kun ili loĝantajn enmigrintojn el la tribo de Efraim, de Manase, kaj de Simeon; ĉar ili en granda nombro transiris al li de Izrael, kiam ili vidis, ke la Eternulo, lia Dio, estas kun li.Select 2 Chronicles 15:9
10Kaj ili kunvenis en Jerusalemon en la tria monato de la dek-kvina jaro de la reĝado de Asa.Select 2 Chronicles 15:10
11Kaj ili alportis en tiu tago oferojn al la Eternulo el la militakiraĵo, kiun ili venigis: sepcent bovojn kaj sep mil ŝafojn.Select 2 Chronicles 15:11
12Kaj ili faris interligon, ke ili strebados al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo,Select 2 Chronicles 15:12
13kaj ke ĉiu, kiu ne turnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael, devas morti, ĉu tio estas malgranda, ĉu granda, ĉu viro, ĉu virino.Select 2 Chronicles 15:13
14Kaj ili ĵuris al la Eternulo per laŭta voĉo, per ĝojkriado, per trumpetoj kaj kornoj.Select 2 Chronicles 15:14
15Kaj ĉiuj Judoj ĝojis pri la ĵuro, ĉar ili ĵuris el sia tuta koro, ili serĉis Lin kun plena fervoro, kaj Li trovigis Sin al ili. Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon ĉirkaŭe.Select 2 Chronicles 15:15
16Kaj eĉ Maaĥan, la patrinon, la reĝo Asa senigis je ŝia titolo de reĝino, pro tio, ke ŝi faris idolon por Aŝtar. Kaj Asa dishakis ŝian idolon, dispecigis ĝin kaj forbruligis ĉe la torento Kidron.Select 2 Chronicles 15:16
17Tamen la altaĵoj ne estis forigitaj ĉe Izrael; sed la koro de Asa estis perfekta dum lia tuta vivo.Select 2 Chronicles 15:17
18Li enportis en la domon de Dio la konsekritaĵojn de sia patro, kaj siajn proprajn konsekritaĵojn, arĝenton kaj oron kaj vazojn.Select 2 Chronicles 15:18
19Kaj ne estis milito ĝis la tridek-kvina jaro de la reĝado de Asa.Select 2 Chronicles 15:19
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain