Skip to content
Church.wiki
Genesis

Genesis 33

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Jakob levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen venas Esav kaj kun li kvarcent homoj. Tiam li dividis la infanojn de Lea kaj de Raĥel kaj de la du sklavinoj.Select Genesis 33:1

2Kaj li starigis la sklavinojn kaj iliajn infanojn antaŭe, Lean kun ŝiaj infanoj poste, kaj Raĥelon kun Jozef en la fino.Select Genesis 33:2

3Kaj li mem pasis preter ilin, kaj kliniĝis ĝis la tero sep fojojn, antaŭ ol li atingis sian fraton.Select Genesis 33:3

4Sed Esav kuris al li renkonte kaj ĉirkaŭprenis lin, kaj ĵetis sin sur lian kolon kaj kisis lin; kaj ili ploris.Select Genesis 33:4

5Esav levis siajn okulojn kaj ekvidis la virinojn kaj la infanojn, kaj diris: Kiuj estas ĉe vi ĉi tiuj? Jakob respondis: La infanoj, kiujn Dio favore donis al via sklavo.Select Genesis 33:5

6Tiam alproksimiĝis la sklavinoj, ili kaj iliaj infanoj, kaj profunde kliniĝis.Select Genesis 33:6

7Poste alproksimiĝis ankaŭ Lea kaj ŝiaj infanoj kaj kliniĝis; fine alproksimiĝis Jozef kaj Raĥel kaj kliniĝis.Select Genesis 33:7

8Tiam Esav diris: Kio estas tiu tuta taĉmento, kiun mi renkontis? Kaj Jakob respondis: Por akiri la favoron de mia sinjoro.Select Genesis 33:8

9Sed Esav diris: Mi havas multe, mia frato; kio apartenas al vi, tio restu ĉe vi.Select Genesis 33:9

10Kaj Jakob diris: Ho ne! se mi akiris vian favoron, prenu mian donacon el mia mano; ĉar mi vidis vian vizaĝon, kvazaŭ mi vidus la vizaĝon de Dio, kaj vi montriĝis favora al mi.Select Genesis 33:10

11Prenu mian benon, kiu estas alportita al vi; ĉar Dio favore donis al mi kaj mi havas ĉion. Kaj li insistis, kaj tiu prenis.Select Genesis 33:11

12Kaj Esav diris: Ni leviĝu kaj iru, kaj mi iros apud vi.Select Genesis 33:12

13Sed Jakob diris al li: Mia sinjoro scias, ke la infanoj estas malfortaj, kaj la ŝafoj kaj bovoj ĉe mi estas tro junaj; se oni pelos ilin dum unu tago, la brutaro mortos.Select Genesis 33:13

14Mia sinjoro iru antaŭ sia sklavo, kaj mi kondukos malrapide, kiel iros la brutoj, kiuj estas antaŭ mi, kaj kiel iros la infanoj, ĝis mi venos al mia sinjoro en Seir.Select Genesis 33:14

15Tiam Esav diris: Mi restigos ĉe vi iujn el la homoj, kiuj estas kun mi. Sed Jakob diris: Por kio? lasu min nur posedi la favoron de mia sinjoro.Select Genesis 33:15

16Kaj en tiu tago Esav returne foriris sian vojon al Seir.Select Genesis 33:16

17Kaj Jakob ekiris al Sukot kaj konstruis al si domon, kaj por siaj brutoj li faris kabanojn; tial la loko ricevis la nomon Sukot.Select Genesis 33:17

18Veninte el Mezopotamio, Jakob alvenis bonstate en la urbo de Ŝeĥem, kiu estas en la lando Kanaana; kaj li starigis sian tendaron antaŭ la urbo.Select Genesis 33:18

19Kaj la kampoparton, sur kiu li starigis sian tendon, li aĉetis el la manoj de la filoj de Ĥamor, la patro de Ŝeĥem, por cent kesitoj.Select Genesis 33:19

20Kaj li starigis tie altaron, kaj li nomis ĝin El, la Dio de Izrael.Select Genesis 33:20

Next: Genesis 34Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Genesis

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.