Galatians 5
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco.Select Galatians 5:1
2Jen mi, Paŭlo, diras al vi, ke, se vi cirkumcidiĝos, Kristo al vi tute ne utilos.Select Galatians 5:2
3Mi denove atestas al ĉiu homo cirkumcidata, ke li estas ŝuldanto, por plenumi la tutan leĝon.Select Galatians 5:3
4Vi, kiuj volas vin pravigi per la leĝo, apartiĝis for de Kristo; vi forfalis de graco.Select Galatians 5:4
5Ĉar ni en la Spirito atendas la esperon de justeco per la fido.Select Galatians 5:5
6Ĉar en Kristo Jesuo nek cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta per amo.Select Galatians 5:6
7Vi bone kuradis; kiu vin malhelpis, ke vi ne obeu la veron?Select Galatians 5:7
8Ĉi tiu influo ne venas de tiu, kiu vin vokas.Select Galatians 5:8
9Malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason.Select Galatians 5:9
10Mi fidas pri vi en la Sinjoro, ke vi ne alie sentados; sed tiu, kiu malkvietigas vin, elportos sian propran juĝon, kiu ajn li estas.Select Galatians 5:10
11Sed mi, fratoj, se mi ankoraŭ predikas cirkumcidon, kial mi estas ankoraŭ persekutata? tiuokaze la falpuŝilo de la kruco estas formovita.Select Galatians 5:11
12Mi volus, ke tiuj, kiuj vin maltrankviligas, sin fortranĉu.Select Galatians 5:12
13Ĉar vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian.Select Galatians 5:13
14Ĉar la tuta leĝo estas plenumata en unu diro, jene: Amu vian proksimulon kiel vin mem.Select Galatians 5:14
15Sed se vi mordas kaj manĝegas unu la alian, gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de la alia.Select Galatians 5:15
16Sed mi diras: Iradu laŭ la Spirito, kaj la deziregon de la karno vi ne plenumos.Select Galatians 5:16
17Ĉar la karno deziregas kontraŭ la Spirito, kaj la Spirito kontraŭ la karno; ĉar ĉi ĉiuj interbatalas reciproke, por ke vi ne faru tion, kion vi volas.Select Galatians 5:17
18Sed se vi estas kondukataj de la Sinjoro, vi jam ne estas sub la leĝo.Select Galatians 5:18
19Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malĉasteco, malpureco, voluptemo,Select Galatians 5:19
20idolkulto, sorĉado, malamikeco, malpaco, ĵaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj,Select Galatians 5:20
21envioj, ebrieco, diboĉado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antaŭe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio.Select Galatians 5:21
22Sed la frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco,Select Galatians 5:22
23mildeco, sinregado; kontraŭ tiaj ne ekzistas leĝo.Select Galatians 5:23
24Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun ĝiaj pasioj kaj voluptoj.Select Galatians 5:24
25Se ni vivas per la Spirito, en la Spirito ni ankaŭ iradu.Select Galatians 5:25
26Ni ne fariĝu fanfaronemaj, incitante kaj enviante unu la alian.Select Galatians 5:26
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation