Exodus 1
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon kun Jakob; ĉiu venis kun siaj domanoj:Select Exodus 1:1
2Ruben, Simeon, Levi, kaj Jehuda;Select Exodus 1:2
3Isaĥar, Zebulun, kaj Benjamen;Select Exodus 1:3
4Dan kaj Naftali, Gad kaj Aŝer.Select Exodus 1:4
5Kaj la nombro de ĉiuj animoj, kiuj eliris el la lumbo de Jakob, estis sepdek; kaj Jozef estis jam en Egiptujo.Select Exodus 1:5
6Kaj mortis Jozef kaj ĉiuj liaj fratoj kaj tiu tuta generacio.Select Exodus 1:6
7Kaj la Izraelidoj fruktis kaj diskreskis kaj multiĝis kaj treege fortiĝis, kaj la lando pleniĝis de ili.Select Exodus 1:7
8Aperis en Egiptujo nova reĝo, kiu ne konis Jozefon.Select Exodus 1:8
9Kaj li diris al sia popolo: Jen la popolo de la Izraelidoj estas pli multenombra kaj pli forta ol ni;Select Exodus 1:9
10ni uzu do ruzon kontraŭ ĝi, por ke ĝi ne multiĝu, ĉar se okazos milito, tiam ankaŭ tiu popolo aliĝos al niaj malamikoj kaj militos kontraŭ ni kaj foriros el la lando.Select Exodus 1:10
11Kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por Faraono provizejajn urbojn Pitom kaj Rameses.Select Exodus 1:11
12Sed ju pli oni premis ilin, des pli ili multiĝis kaj kreskis; kaj la Izraelidoj fariĝis teruraĵo.Select Exodus 1:12
13Kaj la Egiptoj laborigis la Izraelidojn kruele.Select Exodus 1:13
14Kaj ili maldolĉigis al ili la vivon per malfacila laboro super argilo kaj brikoj, kaj per ĉia laboro sur la kampo, per ĉiaj laboroj, kiujn ili kruele metis sur ilin.Select Exodus 1:14
15Kaj la reĝo de Egiptujo parolis al la Hebreaj akuŝistinoj, el kiuj unu estis nomata Ŝifra kaj la dua estis nomata Pua.Select Exodus 1:15
16Li diris: Kiam vi akuŝigos la Hebreinojn, rigardu la kuŝejon; se estas filo, mortigu lin, kaj se estas filino, lasu ŝin vivi.Select Exodus 1:16
17Sed la akuŝistinoj timis Dion, kaj ili ne faris, kiel diris al ili la reĝo de Egiptujo; kaj ili lasis la vivon al la virseksaj infanoj.Select Exodus 1:17
18Kaj la reĝo de Egiptujo alvokis la akuŝistinojn, kaj diris al ili: Kial vi tion faras kaj lasas la vivon al la virseksaj infanoj?Select Exodus 1:18
19Tiam la akuŝistinoj diris al Faraono: Ne kiel la Egiptaj virinoj estas la Hebreinoj; ili estas viglaj: antaŭ ol venas al ili la akuŝistino, ili jam estas naskintaj.Select Exodus 1:19
20Kaj Dio faris bonon al la akuŝistinoj, kaj la popolo multiĝis kaj tre fortiĝis.Select Exodus 1:20
21Kaj ĉar la akuŝistinoj timis Dion, Li konstruis al ili domojn.Select Exodus 1:21
22Kaj Faraono ordonis al sia tuta popolo, dirante: Ĉiun filon, kiu naskiĝis, ĵetu en la Riveron, kaj ĉiun filinon lasu viva.Select Exodus 1:22
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation