Acts 7
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Tiam diris la ĉefpastro: Ĉu ĉi tiuj aferoj estas tiel?Select Acts 7:1
2Kaj tiu diris: Fratoj kaj patroj, aŭskultu. La Dio de gloro aperis al nia patro Abraham, kiam li estis en Mezopotamio, antaŭ ol li loĝis en Ĥaran,Select Acts 7:2
3kaj diris al li: Iru el via lando kaj de via parencaro, kaj venu en tiun landon, kiun Mi montros al vi.Select Acts 7:3
4Tiam li iris el la lando de la Ĥaldeoj, kaj loĝis en Ĥaran; kaj el tie, post la morto de lia patro, Li transloĝigis lin en ĉi tiun landon, kie vi nun loĝas;Select Acts 7:4
5kaj Li donis al li nenian heredaĵon en ĝi, eĉ ne piedspacon, sed Li promesis doni ĝin al li por posedaĵo kaj al lia idaro post li, kiam li ankoraŭ ne havis infanon.Select Acts 7:5
6Kaj Dio parolis jene: ke lia idaro loĝos en fremda lando, kaj ke oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.Select Acts 7:6
7Kaj la popolon, ĉe kiu ili estos sklavoj, Mi juĝos, diris Dio; kaj poste ili eliros kaj faros servon al Mi sur ĉi tiu loko.Select Acts 7:7
8Kaj Li donis al li la interligon de cirkumcido; kaj tiel Abraham naskigis Isaakon kaj cirkumcidis lin en la oka tago, kaj Isaak naskigis Jakobon, kaj Jakob la dek du patriarkojn.Select Acts 7:8
9Kaj la patriarkoj, enviante Jozefon, lin vendis en Egiptujon; kaj Dio estis kun li,Select Acts 7:9
10kaj liberigis lin el ĉiuj liaj suferoj, kaj donis al li favoron kaj saĝecon antaŭ Faraono, reĝo de Egiptujo; kaj ĉi tiu estrigis lin super Egiptujo kaj super lia tuta domo.Select Acts 7:10
11Kaj venis malsato sur la tutan landon Egiptujon kaj Kanaanon, kaj granda sufero; kaj niaj patroj ne trovis nutraĵon.Select Acts 7:11
12Sed kiam Jakob aŭdis, ke estas greno en Egiptujo, li sendis unue niajn patrojn.Select Acts 7:12
13Kaj la duan fojon Jozef rekonatiĝis al siaj fratoj, kaj la gento de Jozef estis montrita al Faraono.Select Acts 7:13
14Kaj Jozef sendis, kaj alvokis sian patron Jakob, kaj la tutan parencaron, sepdek kvin animojn.Select Acts 7:14
15Kaj Jakob venis en Egiptujon, kaj mortis li mem kaj niaj patroj;Select Acts 7:15
16kaj ili estis transportitaj al Ŝeĥem kaj metitaj en la tombon, kiun Abraham aĉetis por prezo arĝenta de la filoj de Ĥamor en Ŝeĥem.Select Acts 7:16
17Sed kiam alproksimiĝis la tempo de la promeso, kiun Dio ĵuris al Abraham, la popolo diskreskis kaj multiĝis en Egiptujo,Select Acts 7:17
18ĝis aperis alia reĝo, kiu ne konis Jozefon.Select Acts 7:18
19Tiu agis ruze kontraŭ nia gento, kaj premis niajn patrojn tiel, ke ili elĵetis siajn infanojn, por ke ili ne vivadu.Select Acts 7:19
20En tiu tempo Moseo naskiĝis, kaj estis eksterordinare bela; kaj li estis nutrata tri monatojn en la domo de sia patro;Select Acts 7:20
21kaj kiam oni lin elĵetis, prenis lin la filino de Faraono kaj lin nutris kiel sian filon.Select Acts 7:21
22Kaj Moseo estis instruita en la tuta saĝeco de la Egiptoj, kaj estis potenca per siaj vortoj kaj agoj.Select Acts 7:22
23Sed kiam li jam havis la aĝon de kvardek jaroj, venis en lian koron la penso viziti siajn fratojn, la Izraelidojn.Select Acts 7:23
24Kaj vidinte unu el ili suferi maljustecon, li defendis kaj venĝis la premiton, batante la Egipton;Select Acts 7:24
25kaj li supozis, ke liaj fratoj komprenos, ke Dio per lia mano donas al ili savon, sed ili ne komprenis.Select Acts 7:25
26Kaj en la sekvanta tago li aperis al ili, dum ili malpacis, kaj li deziris repacigi ilin, dirante: Ho viroj, vi estas fratoj; kial vi malbonfaras unu al alia?Select Acts 7:26
27Sed la ofendanto de sia proksimulo forpuŝis lin, dirante: Kiu faris vin estro kaj juĝanto super ni?Select Acts 7:27
28Ĉu vi celas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton hieraŭ?Select Acts 7:28
29Kaj ĉe tiu parolo Moseo forkuris kaj ekloĝis en la lando Midjana, kie li naskigis du filojn.Select Acts 7:29
30Kaj post paso de kvardek jaroj anĝelo aperis al li en la dezerto apud monto Sinaj, en flama fajro en arbetaĵo.Select Acts 7:30
31Kaj kiam Moseo ĝin vidis, li miris pri la fenomeno; kaj kiam li alproksimiĝis, por rigardi, venis al li voĉo de la Eternulo:Select Acts 7:31
32Mi estas la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, kaj de Isaak, kaj de Jakob. Kaj Moseo tremis, kaj ne kuraĝis rigardi.Select Acts 7:32
33Kaj la Eternulo diris al li: Deprenu la ŝuojn de viaj piedoj; ĉar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta.Select Acts 7:33
34Mi rigardis, kaj vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi aŭdis ĝian ĝemadon, kaj Mi malsupreniris, por savi ĝin; venu do, kaj Mi vin sendos en Egiptujon.Select Acts 7:34
35Tiun Moseon, kiun ili malakceptis, dirante: Kiu faris vin estro kaj juĝanto? tiun Dio sendis, por esti estro kaj savanto, per la mano de la anĝelo, kiu aperis al li en la arbetaĵo.Select Acts 7:35
36Tiu elkondukis ilin, farinte mirindaĵojn kaj signojn en Egiptujo, kaj en la Ruĝa Maro, kaj en la dezerto dum kvardek jaroj.Select Acts 7:36
37Ĝi estis tiu Moseo, kiu diris al la Izraelidoj: Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio.Select Acts 7:37
38Li estis tiu, kiu estis en la komunumo en la dezerto kun la anĝelo, kiu parolis kun li sur la monto Sinaj, kaj estis kun niaj patroj; kaj ricevis vivajn orakolojn, por doni al ni;Select Acts 7:38
39al tiu niaj patroj ne volis esti obeemaj, sed forpuŝis lin, kaj returniĝis en sia koro al Egiptujo,Select Acts 7:39
40dirante al Aaron: Faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ ni; ĉar pri tiu Moseo, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio okazis al li.Select Acts 7:40
41Kaj ili faris bovidon en tiuj tagoj, kaj alportis oferon al la idolo, kaj ĝojis pri la faritaĵo de siaj manoj.Select Acts 7:41
42Tiam Dio turniĝis, kaj lasis ilin servi al la armeo de la ĉielo, kiel estas skribite en la libro de la profetoj: Ĉu vi alportis al Mi buĉitajn bestojn kaj oferojn Dum kvardek jaroj en la dezerto, ho domo de Izrael?Select Acts 7:42
43Kaj vi portis la tabernaklon de Moleĥ Kaj la stelon de la dio Refan, La figuraĵojn, kiujn vi faris, por adorkliniĝi al ili; Kaj Mi elpatrujigos vin preter Babelon.Select Acts 7:43
44Kun niaj patroj en la dezerto estis la tabernaklo de atesto, kiel ordonis Tiu, kiu parolis al Moseo, ke li konstruu ĝin laŭ la modelo, kiun li vidis.Select Acts 7:44
45Ĝin ankaŭ niaj patroj siavice enportis kun Josuo, kiam ili eniris en la posedaĵon de la nacioj, kiujn Dio forpuŝis antaŭ niaj patroj, ĝis la tagoj de David;Select Acts 7:45
46kiu trovis favoron antaŭ Dio, kaj petis trovi loĝejon por la Dio de Jakob.Select Acts 7:46
47Sed Salomono konstruis por Li domon.Select Acts 7:47
48Tamen la Plejaltulo ne loĝas en manfaritaj temploj, kiel diris la profeto:Select Acts 7:48
49La ĉielo estas Mia trono, Kaj la tero estas Mia piedbenketo; Kian domon vi konstruos por Mi? diras la Eternulo; Kaj kia estas la loko por Mia ripozo?Select Acts 7:49
50Ĉu ne faris Mia mano ĉion tion?Select Acts 7:50
51Vi malmolnukaj, vi necirkumciditaj je koro kaj oreloj, vi ĉiam rezistas al la Sankta Spirito; kiel viaj patroj, tiel ankaŭ vi.Select Acts 7:51
52Kiun el la profetoj viaj patroj ne persekutis? kaj ili mortigis tiujn, kiuj antaŭmontris pri la alveno de la Justulo, de kiu vi nun fariĝis la perfidintoj kaj mortigintoj;Select Acts 7:52
53vi, kiuj ricevis la leĝon, kiel anoncitan per anĝeloj, sed ĝin ne observis.Select Acts 7:53
54Kaj aŭdante tion, ili koleriĝis en la koro, kaj grincigis kontraŭ li siajn dentojn.Select Acts 7:54
55Sed li, plena de la Sankta Spirito, rigardis fikse al la ĉielo, kaj vidis la gloron de Dio, kaj Jesuon starantan dekstre de Dio,Select Acts 7:55
56kaj diris: Jen mi vidas la ĉielon malfermitan kaj la Filon de homo starantan dekstre de Dio.Select Acts 7:56
57Sed ili ekkriis per laŭta voĉo, kaj fermis siajn orelojn, kaj kuregis sur lin unuanime,Select Acts 7:57
58kaj elpelis lin el la urbo, kaj ĵetis sur lin ŝtonojn; kaj la atestantoj demetis siajn vestojn apud la piedoj de junulo, nomata Saŭlo.Select Acts 7:58
59Kaj ili ŝtonmortigis Stefanon, vokantan kaj dirantan: Jesuo, Sinjoro, akceptu mian spiriton.Select Acts 7:59
60Kaj li genuiĝis, kaj kriis per laŭta voĉo: Sinjoro, ne metu sur ilin ĉi tiun pekon. Kaj tion dirinte, li endormiĝis.Select Acts 7:60
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain