Skip to content
Church.wiki
Ezekiel

Ezekiel 18

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:Select Ezekiel 18:1

2Kial vi uzas ĉe vi en la lando de Izrael ĉi tiun proverbon kaj diras: La patroj manĝis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agaciĝis?Select Ezekiel 18:2

3Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, neniu plu uzos ĉe vi tiun proverbon en Izrael.Select Ezekiel 18:3

4Jen ĉiuj animoj apartenas al Mi: kiel la animo de la patro, tiel ankaŭ la animo de la filo apartenas al Mi; tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos.Select Ezekiel 18:4

5Sed se iu estas virta kaj agas laŭleĝe kaj juste;Select Ezekiel 18:5

6ne manĝas sur la montoj kaj ne levas siajn okulojn al la idoloj de la domo de Izrael, ne malpurigas la edzinon de sia proksimulo kaj ne alproksimiĝas al virino en la tempo de ŝia monataĵo;Select Ezekiel 18:6

7neniun perfortas, redonas al la ŝuldanto lian garantiaĵon, ne faras rabon, donas sian panon al malsatulo kaj nudulon kovras per vesto;Select Ezekiel 18:7

8ne donas kontraŭ procentegoj kaj ne prenas troprofiton, detenas sian manon de maljustaĵo, faras inter homo kaj homo juĝon justan;Select Ezekiel 18:8

9sekvas Miajn leĝojn kaj observas Miajn ordonojn, por plenumi ilin ĝuste: tiu estas virtulo, kaj li certe vivos, diras la Sinjoro, la Eternulo.Select Ezekiel 18:9

10Sed se li naskigis filon, kiu estas rabisto, verŝas sangon, aŭ faras ion similan;Select Ezekiel 18:10

11kaj ĉion diritan li mem ne faras, sed li manĝas sur la montoj, malpurigas la edzinon de sia proksimulo;Select Ezekiel 18:11

12perfortas malriĉulon kaj senhavulon, faras rabadon, ne redonas garantiaĵon, levas siajn okulojn al idoloj, faras abomenindaĵon;Select Ezekiel 18:12

13donas kontraŭ procentegoj, prenas troprofiton: ĉu tia povas vivi? li ne devas vivi: ĉar li faras ĉiujn tiujn abomenindaĵojn, li devas morti; lia sango estu sur li.Select Ezekiel 18:13

14Sed jen li naskigis filon, kiu vidas ĉiujn pekojn de sia patro, kiujn ĉi tiu faras, kaj li timas, kaj ne faras ion similan:Select Ezekiel 18:14

15sur la montoj li ne manĝas, siajn okulojn li ne levas al la idoloj de la domo de Izrael, la edzinon de sia proksimulo li ne malpurigas;Select Ezekiel 18:15

16li neniun perfortas, garantiaĵon ne prenas, rabadon ne faras, sian panon li donas al malsatulo kaj nudulon li kovras per vesto;Select Ezekiel 18:16

17de premado de malriĉulo detenas sian manon, procentegon kaj troprofiton ne prenas, plenumas Miajn ordonojn kaj sekvas Miajn leĝojn: li ne mortos pro la pekoj de sia patro, sed li nepre vivos.Select Ezekiel 18:17

18Kaj lia patro, ĉar li faris kruelaĵojn, prirabis fraton, kaj faris inter sia popolo tion, kio estas nebona: li mortos pro siaj malbonagoj.Select Ezekiel 18:18

19Vi diros: Kial filo ne estas punata pro la malbonagoj de la patro? La filo agis ĝuste kaj juste, observis ĉiujn Miajn leĝojn kaj plenumis ilin; tial li nepre vivos.Select Ezekiel 18:19

20Tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos; filo ne suferos pro la malbonagoj de la patro, kaj patro ne suferos pro la malbonagoj de la filo; la virteco de virtulo estos sur li, kaj la malpieco de malpiulo estos sur li.Select Ezekiel 18:20

21Sed se malpiulo deturnas sin de ĉiuj siaj pekoj, kiujn li faris, kaj li observos ĉiujn Miajn leĝojn kaj agados ĝuste kaj juste, tiam li vivos, li ne mortos.Select Ezekiel 18:21

22Ĉiuj liaj malbonagoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj bonaj agoj, kiujn li faris, li vivos.Select Ezekiel 18:22

23Ĉu Mi deziras la morton de malpiulo? diras la Sinjoro, la Eternulo; kiam li deturnos sin de sia konduto, li ja vivos.Select Ezekiel 18:23

24Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj faros malbonagojn, agos simile al ĉiuj abomenindaĵoj, kiujn faras malpiulo: ĉu li tiam povas vivi? Ĉiuj bonaj agoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj krimoj, kiujn li faris, kaj pro siaj pekoj, kiujn li faris, pro ili li mortos.Select Ezekiel 18:24

25Vi diros: Ne ĝusta estas la maniero de agado de la Sinjoro. Aŭskultu do, ho domo de Izrael: Ĉu Mia maniero de agado estas ne ĝusta? Ne, via konduto estas ne ĝusta.Select Ezekiel 18:25

26Kiam virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn kaj mortas pro tio, tiam li mortas pro siaj malbonagoj, kiujn li faris.Select Ezekiel 18:26

27Kaj kiam malpiulo deturnas sin de siaj malbonagoj, kiujn li faris, kaj li agas ĝuste kaj juste, tiam li donas vivon al sia animo.Select Ezekiel 18:27

28Ĉar li rigardis, kaj retiris sin de ĉiuj siaj malbonagoj, kiujn li faris, tial li nepre vivos, li ne mortos.Select Ezekiel 18:28

29La domo de Izrael diros: Ne ĝusta estas la agadmaniero de la Sinjoro. Ĉu Mia agadmaniero estas ne ĝusta, ho domo de Izrael? Ne, via agadmaniero estas ne ĝusta.Select Ezekiel 18:29

30Tial Mi juĝos vin, ho domo de Izrael, ĉiun laŭ lia konduto, diras la Sinjoro, la Eternulo. Pentu kaj retiru vin de ĉiuj viaj krimoj, por ke la malbonagoj ne estu por vi falilo.Select Ezekiel 18:30

31Forĵetu de vi ĉiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis, kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton. Kial vi mortu, ho domo de Izrael?Select Ezekiel 18:31

32Ĉar Mi ne deziras la morton de mortanto, diras la Sinjoro, la Eternulo; konvertu vin kaj vivu.Select Ezekiel 18:32

Next: Ezekiel 19Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Ezekiel

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.