Skip to content
Church.wiki
Colossians

Colossians 1

Esperanto

Translation: ESPERANTO

Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources

Start reading

1Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo per la volo de Dio, kaj Timoteo, nia frato,Select Colossians 1:1

2al la sanktuloj kaj fidelaj fratoj en Kristo, kiuj estas en Kolose: Graco al vi kaj paco estu de Dio, nia Patro.Select Colossians 1:2

3Ni dankas Dion, la Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ĉiam preĝante por vi,Select Colossians 1:3

4aŭdinte pri via fido en Kristo Jesuo kaj pri via amo al ĉiuj sanktuloj,Select Colossians 1:4

5pro la espero konservita por vi en la ĉielo, pri kiu vi jam antaŭe aŭdis en la vorto de la vero de la evangelio,Select Colossians 1:5

6kiu venis ĝis vi, kiel ankaŭ en la tuta mondo ĝi estas fruktodona kaj kreskanta, kiel ankaŭ en vi de post tiu tago, en kiu vi aŭdis kaj eksciis la gracon de Dio laŭ la vero;Select Colossians 1:6

7kiel vi lernis de Epafras, nia amata kunservanto, kiu estas fidela diakono de Kristo pro ni,Select Colossians 1:7

8kaj kiu ankaŭ sciigis nin pri via amo en la Spirito.Select Colossians 1:8

9Tial ni ankaŭ, de post la tago, en kiu ni tion aŭdis, ne ĉesas preĝi kaj peti por vi, ke vi pleniĝu per la scio de Lia volo en ĉia spirita saĝo kaj prudento,Select Colossians 1:9

10por ke vi iradu inde je la Sinjoro, al ĉia plaĉado, en ĉia bona farado fruktodonaj kaj kreskantaj en la scio de Dio;Select Colossians 1:10

11fortigitaj per ĉia forto laŭ la potenco de Lia gloro, por ĉia pacienco kaj toleremeco kun ĝojo;Select Colossians 1:11

12dankante la Patron, kiu taŭgigis nin por partopreno en la heredaĵo de la sanktuloj en lumo,Select Colossians 1:12

13kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo;Select Colossians 1:13

14en kiu ni havas la elaĉeton, la pardonon de pekoj;Select Colossians 1:14

15li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro;Select Colossians 1:15

16ĉar en li kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li;Select Colossians 1:16

17kaj li estas antaŭ ĉio, kaj en li ĉio ekzistas.Select Colossians 1:17

18Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la komenco, la unuenaskita el la mortintoj, por ke li fariĝu superulo en ĉio.Select Colossians 1:18

19Ĉar la Patro bonvolis, ke en li la tuta pleneco loĝu;Select Colossians 1:19

20kaj per li kunakordigi ĉion al Si mem, pacon farinte per la sango de lia kruco; per li ĉion, ĉu sur la tero, ĉu en la ĉielo.Select Colossians 1:20

21Kaj vin, iam fremdigitajn, kaj mense malamikojn en malbonaj faroj, li tamen jam kunakordigisSelect Colossians 1:21

22en la korpo de sia karno, per morto, por starigi vin sanktaj kaj senmakulaj kaj neriproĉeblaj antaŭ li;Select Colossians 1:22

23se efektive vi restas en la fido, fonditaj kaj fiksitaj kaj firmaj en la espero de la evangelio, kiun vi aŭdis, kiu estas predikita tra la tuta kreitaro sub la ĉielo, kaj kies diakono mi, Paŭlo, fariĝis.Select Colossians 1:23

24Nun mi ĝojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio;Select Colossians 1:24

25kies diakono mi fariĝis laŭ la aranĝo de Dio, donita al mi pro vi, por plenumi la vorton de Dio,Select Colossians 1:25

26la misteron, kiu estas kaŝita for de la mondaĝoj kaj de la generacioj, sed nun klarigita al liaj sanktuloj,Select Colossians 1:26

27al kiuj Dio volis sciigi, kia estis la riĉeco de la gloro de ĉi tiu mistero inter la nacianoj; kiu estas Kristo en vi, la espero de gloro;Select Colossians 1:27

28kaj kiun ni anoncas, admonante ĉiun homon kaj instruante ĉiun homon en ĉia saĝo, por ke ni starigu ĉiun homon perfekta en Kristo Jesuo;Select Colossians 1:28

29por tiu celo mi ankaŭ laboras, klopodante laŭ lia energio, kiu energias en mi kun potenco.Select Colossians 1:29

Next: Colossians 2Continue reading

Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Colossians

Selected verses

Select another verse to extend the range.

Highlight

My Bible

About this name

Listen

Uses an English voice provided by your browser.