2 Samuel 22
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Kaj David eldiris antaŭ la Eternulo la vortojn de la sekvanta kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de ĉiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul.Select 2 Samuel 22:1
2Li diris: La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia Savanto.Select 2 Samuel 22:2
3Dion, mian Rokon, mi fidas; Mia ŝildo, kaj la korno de mia savo, mia fortigo, kaj mia rifuĝejo; Mia Savanto, kiu helpas min kontraŭ maljusteco.Select 2 Samuel 22:3
4Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj.Select 2 Samuel 22:4
5Ĉar ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Torentoj pereigaj min teruris;Select 2 Samuel 22:5
6La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis; La retoj de la morto min atingis.Select 2 Samuel 22:6
7En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi vokis; Kaj el Sia templo Li aŭdis mian voĉon, Kaj mia krio atingis Liajn orelojn.Select 2 Samuel 22:7
8Ektremis kaj ekskuiĝis la tero, La fundamentoj de la ĉielo ekmoviĝis Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris.Select 2 Samuel 22:8
9Leviĝis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo; Karboj ekflamis de ĝi.Select 2 Samuel 22:9
10Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren, Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.Select 2 Samuel 22:10
11Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento.Select 2 Samuel 22:11
12Li ĉirkaŭigis Sin per mallumo kiel per tendo, Per densaj nuboj, plenaj de akvo.Select 2 Samuel 22:12
13De la brilo antaŭ Li Ekbrulis karboj per fajro.Select 2 Samuel 22:13
14El la ĉielo ektondris la Eternulo, Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon.Select 2 Samuel 22:14
15Li ĵetis sagojn, kaj dispelis ilin; fulmon, kaj konfuzis ilin.Select 2 Samuel 22:15
16Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la maro, Nudiĝis la fundamentoj de la universo, De la minaca voĉo de la Eternulo, De la kolera spirado de Lia nazo.Select 2 Samuel 22:16
17Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj;Select 2 Samuel 22:17
18Li savas min de mia potenca malamiko, De miaj malamantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.Select 2 Samuel 22:18
19Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; Sed la Eternulo fariĝis mia subteno.Select 2 Samuel 22:19
20Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi.Select 2 Samuel 22:20
21La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco; Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.Select 2 Samuel 22:21
22Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.Select 2 Samuel 22:22
23Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.Select 2 Samuel 22:23
24Mi estis senkulpa antaŭ Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.Select 2 Samuel 22:24
25Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco, Laŭ mia pureco antaŭ Liaj okuloj.Select 2 Samuel 22:25
26Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia;Select 2 Samuel 22:26
27Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco, Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco.Select 2 Samuel 22:27
28Popolon humilan Vi helpas; Kaj per Viaj okuloj Vi malaltigas la fierulojn.Select 2 Samuel 22:28
29Ĉar Vi estas mia lumilo, ho Eternulo; La Eternulo lumigas mian mallumon.Select 2 Samuel 22:29
30Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron; Kun mia Dio mi transsaltas muron.Select 2 Samuel 22:30
31La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas.Select 2 Samuel 22:31
32Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?Select 2 Samuel 22:32
33Dio fortikigas min per forto; Kaj Li perfektigas mian vojon.Select 2 Samuel 22:33
34Li similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altaĵoj.Select 2 Samuel 22:34
35Li instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon.Select 2 Samuel 22:35
36Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; Kaj Via favoro min grandigas.Select 2 Samuel 22:36
37Vi larĝigas mian paŝon sub mi, Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj.Select 2 Samuel 22:37
38Mi persekutas miajn malamikojn, kaj ekstermas ilin; Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas.Select 2 Samuel 22:38
39Mi pereigas kaj frakasas ilin, ke ili ne povas plu leviĝi; Ili falas sub miajn piedojn.Select 2 Samuel 22:39
40Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min.Select 2 Samuel 22:40
41Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.Select 2 Samuel 22:41
42Ili rigardas ĉirkaŭen, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.Select 2 Samuel 22:42
43Mi disfrotas ilin simile al polvo de la tero; Kiel stratan koton mi ilin disbatas kaj dispremas.Select 2 Samuel 22:43
44Vi savas min de la ribeloj de mia popolo; Vi gardas min, ke mi estu ĉefo super la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.Select 2 Samuel 22:44
45Aligentuloj respektegas min; Ili obeas min per atentaj oreloj.Select 2 Samuel 22:45
46Aligentuloj senfortiĝas, Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj.Select 2 Samuel 22:46
47Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Alte glorata estu mia Dio, la Roko de mia savo:Select 2 Samuel 22:47
48Tiu Dio, kiu donas al mi venĝon Kaj submetas al mi popolojn;Select 2 Samuel 22:48
49Kiu forkondukas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo.Select 2 Samuel 22:49
50Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas.Select 2 Samuel 22:50
51Li donas grandan helpon al Sia reĝo, Kaj faras favoraĵon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.Select 2 Samuel 22:51
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain