Genesis 12
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Kaj la Eternulo diris al Abram: Iru el via lando, el inter via parencaro, kaj el la domo de via patro, al la lando, kiun Mi montros al vi.Select Genesis 12:1
2Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno.Select Genesis 12:2
3Kaj Mi benos viajn benantojn, kaj viajn malbenantojn Mi malbenos, kaj beniĝos per vi ĉiuj gentoj de la tero.Select Genesis 12:3
4Kaj Abram iris, kiel la Eternulo diris al li, kaj kun li iris Lot. Kaj Abram havis la aĝon de sepdek kvin jaroj, kiam li eliris el Ĥaran.Select Genesis 12:4
5Kaj Abram prenis sian edzinon Saraj kaj sian nevon Lot, kaj ilian tutan havon, kiun ili akiris, kaj la homojn, kiujn ili akiris en Ĥaran; kaj ili eliris, por iri al la lando Kanaana; kaj ili venis en la landon Kanaanan.Select Genesis 12:5
6Kaj Abram trapasis la landon ĝis la loko Ŝeĥem, ĝis la kverko More; kaj la Kanaanidoj tiam loĝis en la lando.Select Genesis 12:6
7Kaj la Eternulo aperis al Abram, kaj diris: Al via idaro Mi donos ĉi tiun teron. Kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo, kiu aperis al li.Select Genesis 12:7
8Kaj de tie li transloĝiĝis al la monto, kiu estas oriente de Bet-El, kaj aranĝis sian tendon tiamaniere, ke Bet-El estis okcidente kaj Aj oriente; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo kaj preĝadis al la Eternulo.Select Genesis 12:8
9Kaj Abram iris pluen, ĉiam pluen al sudo.Select Genesis 12:9
10Kaj estis malsato en la lando. Kaj Abram malsupreniris Egiptujon, por tie loĝi kelktempe, ĉar malfacila estis la malsato en la lando.Select Genesis 12:10
11Kaj kiam li estis jam proksime de Egiptujo, li diris al sia edzino Saraj: Mi scias ja, ke vi estas virino belaspekta;Select Genesis 12:11
12kaj kiam la Egiptoj vin vidos, ili diros: Tio estas lia edzino; kaj ili mortigos min, kaj vin ili lasos viva.Select Genesis 12:12
13Diru do, ke vi estas mia fratino, por ke al mi estu bone pro vi kaj por ke mia animo restu viva pro vi.Select Genesis 12:13
14Kaj kiam Abram venis Egiptujon, la Egiptoj vidis, ke la virino estas tre bela;Select Genesis 12:14
15kaj vidis ŝin la eminentuloj de Faraono, kaj ili laŭdis ŝin al Faraono; kaj oni prenis la virinon en la domon de Faraono.Select Genesis 12:15
16Kaj al Abram estis bone pro ŝi, kaj li havis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn.Select Genesis 12:16
17Kaj la Eternulo punis per grandaj suferoj Faraonon kaj lian domon pro Saraj, la edzino de Abram.Select Genesis 12:17
18Kaj Faraono alvokis Abramon, kaj diris: Kion vi faris al mi? kial vi ne diris al mi, ke ŝi estas via edzino?Select Genesis 12:18
19kial vi diris: Ŝi estas mia fratino? Kaj mi prenis ŝin al mi kiel edzinon. Kaj nun jen estas via edzino; prenu kaj foriru.Select Genesis 12:19
20Kaj Faraono ordonis pri li al homoj, kaj ili forkondukis lin kaj lian edzinon kaj lian tutan havon.Select Genesis 12:20
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain