Acts 26
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Kaj Agripo diris al Paŭlo: Estas permesate al vi paroli por vi mem. Tiam Paŭlo, etendinte sian manon, responde pledis:Select Acts 26:1
2Mi min trovas feliĉa, reĝo Agripo, ke mi respondos antaŭ vi hodiaŭ rilate ĉion, pri kio mi estas akuzita de la Judoj;Select Acts 26:2
3precipe ĉar vi estas klera pri ĉiuj moroj kaj demandoj, kiuj ekzistas ĉe la Judoj; tial mi petegas vin aŭskulti min pacience.Select Acts 26:3
4Mian vivmanieron de post mia juneco, kiu estis de la komenco en mia nacio, en Jerusalem, ĉiuj Judoj scias,Select Acts 26:4
5konante min jam longe, kaj sciante (se ili volus atesti), ke laŭ la plej severa sekto de nia religio mi vivis Fariseo.Select Acts 26:5
6Kaj nun mi staras ĉi tie juĝota pro la espero de la promeso farita de Dio al niaj patroj,Select Acts 26:6
7al kiu promeso niaj dek du triboj, fervore servante Dion nokte kaj tage, esperas atingi. Kaj pri tiu espero mi estas akuzita de la Judoj, ho reĝo!Select Acts 26:7
8Kial oni ĉe vi opinias nekredinde, ke Dio levos la mortintojn?Select Acts 26:8
9Mi mem ja pensis en mi, ke mi devas fari multajn agojn kontraŭ la nomo de Jesuo, la Nazaretano.Select Acts 26:9
10Kaj tion mi ankaŭ faris en Jerusalem; kaj multajn el la sanktuloj en karcerojn mi enŝlosis, ricevinte de la ĉefpastroj la aŭtoritaton, kaj ĉe ilia mortigado mi ilin per voĉdono kondamnis.Select Acts 26:10
11Kaj punante ilin tre ofte en ĉiuj sinagogoj, mi penis devigi ilin blasfemi; kaj forte furiozante kontraŭ ili, mi persekutis ilin eĉ ĝis fremdaj urboj.Select Acts 26:11
12Por tiaj celoj vojaĝante al Damasko kun aŭtoritato kaj komisio de la ĉefpastroj,Select Acts 26:12
13mi vidis tagmeze, ho reĝo, sur la vojo lumon el la ĉielo, superantan la helecon de la suno, brilantan ĉirkaŭ mi kaj miaj kunvojaĝantoj.Select Acts 26:13
14Kaj kiam ni ĉiuj falis sur la teron, mi aŭdis voĉon, dirantan al mi en la Hebrea lingvo: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas? estas malfacile por vi piedbati kontraŭ la pikiloj.Select Acts 26:14
15Kaj mi diris: Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris: Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas.Select Acts 26:15
16Sed leviĝu, kaj stariĝu sur viaj piedoj; ĉar por tio mi aperis al vi, por difini vin kiel servanton al mi kaj atestanton pri la cirkonstancoj, en kiuj vi jam vidis min, kaj ankaŭ en kiuj mi poste aperos al vi;Select Acts 26:16
17liberigante vin de la popolo kaj de la nacianoj, al kiuj mi vin sendas,Select Acts 26:17
18por malfermi iliajn okulojn, ke ili sin turnu de mallumo al lumo, kaj de la aŭtoritato de Satano al Dio, por ke ili ricevu pardonon de pekoj, kaj heredaĵon inter tiuj, kiuj sanktiĝis per fido al mi.Select Acts 26:18
19Tial, ho reĝo Agripo, mi ne iĝis malobeema al la ĉiela vizio;Select Acts 26:19
20sed proklamis unue al la Damaskanoj, kaj en Jerusalem, kaj tra la tuta regiono de Judujo, kaj ankaŭ al la nacianoj, ke ili pentu kaj sin turnu al Dio, farante farojn indajn je pento.Select Acts 26:20
21Pro ĉi tio la Judoj kaptis min en la templo kaj celis mortigi min.Select Acts 26:21
22Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras ĝis la nuna tago, atestante al malgranduloj kaj granduloj, dirante nenion krom tio, kion la profetoj kaj Moseo anoncis kiel venontan:Select Acts 26:22
23ke la Kristo devas suferi, kaj ke li unua per la revivigado de mortintoj proklamos lumon al la popolo kaj al la nacianoj.Select Acts 26:23
24Kaj dum li tiel pledis, Festo diris per laŭta voĉo: Paŭlo, vi frenezas; multe da studado vin frenezigas.Select Acts 26:24
25Sed Paŭlo diris: Mi ne frenezas, plej nobla Festo, sed mi malkaŝe parolas vortojn de vero kaj prudento.Select Acts 26:25
26Ĉar tiujn aferojn tre bone scias la reĝo, al kiu mi parolas maltime; ĉar mi konvinkiĝis, ke nenio el ĉi tio estas kaŝita for de li, ĉar ĉi tio ne estas farita en angulo.Select Acts 26:26
27Reĝo Agripo, ĉu vi kredas la profetojn? mi ja scias, ke vi kredas.Select Acts 26:27
28Kaj Agripo diris al Paŭlo: En mallonga tempo vi konvinkos min fariĝi Kristano.Select Acts 26:28
29Kaj Paŭlo diris: Mi volus preĝi al Dio, ke, ĉu en mallonga aŭ en longa, ne nur vi, sed ankaŭ ĉiuj, kiuj aŭskultas min hodiaŭ, fariĝu tiaj, kia mi estas, krom ĉi tiuj katenoj.Select Acts 26:29
30Kaj stariĝis la reĝo kaj la provincestro kaj Bernike kaj la kunsidantoj;Select Acts 26:30
31kaj apartiĝinte, ili parolis inter si, dirante: Tiu viro faris nenion meritantan morton aŭ katenojn.Select Acts 26:31
32Kaj Agripo diris al Festo: Tiu viro povus esti tuj liberigita, se li ne apelacius al Cezaro.Select Acts 26:32
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain