Skip to content
Church.wiki
Deuteronomy

Deuteronomy 34

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Kaj Moseo supreniris de la stepo de Moab sur la monton Nebo, sur la supron de Pisga, kiu estas kontraŭ Jeriĥo. Kaj la Eternulo montris al li la tutan landon Gilead, ĝis Dan,Select Deuteronomy 34:1

2kaj la tutan teron de Naftali kaj la teron de Efraim kaj Manase kaj la tutan teron de Jehuda ĝis la ekstrema maro,Select Deuteronomy 34:2

3kaj la teron sudan kaj la distrikton de la valo de Jeriĥo, la urbo de Palmoj, ĝis Coar.Select Deuteronomy 34:3

4Kaj la Eternulo diris al li: Jen estas la lando, pri kiu Mi ĵuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante: Al via idaro Mi ĝin donos. Mi vidigis ĝin al vi per viaj okuloj, sed tien vi ne eniros.Select Deuteronomy 34:4

5Kaj mortis tie Moseo, la servanto de la Eternulo, en la lando Moaba, laŭ la diro de la Eternulo.Select Deuteronomy 34:5

6Kaj li estas enterigita en la valo en la lando Moaba, kontraŭ Bet-Peor; kaj neniu scias lian tombon ĝis hodiaŭ.Select Deuteronomy 34:6

7Kaj Moseo havis la aĝon de cent dudek jaroj, kiam li mortis; ne malakriĝis lia okulo, kaj ne malaperis lia freŝeco.Select Deuteronomy 34:7

8Kaj la Izraelidoj priploris Moseon sur la stepoj de Moab dum tridek tagoj. Kaj pasis la tagoj de plorado kaj funebrado pri Moseo.Select Deuteronomy 34:8

9Kaj Josuo, filo de Nun, estis plena de spirito de saĝeco, ĉar Moseo metis siajn manojn sur lin; kaj la Izraelidoj aŭskultis lin, kaj agis, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.Select Deuteronomy 34:9

10Ne aperis plu en Izrael profeto tia, kiel Moseo, kiun la Eternulo konis, vizaĝon kontraŭ vizaĝo;Select Deuteronomy 34:10

11koncerne ĉiujn signojn kaj miraklojn, kiujn la Eternulo sendis lin fari en la lando Egipta super Faraono kaj super ĉiuj liaj servantoj kaj super lia tuta lando,Select Deuteronomy 34:11

12kaj koncerne la tutan potencon, kaj ĉiujn mirindajn kaj grandajn farojn, kiujn Moseo faris antaŭ la okuloj de la tuta Izrael.Select Deuteronomy 34:12

Next: Joshua 1Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Deuteronomy

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.