Skip to content
Church.wiki
2 Corinthians

2 Corinthians 11

Esperanto

Translation: ESPERANTO

Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources

Start reading

1Mi volas, ke vi pacience toleru min pro iom da malsaĝeco; sed efektive vi ja pacience min toleras.Select 2 Corinthians 11:1

2Ĉar mi ĵaluzas pri vi per Dia ĵaluzo, ĉar mi fianĉigis vin al unu edzo, por ke mi prezentu vin kiel ĉastan virgulinon al Kristo.Select 2 Corinthians 11:2

3Sed mi timas, ke kiel trompis Evan la serpento per sia ruzeco, viaj animoj iel dekliniĝos for de la simpleco kaj la ĉasteco, kiu estas en Kristo.Select 2 Corinthians 11:3

4Ĉar se iu vizitanto predikas alian Kriston, kiun ni ne predikis, aŭ se vi ricevas malsaman spiriton, kiun vi ne ricevis, aŭ malsaman evangelion, kiun vi ne akceptis, facilanime vi lin toleras.Select 2 Corinthians 11:4

5Ĉar mi opinias, ke mi neniel malsuperas la plej eminentajn apostolojn.Select 2 Corinthians 11:5

6Kaj kvankam mi estas neklera laŭ parolo, mi tamen ne tia estas laŭ scio; sed en ĉio ni malkaŝe agis ĉe vi inter ĉiuj.Select 2 Corinthians 11:6

7Aŭ ĉu mi pekis, humiligante min, por ke vi estu altigitaj, en tio, ke mi senpage predikis al vi la evangelion de Dio?Select 2 Corinthians 11:7

8Mi senigis aliajn ekleziojn, ricevante de ili pagon, por servi al vi;Select 2 Corinthians 11:8

9kaj kiam mi ĉeestis ĉe vi kaj havis mankon, mi ne estis ŝarĝo sur iu; ĉar la fratoj, veninte el Makedonujo, plenigis la mezuron de mia bezono; kaj en ĉio mi tenis min ne ŝarĝa rilate vin, kaj ankoraŭ tenos.Select 2 Corinthians 11:9

10Jen estas la vero de Kristo en mi, ke ĉi tiu fanfarono ne estos barita kontraŭ mi en la regionoj Aĥajaj.Select 2 Corinthians 11:10

11Kial? ĉu tial, ke mi vin ne amas? Dio scias.Select 2 Corinthians 11:11

12Sed kiel mi faras, tiel mi ankaŭ faros, por forigi la pretekston al tiuj, kiuj deziras pretekston, por ke, en kio ili fieras, ili troviĝu samaj, kiel ni.Select 2 Corinthians 11:12

13Ĉar tiaj homoj estas falsaj apostoloj, trompemaj laboristoj, sin aliformante kvazaŭ apostolojn de Kristo.Select 2 Corinthians 11:13

14Kaj nenia miro; ĉar Satano mem sin aliformas kvazaŭ anĝelon de lumo.Select 2 Corinthians 11:14

15Estas do nenio granda, se liaj servantoj ankaŭ sin aliformas kvazaŭ servantojn de justeco; ilia finiĝo estos laŭ iliaj faroj.Select 2 Corinthians 11:15

16Denove mi diras: Neniu opiniu min malsaĝa; sed se vi ja tiel opinias min, tamen min akceptu kiel malsaĝan, por ke mi ankaŭ iom fanfaronu.Select 2 Corinthians 11:16

17Tion, kion mi diras, mi diras ne laŭ la Sinjoro, sed kvazaŭ malsaĝe, en ĉi tiu insistado pri fierado.Select 2 Corinthians 11:17

18Ĉar multaj fanfaronas laŭ la karno, do mi ankaŭ fanfaronos.Select 2 Corinthians 11:18

19Ĉar vi afable toleras malsaĝulojn, estante mem saĝaj.Select 2 Corinthians 11:19

20Ĉar vi toleras homon, se li vin sklavigas, se li vin formanĝas, se li vin kaptas, se li sin altigas, se li batas al vi la vizaĝon.Select 2 Corinthians 11:20

21Mi parolas kvazaŭ per sinmallaŭdo, kvazaŭ ni estus malfortiĝintaj. Tamen pri kio iu kuraĝas, pri tio (mi parolas en malsaĝeco) mi ankaŭ kuraĝas.Select 2 Corinthians 11:21

22Ĉu ili estas Hebreoj? mi ankaŭ. Ĉu ili estas Izraelidoj? mi ankaŭ. Ĉu ili estas el la idaro de Abraham? mi ankaŭ.Select 2 Corinthians 11:22

23Ĉu ili estas servantoj al Kristo? (mi parolas kiel frenezulo) mi plie; en laboroj pli abunde, en malliberejoj pli abunde, en batoj supermezure, en mortiĝoj ofte.Select 2 Corinthians 11:23

24De la Judoj kvinfoje mi ricevis batojn po kvardek sen unu.Select 2 Corinthians 11:24

25Trifoje mi estas batita per vergoj, unufoje mi estas priĵetita per ŝtonoj, trifoje mi suferis ŝippereon, nokton kaj tagon mi pasis en la profunda maro;Select 2 Corinthians 11:25

26en oftaj vojaĝoj, en danĝeroj de riveroj, danĝeroj de rabistoj, danĝeroj de Judoj, danĝeroj de la nacianoj, danĝeroj en urbo, danĝeroj en dezerto, danĝeroj en la maro, danĝeroj inter falsaj fratoj;Select 2 Corinthians 11:26

27en laboro kaj sufero, en oftaj sendormiĝoj, en malsato kaj soifo, en oftaj fastoj, en malvarmo kaj senvesteco.Select 2 Corinthians 11:27

28Krom tiuj aferoj eksteraj estas tio, kio min premas ĉiutage, nome la zorgado pri ĉiuj eklezioj.Select 2 Corinthians 11:28

29Kiu estas malforta, kaj mi ne estas malforta? kiu estas faligata, kaj mi ne indignas?Select 2 Corinthians 11:29

30Se mi nepre devas fanfaroni, mi fanfaronos pri tio, kio rilatas al mia malforteco.Select 2 Corinthians 11:30

31La Dio kaj Patro de la Sinjoro Jesuo, Tiu, kiu ĉiam estas benata, scias, ke mi ne mensogas.Select 2 Corinthians 11:31

32En Damasko, la urbestro sub la reĝo Aretas starigis gardistaron en la urbo de la Damaskanoj, por min kapti;Select 2 Corinthians 11:32

33kaj tra fenestro oni min delasis laŭflanke de la muro en korbo, kaj mi eliĝis de liaj manoj.Select 2 Corinthians 11:33

Next: 2 Corinthians 12Continue reading

Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

2 Corinthians

Selected verses

Select another verse to extend the range.

Highlight

My Bible

About this name

Listen

Uses an English voice provided by your browser.