Deuteronomy 33
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Kaj jen estas la beno, per kiu benis Moseo, la Dia homo, la Izraelidojn antaŭ sia morto.Select Deuteronomy 33:1
2Li diris: La Eternulo venis de Sinaj Kaj eklumis al ili de Seir; Li ekbrilis de la monto Paran Kaj venis el milmiloj da sanktuloj; Ĉe Lia dekstra flanko estas fajro de leĝo por ili.Select Deuteronomy 33:2
3Vere Li amas la popolojn; Ĉiuj Liaj sanktuloj estas en Via mano; Kaj ili falis antaŭ Viaj piedoj, Por aŭskulti Viajn vortojn.Select Deuteronomy 33:3
4Instruon transdonis al ni Moseo, Heredaĵon por la komunumo de Jakob.Select Deuteronomy 33:4
5Kaj li fariĝis reĝo en Jeŝurun, Kiam kunvenis la ĉefoj de la popolo, Kune la triboj de Izrael.Select Deuteronomy 33:5
6Vivu Ruben, kaj li ne mortu; Kaj liaj viroj ne estu malmultaj.Select Deuteronomy 33:6
7Kaj ĉi tion pri Jehuda li diris: Aŭdu, ho Eternulo, la voĉon de Jehuda, Kaj alkonduku lin al lia popolo; Per siaj manoj li sin defendos, Kaj Vi estu helpanto kontraŭ liaj malamikoj.Select Deuteronomy 33:7
8Kaj pri Levi li diris: Viaj signoj de lumo kaj de justo estu por Via sankta viro, Kiun Vi elprovis en Masa, Kun kiu Vi malpacis ĉe la Akvo de Malpaco;Select Deuteronomy 33:8
9Kiu diras pri sia patro kaj pri sia patrino: Mi ne vidis ilin; Kiu ne rekonis siajn fratojn Kaj ne konis siajn filojn: Ĉar ili observis Viajn dirojn Kaj gardis Vian interligon;Select Deuteronomy 33:9
10Ili instruu Viajn leĝojn al Jakob Kaj Vian instruon al Izrael; Ili metu incenson antaŭ Vian vizaĝon, Kaj bruloferojn sur Vian altaron.Select Deuteronomy 33:10
11Benu, ho Eternulo, lian forton, Kaj favoru la faron de liaj manoj; Frapu la lumbon de tiuj, kiuj leviĝas kontraŭ lin, Kaj de liaj malamantoj, ke ili ne povu releviĝi.Select Deuteronomy 33:11
12Pri Benjamen li diris: La amato de la Eternulo loĝos sendanĝere ĉe Li; Li protektas lin ĉiutage, Kaj inter Liaj brakoj li ripozas.Select Deuteronomy 33:12
13Kaj pri Jozef li diris: Benita de la Eternulo estas lia tero, Per donoj de la ĉielo, per roso, Kaj per la profundaĵo, kuŝanta malsupre,Select Deuteronomy 33:13
14Kaj per donoj, produktataj de la suno, Kaj per donoj, kiujn eligas la lunoj,Select Deuteronomy 33:14
15Kaj per la plejbonaĵoj de la antikvaj montoj, Kaj per la donoj de la eternaj montetoj,Select Deuteronomy 33:15
16Kaj per la donoj de la tero kaj de ĝia abundeco. Kaj la favoro de Tiu, kiu aperis en la arbetaĵo, Venu sur la kapon de Jozef Kaj sur la verton de la elektito inter liaj fratoj.Select Deuteronomy 33:16
17Lia unuenaskita bovido estas belega, Kaj liaj kornoj estas kiel kornoj de bubalo; Per ili li kornobatos ĉiujn popolojn kune ĝis la randoj de la tero. Tio estas la dekmiloj de Efraim, Tio estas la miloj de Manase.Select Deuteronomy 33:17
18Kaj pri Zebulun li diris: Ĝoju, Zebulun, ĉe via eliro; Kaj Isaĥar, en viaj tendoj.Select Deuteronomy 33:18
19La popolojn ili vokas sur la monton; Tie ili oferbuĉas oferojn de justeco; Ĉar ili nutras sin per la riĉaĵo de la maro, Kaj per trezoroj, kaŝitaj en la sablo.Select Deuteronomy 33:19
20Kaj pri Gad li diris: Benata estu la disvastiganto de Gad; Kiel leono li kuŝas, Kaj li disŝiras brakon kune kun la verto.Select Deuteronomy 33:20
21Li elrigardis al si komencaĵon, Ĉar tie la leĝdonanto destinis por li parton; Kaj li venis kun la ĉefoj de la popolo, Plenumis la justecon de la Eternulo Kaj Liajn decidojn pri Izrael.Select Deuteronomy 33:21
22Kaj pri Dan li diris: Dan estas juna leono, Kiu elsaltas el Baŝan.Select Deuteronomy 33:22
23Kaj pri Naftali li diris: Naftali estas sata de favoro Kaj plena de beno de la Eternulo; Okcidenton kaj sudon li posedu.Select Deuteronomy 33:23
24Kaj pri Aŝer li diris: Benita inter la filoj estas Aŝer; Li estu amata de siaj fratoj, Kaj li trempu en oleo sian piedon;Select Deuteronomy 33:24
25Fero kaj kupro estu viaj rigliloj; Kaj dum via tuta vivo daŭru via bonstato.Select Deuteronomy 33:25
26Ne ekzistas simila al Dio, ho Jeŝurun, Kiu sidas en la ĉielo por via helpo, En Sia majesto en la nuboj.Select Deuteronomy 33:26
27La Dio antikva estas loĝejo, Kaj malsupre estas brakoj eternaj. Kaj Li forpelis de antaŭ vi la malamikon, Kaj diris: Ekstermu.Select Deuteronomy 33:27
28Kaj Izrael loĝas sendanĝere, sola; La fonto de Jakob estas sur tero de greno kaj mosto, Kaj lia ĉielo gutigas roson.Select Deuteronomy 33:28
29Feliĉa vi estas, ho Izrael! Kiu estas simila al vi, popolo helpata de la Eternulo, La ŝildo de via helpo kaj la glavo de via gloro? Flatos vin viaj malamikoj, Kaj vi paŝados sur iliaj altaĵoj.Select Deuteronomy 33:29
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain