Genesis 11
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero.Select Genesis 11:1
2Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis.Select Genesis 11:2
3Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko.Select Genesis 11:3
4Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero.Select Genesis 11:4
5Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj.Select Genesis 11:5
6Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari.Select Genesis 11:6
7Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia.Select Genesis 11:7
8Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon.Select Genesis 11:8
9Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero.Select Genesis 11:9
10Jen estas la generaciaro de Ŝem: Ŝem havis la aĝon de cent jaroj, kaj naskiĝis al li Arpaĥŝad, du jarojn post la diluvo.Select Genesis 11:10
11Kaj Ŝem vivis post la naskiĝo de Arpaĥŝad kvincent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.Select Genesis 11:11
12Kaj Arpaĥŝad vivis tridek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Ŝelaĥ.Select Genesis 11:12
13Kaj Arpaĥŝad vivis post la naskiĝo de Ŝelaĥ kvarcent tri jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.Select Genesis 11:13
14Kaj Ŝelaĥ vivis tridek jarojn, kaj naskiĝis al li Eber.Select Genesis 11:14
15Kaj Ŝelaĥ vivis post la naskiĝo de Eber kvarcent tri jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.Select Genesis 11:15
16Kaj Eber vivis tridek kvar jarojn, kaj naskiĝis al li Peleg.Select Genesis 11:16
17Kaj Eber vivis post la naskiĝo de Peleg kvarcent tridek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.Select Genesis 11:17
18Kaj Peleg vivis tridek jarojn, kaj naskiĝis al li Reu.Select Genesis 11:18
19Kaj Peleg vivis post la naskiĝo de Reu ducent naŭ jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.Select Genesis 11:19
20Kaj Reu vivis tridek du jarojn, kaj naskiĝis al li Serug.Select Genesis 11:20
21Kaj Reu vivis post la naskiĝo de Serug ducent sep jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.Select Genesis 11:21
22Kaj Serug vivis tridek jarojn, kaj naskiĝis al li Naĥor.Select Genesis 11:22
23Kaj Serug vivis post la naskiĝo de Naĥor ducent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.Select Genesis 11:23
24Kaj Naĥor vivis dudek naŭ jarojn, kaj naskiĝis al li Teraĥ.Select Genesis 11:24
25Kaj Naĥor vivis post la naskiĝo de Teraĥ cent dek naŭ jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.Select Genesis 11:25
26Kaj Teraĥ vivis sepdek jarojn, kaj naskiĝis al li Abram, Naĥor, kaj Haran.Select Genesis 11:26
27Kaj jen estas la generaciaro de Teraĥ: al Teraĥ naskiĝis Abram, Naĥor, kaj Haran; kaj al Haran naskiĝis Lot.Select Genesis 11:27
28Kaj Haran mortis antaŭ sia patro Teraĥ en sia lando de naskiĝo, en Ur la Ĥaldea.Select Genesis 11:28
29Kaj Abram kaj Naĥor prenis al si edzinojn; la nomo de la edzino de Abram estis Saraj, kaj la nomo de la edzino de Naĥor estis Milka, filino de Haran, kiu estis la patro de Milka kaj la patro de Jiska.Select Genesis 11:29
30Kaj Saraj estis senfrukta kaj ne havis infanon.Select Genesis 11:30
31Kaj Teraĥ prenis sian filon Abram kaj sian nepon Lot, filo de Haran, kaj sian bofilinon Saraj, edzino de lia filo Abram; kaj ili eliris kune el Ur la Ĥaldea, por iri en la landon Kanaanan; kaj ili venis ĝis Ĥaran kaj enloĝiĝis tie.Select Genesis 11:31
32Kaj Teraĥ atingis la aĝon de ducent kvin jaroj, kaj Teraĥ mortis en Ĥaran.Select Genesis 11:32
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain