Colossians 3
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Se do vi estas levitaj kun Kristo, serĉu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio.Select Colossians 3:1
2Atentu tion, kio estas supre, ne surteraĵojn.Select Colossians 3:2
3Ĉar vi mortis, kaj via vivo kaŝiĝis kun Kristo en Dio.Select Colossians 3:3
4Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaŭ kun li aperos en gloro.Select Colossians 3:4
5Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero: malĉastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto;Select Colossians 3:5
6pro kio venas la kolero de Dio sur la filojn de malobeo;Select Colossians 3:6
7en kiuj vi ankaŭ iam iradis, kiam vi vivis en ili.Select Colossians 3:7
8Sed nun formetu ankaŭ la jenajn: koleron, pasian indignon, malicon, kalumnion, hontindan parolon el via buŝo;Select Colossians 3:8
9ne mensogu unu al alia, ĉar vi jam formetis la malnovan homon kun liaj agoj,Select Colossians 3:9
10kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laŭ la bildo de Tiu, kiu lin kreis;Select Colossians 3:10
11kie ne povas esti Greko kaj Judo, cirkumcido kaj necirkumcido, barbaro, Skito, sklavo, liberulo, sed Kristo estas ĉio kaj en ĉio.Select Colossians 3:11
12Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon;Select Colossians 3:12
13reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraŭ iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaŭ faru;Select Colossians 3:13
14kaj super ĉion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco.Select Colossians 3:14
15Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaŭ vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj.Select Colossians 3:15
16La vorto de Kristo loĝu en vi riĉe, en ĉia saĝeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio.Select Colossians 3:16
17Kaj kion ajn vi faras per vorto aŭ ago, faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li.Select Colossians 3:17
18Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj, kiel decas en la Sinjoro.Select Colossians 3:18
19Edzoj, amu viajn edzinojn, kaj ne maldolĉiĝu kontraŭ ili.Select Colossians 3:19
20Infanoj, obeu viajn gepatrojn en ĉio, ĉar tio plaĉas al la Sinjoro.Select Colossians 3:20
21Patroj, ne kolerigu viajn infanojn, por ke ili ne senkuraĝiĝu.Select Colossians 3:21
22Sklavoj, obeu en ĉio al la sinjoroj laŭ la karno, ne per okulservo, kiel homplaĉantoj, sed en simpleco de koro, timante la Sinjoron;Select Colossians 3:22
23kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj,Select Colossians 3:23
24sciante, ke de la Sinjoro vi ricevos la rekompencon de la heredaĵo; ĉar vi servas la Sinjoron Kristo.Select Colossians 3:24
25Sed ĉiu maljuste faranta ricevos returne laŭ sia maljustaĵo, kaj ne ekzistas personfavorado.Select Colossians 3:25
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation