Skip to content
Church.wiki
Galatians

Galatians 4

Esperanto

Translation: ESPERANTO

Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources

Start reading

1Kaj mi sciigas vin, ke tiel longe, kiel la heredanto estas infano, li neniel malsimilas sklavon, kvankam li estas estro de ĉio;Select Galatians 4:1

2sed li estas sub guvernantoj kaj administrantoj, ĝis la templimo difinita de la patro.Select Galatians 4:2

3Tiel ankaŭ ni, dum ni estis infanoj, estis en sklaveco sub la elementoj de la mondo;Select Galatians 4:3

4sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan,Select Galatians 4:4

5por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo, por ke ni ricevu la filadopton.Select Galatians 4:5

6Kaj ĉar vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn korojn, kriantan, Aba, Patro!Select Galatians 4:6

7Tiel ke ĉiu el vi estas jam ne sklavo, sed filo; kaj se filo, ankaŭ heredanto per Dio.Select Galatians 4:7

8Tamen, tiam ne konante Dion, vi estis en sklaveco al tiuj, kiuj nature ne estas dioj;Select Galatians 4:8

9sed jam nun konante Dion, aŭ pli ĝuste, de Dio konate, kial vi returniĝas al la malfortaj kaj mizeraj elementoj, al kiuj vi deziras denove sklaviĝi?Select Galatians 4:9

10Vi observas tagojn kaj monatojn kaj tempojn kaj jarojn.Select Galatians 4:10

11Mi timas pri vi, ke eble mi vane laboris ĉe vi.Select Galatians 4:11

12Mi petegas vin, fratoj, estu kiel mi, ĉar mi ankaŭ estas kiel vi. Vi neniel al mi malbonfaris;Select Galatians 4:12

13sed vi scias, ke pro malforteco de la karno mi la unuan fojon predikis al vi la evangelion;Select Galatians 4:13

14kaj vian elprovon en mia karno vi ne malestimis nek abomenis, sed kvazaŭ anĝelon de Dio vi akceptis min, kvazaŭ Kriston Jesuon.Select Galatians 4:14

15Kie do estas via singratulado? mi atestas al vi, ke se estus eble, vi estus elŝirintaj viajn okulojn kaj donintaj ilin al mi.Select Galatians 4:15

16Ĉu mi do per verdirado fariĝis al vi malamiko?Select Galatians 4:16

17Ili fervore serĉas vin, ne bone; ili eĉ volas elŝlosi vin, por ke vi serĉu ilin.Select Galatians 4:17

18Sed estas bone esti fervore serĉata ĉiam en bona afero, kaj ne nur tiam, kiam mi estas ĉe vi.Select Galatians 4:18

19Miaj infanetoj, pro kiuj mi denove suferas naskodoloron, ĝis Kristo formiĝos en vi,Select Galatians 4:19

20mi tute deziris esti ĉe vi nun, kaj ŝanĝi mian voĉon; ĉar vere mi dubas pri vi.Select Galatians 4:20

21Diru al mi, vi, kiuj volas esti sub la leĝo, ĉu vi ne aŭskultas la leĝon?Select Galatians 4:21

22Ĉar estas skribite, ke Abraham havis du filojn, unu el la sklavino kaj unu el la liberulino.Select Galatians 4:22

23Tamen tiu el la sklavino naskiĝis laŭ la karno, sed ĉi tiu el la liberulino naskiĝis per promeso.Select Galatians 4:23

24Ĉi tio enhavas alegorion; ĉar la du virinoj estas du interligoj, unu el la monto Sinaj, por sklaveco naskante, kiu estas Hagar.Select Galatians 4:24

25Ĉar tiu Hagar estas la monto Sinaj en Arabujo, kaj prezentas la nunan Jerusalemon, ĉar ŝi estas sklavigita kune kun siaj infanoj.Select Galatians 4:25

26Sed la supera Jerusalem estas libera, kiu estas patrino nia.Select Galatians 4:26

27Estas ja skribite: Ĝoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis, Sonigu kanton kaj ĝojkriu, ho vi, kiu ne suferas naskodoloron; Ĉar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon.Select Galatians 4:27

28Sed ni, fratoj, estas filoj de promeso tiel same, kiel Isaak.Select Galatians 4:28

29Sed kiel tiam la laŭ karno naskita persekutis la laŭspiritulon, tiel estas ankaŭ nuntempe.Select Galatians 4:29

30Sed kion diras la Skribo? Forpelu la sklavinon kaj ŝian filon; ĉar la filo de la sklavino ne heredos kun la filo de la liberulino.Select Galatians 4:30

31Tial, fratoj, ni estas filoj ne de sklavino, sed de la liberulino.Select Galatians 4:31

Next: Galatians 5Continue reading

Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Galatians

Selected verses

Select another verse to extend the range.

Highlight

My Bible

About this name

Listen

Uses an English voice provided by your browser.