Colossians 2
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Mi volas do, ke vi sciu, kiel grandan klopodon mi havas pro vi, kaj pro tiuj en Laodikea, kaj pro ĉiuj, kiuj ne vidis mian vizaĝon en la karno;Select Colossians 2:1
2por ke iliaj koroj konsoliĝu, dum ili kunkroĉiĝas en amo, kaj al ĉia riĉeco de la plena certiĝo de kompreno, por ke ili sciu la misteron de Dio, Kriston,Select Colossians 2:2
3en kiu estas kaŝitaj ĉiuj trezoroj de saĝeco kaj de scio.Select Colossians 2:3
4Tion mi diras, por ke neniu vin trompu per parola allogeco.Select Colossians 2:4
5Ĉar kvankam mi laŭ karno forestas, tamen laŭ spirito mi estas kun vi, ĝojante kaj vidante vian ordon kaj la firmecon de via fido al Kristo.Select Colossians 2:5
6Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu en li,Select Colossians 2:6
7enradikigite kaj konstruite en li, kaj firmigite en la fido, kiel vi estas instruitaj, kun abundo da dankesprimo.Select Colossians 2:7
8Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo, laŭ la tradicio de homoj, laŭ la elementoj de la mondo, kaj ne laŭ Kristo;Select Colossians 2:8
9ĉar en li korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco,Select Colossians 2:9
10kaj vi estas plenigitaj en li, kiu estas la kapo de ĉia estreco kaj aŭtoritato;Select Colossians 2:10
11en kiu ankaŭ vi cirkumcidiĝis per cirkumcido ne manfarita, en la demeto de la korpo de la karno, en la cirkumcido de Kristo;Select Colossians 2:11
12enterigite kun li en bapto, en kiu ankaŭ vi estas kunlevitaj per la fido al la energio de Dio, kiu lin levis el la mortintoj.Select Colossians 2:12
13Kaj vin, kiuj estis malvivaj per viaj eraroj kaj la necirkumcido de via karno, Li vivigis kun li, pardoninte al ni ĉiujn erarojn;Select Colossians 2:13
14elviŝinte la dekreton kontraŭ ni en ordonoj skribitan, kiu estis al ni malfavora, kaj li forprenis ĝin el la mezo, najlinte ĝin al la kruco;Select Colossians 2:14
15kaj foriginte de si la estrecojn kaj la aŭtoritatojn, parade malkaŝis ilin, triumfante super ili en ĝi.Select Colossians 2:15
16Neniu do vin juĝu pri manĝaĵo, aŭ trinkaĵo, aŭ rilate al festo, aŭ novmonato, aŭ sabato;Select Colossians 2:16
17kiuj estas ombro de la estontaĵoj, sed la korpo apartenas al Kristo.Select Colossians 2:17
18Neniu forrabu de vi vian premion per memvola humileco kaj kulto de la anĝeloj, entrudante sin en tion, kion li ne vidis, vante blovoŝvelinte per sia karna menso,Select Colossians 2:18
19kaj ne tenante sin al la Kapo, el kiu la tuta korpo, per la artikoj kaj ligiloj provizita kaj kunigita, kreskas laŭ la kreskigo de Dio.Select Colossians 2:19
20Se vi mortis kun Kristo for de la elementoj de la mondo, kial, kiel vivantaj en la mondo, vi submetiĝas al dekretoj:Select Colossians 2:20
21Ne tuŝu, ne gustumu, ne palpu,Select Colossians 2:21
22pri ĉio, kio pereas per la uzado, laŭ la ordonoj kaj doktrinoj de homoj?Select Colossians 2:22
23Ĉio tio havas ŝajnon de saĝeco en volokulto kaj humileco kaj severeco rilate al la korpo, sed ne en ia valoro por plensatigo de la karno.Select Colossians 2:23
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation