Skip to content
Church.wiki
Acts

Acts 15

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Kaj iuj homoj vojaĝis tien el Judujo, kaj instruis la fratojn: Se vi ne cirkumcidiĝos laŭ la moro de Moseo, vi ne povas saviĝi.Select Acts 15:1

2Kaj kiam Paŭlo kaj Barnabas havis ne malgrandan malkonsenton kaj diskutadon kontraŭ ili, oni aranĝis, ke Paŭlo kaj Barnabas kaj aliaj tieuloj iru Jerusalemon al la apostoloj kaj presbiteroj pri tiu demando.Select Acts 15:2

3Ili do, forkondukite de la eklezio, trairis Fenikion kaj Samarion, anoncante la konvertadon de la nacianoj, kaj faris grandan ĝojon al ĉiuj fratoj.Select Acts 15:3

4Kaj alveninte en Jerusalemon, ili estis akceptitaj de la eklezio kaj apostoloj kaj presbiteroj, kaj raportis ĉion, kion Dio faris per ili.Select Acts 15:4

5Sed leviĝis iuj kredantoj el la sekto de la Fariseoj, dirante: Estas necese cirkumcidi ilin, kaj ordoni, ke ili observu la leĝon de Moseo.Select Acts 15:5

6Kaj kunvenis la apostoloj kaj presbiteroj, por esplori tiun aferon.Select Acts 15:6

7Kaj post multe da diskutado, Petro stariĝis, kaj diris al ili: Fratoj, vi scias, ke jam antaŭ longe Dio elektis min el inter vi, por ke per mia buŝo la nacianoj aŭdu la vorton de la evangelio kaj kredu.Select Acts 15:7

8Kaj Dio, kiu konas la korojn, atestis al ili, donante al ili la Sanktan Spiriton tiel same, kiel al ni;Select Acts 15:8

9kaj Li faris nenian diferencon inter ni kaj ili, per la fido puriginte iliajn korojn.Select Acts 15:9

10Nun do kial vi incitas Dion, dezirante meti sur la kolon de la disĉiploj jugon, kiun povis porti nek niaj patroj, nek ni?Select Acts 15:10

11Sed ni kredas pri nia savo per la graco de la Sinjoro Jesuo tiel same, kiel ankaŭ ili.Select Acts 15:11

12Kaj silentis la tuta amaso; kaj ili aŭskultis, dum Paŭlo kaj Barnabas rakontis, kiom da signoj kaj mirakloj Dio faris ĉe la nacianoj per ili.Select Acts 15:12

13Kaj kiam ili ĉesis paroli, Jakobo respondis, dirante: Fratoj, aŭskultu min;Select Acts 15:13

14Simeon rakontis, kiel unue Dio vizitis nacianojn, por elekti el ili popolon por Sia nomo.Select Acts 15:14

15Kaj al tio konsentas la vortoj de la profetoj, kiel estas skribite:Select Acts 15:15

16Post tio Mi revenos, Kaj Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi restarigos la detruitaĵojn, Kaj Mi rekonstruos ĝin;Select Acts 15:16

17Por ke strebu al la Eternulo la ceteraj homoj Kaj ĉiuj nacioj, inter kiuj estas proklamata Mia nomo, Diras la Eternulo,Select Acts 15:17

18Kiu tion faras jam de la tempo antikva.Select Acts 15:18

19Tial mi decidas, ke ni ne ĝenu tiujn el la nacianoj, kiuj turniĝas al Dio;Select Acts 15:19

20sed ni admonu ilin, ke ili detenu sin de malpuriĝoj ĉe idoloj kaj de malĉasteco kaj de sufokitaĵoj kaj de sango.Select Acts 15:20

21Ĉar de post antikvaj generacioj Moseo havas en ĉiuj urboj tiujn, kiuj lin predikas, legate en la sinagogoj ĉiusabate.Select Acts 15:21

22Tiam al la apostoloj kaj presbiteroj kun la tuta eklezio ŝajnis bone elekti virojn el inter si kaj sendi ilin al Antioĥia kun Paŭlo kaj Barnabas: nome Judas, alnomata Barsabas, kaj Silas, viroj konataj inter la fratoj;Select Acts 15:22

23kaj ili sendis per ili la jenan leteron: La apostoloj kaj presbiteroj, al la fratoj, kiuj estas el la nacianoj en Antioĥia kaj Sirio kaj Kilikio, kun saluto:Select Acts 15:23

24Ĉar ni aŭdis, ke iuj el ni ĝenis vin per vortoj maltrankviligaj por viaj animoj, al kiuj ni ne ordonis tion,Select Acts 15:24

25ŝajnis bone al ni unuanime, ke ni elektu virojn kaj sendu ilin al vi kun niaj amataj Barnabas kaj Paŭlo,Select Acts 15:25

26homoj, kiuj riskis siajn vivojn pro la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo.Select Acts 15:26

27Ni do sendis Judason kaj Silason, kiuj ankaŭ mem buŝe diros tion saman.Select Acts 15:27

28Ĉar al la Sankta Spirito kaj al ni ŝajnis bone meti sur vin nenian alian ŝarĝon, krom la jenaj necesaj aferoj:Select Acts 15:28

29ke oni sin detenu de idoloferitaĵoj kaj de sango kaj de sufokitaĵoj kaj de malĉasteco; se vi vin gardos kontraŭ tio, vi bone agos. Adiaŭ!Select Acts 15:29

30Ili do, forsendite, iris al Antioĥia; kaj kunveniginte la amason, ili transdonis la leteron.Select Acts 15:30

31Kaj leginte ĝin, ili ĝojis pro la konsolo.Select Acts 15:31

32Kaj Judas kaj Silas, kiuj estis ankaŭ mem profetoj, konsolis la fratojn per multe da parolo kaj firmigis ilin.Select Acts 15:32

33Kaj pasiginte kelkan tempon, ili kun paco foriris de la fratoj al siaj forsendintoj.Select Acts 15:33

34(Tamen plaĉis al Silas tie restadi.)Select Acts 15:34

35Sed Paŭlo kaj Barnabas restis en Antioĥia, instruante kaj predikante, kun multaj aliaj, la vorton de la Sinjoro.Select Acts 15:35

36Kaj post kelke da tagoj Paŭlo diris al Barnabas: Ni reiru, kaj vizitu niajn fratojn en ĉiu urbo, kie ni proklamis la vorton de la Sinjoro, kaj vidu, kiel ili fartas.Select Acts 15:36

37Kaj Barnabas konsilis kunpreni Johanon, alnomatan Marko.Select Acts 15:37

38Sed Paŭlo ne aprobis kunpreni tiun, kiu sin fortiris de ili en Pamfilio, kaj ne kuniris en la laboron.Select Acts 15:38

39Kaj fariĝis disputo, tiel ke ili disiĝis unu de la alia; kaj Barnabas, kunprenante Markon, ŝipiris al Kipro;Select Acts 15:39

40sed Paŭlo, elektinte Silason, foriris, konfidite de la fratoj al la graco de Dio.Select Acts 15:40

41Kaj li iris tra Sirio kaj Kilikio, firmigante la ekleziojn.Select Acts 15:41

Next: Acts 16Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Acts

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.