Skip to content
Church.wiki
Exodus

Exodus 22

Esperanto

Translation: ESPERANTO

Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources

Start reading

1Se iu ŝtelos bovon aŭ ŝafon kaj buĉos ĝin aŭ vendos ĝin, tiam li pagu kvin bovojn pro la bovo kaj kvar ŝafojn pro la ŝafo.Select Exodus 22:1

2Se iu trovos ŝtelanton ĉe subfosado kaj batos lin kaj tiu mortos, tiam oni ne juĝu lin pro la sango.Select Exodus 22:2

3Sed se lumis super li la suno, tiam oni juĝu lin pro la sango. La ŝtelinto pagu kompenson; se li ne havas, tiam oni lin vendu pro lia ŝtelo.Select Exodus 22:3

4Se la ŝtelitaĵo, ĉu ĝi estas bovo, ĉu azeno, ĉu ŝafo, estos trovita en liaj manoj viva, tiam li kompensu duoble.Select Exodus 22:4

5Se iu difektos kampon aŭ vinberejon, lasante sian bruton, ke ĝi difektu kampon de aliulo, tiam li devas pagi per plejbonaĵo el sia kampo kaj per plejbonaĵo el sia vinberejo.Select Exodus 22:5

6Se eliros fajro kaj trafos dornojn kaj ekstermos garbojn aŭ starantan grenon aŭ kampon, tiam tiu kompensu, kiu kaŭzis la brulon.Select Exodus 22:6

7Se iu donos al sia proksimulo monon aŭ uzataĵojn, por konservi, kaj ili estos ŝtelitaj el la domo de tiu homo, tiam, se la ŝtelinto estos trovita, li kompensu duoble.Select Exodus 22:7

8Se la ŝtelinto ne estos trovita, tiam la mastro de la domo venu al la potenculoj, kaj ĵuru, ke li ne etendis sian manon sur la apartenaĵon de sia proksimulo.Select Exodus 22:8

9Pri ĉiu maljustaĵo, ĉu ĝi estos pri bovo, ĉu pri azeno, ĉu pri ŝafo, ĉu pri vesto, pri ĉiu perditaĵo, pri kiu iu diros, ke ĝi estas lia, la afero de ambaŭ devas esti prezentita al la potenculoj; kiun la potenculoj trovos kulpa, tiu kompensu duoble al sia proksimulo.Select Exodus 22:9

10Se iu donos al sia proksimulo azenon aŭ bovon aŭ ŝafon aŭ alian bruton, por konservi, kaj ĝi mortos aŭ estos difektita aŭ forkaptita, kaj neniu tion vidos,Select Exodus 22:10

11tiam ĵuro antaŭ la Eternulo estu inter ili, ke li ne etendis sian manon sur la apartenaĵon de sia proksimulo, kaj ĝia mastro ĝin prenos kaj li ne kompensos.Select Exodus 22:11

12Sed se oni ĝin ŝtelos de li, tiam li devas kompensi al ĝia mastro.Select Exodus 22:12

13Se ĝi estos disŝirita, li prezentu ateston, kaj la disŝiritaĵon li ne kompensos.Select Exodus 22:13

14Se iu ĝin prenos prunte de sia proksimulo, kaj ĝi estos difektita aŭ mortos dum foresto de sia mastro, tiam li devas kompensi.Select Exodus 22:14

15Se ĝia mastro estis apud ĝi, tiam li ne devas kompensi. Se ĝi estis dungita, li perdis sian dungomonon.Select Exodus 22:15

16Se iu forlogos virgulinon, kiu ne estas fianĉinigita, kaj kuŝos kun ŝi, tiam li donu al ŝi doton kaj prenu ŝin al si kiel edzinon.Select Exodus 22:16

17Se ŝia patro ne volos doni ŝin al li, tiam li pagu tiom da mono, kiom virgulinoj ordinare ricevas dote.Select Exodus 22:17

18Sorĉistinon ne lasu vivi.Select Exodus 22:18

19Ĉiu, kiu kuŝis kun bruto, estu mortigita.Select Exodus 22:19

20Kiu alportas oferojn al dioj, krom al la Eternulo sole, tiu estu ekstermita.Select Exodus 22:20

21Fremdulon ne ofendu, nek premu lin; ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta.Select Exodus 22:21

22Vidvinon kaj orfon ne premu.Select Exodus 22:22

23Se vi ilin premos kaj ili krios al Mi, tiam Mi aŭdos ilian krion;Select Exodus 22:23

24kaj ekflamos Mia kolero, kaj Mi mortigos vin per glavo, kaj viaj edzinoj estos vidvinoj kaj viaj infanoj estos orfoj.Select Exodus 22:24

25Se vi pruntedonos monon al iu el Mia popolo, al iu malriĉulo apud vi, ne estu por li premanto, ne metu sur lin procentojn.Select Exodus 22:25

26Se vi prenos de via proksimulo veston kiel garantiaĵon, tiam antaŭ la subiro de la suno redonu ĝin al li;Select Exodus 22:26

27ĉar ĝi estas lia sola kovro, ĝi estas la vesto por lia korpo; en kio li dormos? kaj kiam li krios al Mi, Mi aŭdos, ĉar Mi estas favorkora.Select Exodus 22:27

28Potenculojn ne malbenu, kaj estron de via popolo ne insultu.Select Exodus 22:28

29Vian abundon kaj sukon ne retenu; la unuenaskiton el viaj filoj vi devas doni al Mi.Select Exodus 22:29

30Tiel same agu kun via bovo kaj via ŝafo; sep tagojn ĝi restu kun sia patrino, en la oka tago donu ĝin al Mi.Select Exodus 22:30

31Estu por Mi sanktaj homoj; kaj viandon, disŝiritan sur la kampo, ne manĝu; al hundo ĵetu ĝin.Select Exodus 22:31

Next: Exodus 23Continue reading

Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Exodus

Selected verses

Select another verse to extend the range.

Highlight

My Bible

About this name

Listen

Uses an English voice provided by your browser.