Skip to content
Church.wiki
Genesis

Genesis 37

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Jakob loĝis en la lando, en kiu lia patro loĝis fremdule, en la lando Kanaana.Select Genesis 37:1

2Jen estas la generaciaro de Jakob. Jozef, havante la aĝon de dek sep jaroj, paŝtis kune kun siaj fratoj la brutaron; li estis knabo kune kun la filoj de Bilha kaj la filoj de Zilpa, la edzinoj de lia patro; kaj malbonajn famojn pri ili Jozef raportadis al ilia patro.Select Genesis 37:2

3Kaj Izrael amis Jozefon pli ol ĉiujn siajn filojn, ĉar li estis por li filo naskita en maljuneco; kaj li faris al li mikskoloran veston.Select Genesis 37:3

4Ĉar la fratoj vidis, ke lin ilia patro amas pli ol ĉiujn liajn fratojn, tial ili malamis lin kaj ne povis paroli kun li pace.Select Genesis 37:4

5Jozef havis sonĝon, kaj li rakontis ĝin al siaj fratoj; tiam ili ekmalamis lin ankoraŭ pli.Select Genesis 37:5

6Li diris al ili: Aŭskultu la sonĝon, kiun mi sonĝis:Select Genesis 37:6

7ni ligis garbojn meze de la kampo; kaj jen mia garbo stariĝis kaj restis starante, kaj viaj garboj ĝin ĉirkaŭis kaj profunde kliniĝis antaŭ mia garbo.Select Genesis 37:7

8Tiam liaj fratoj diris al li: Ĉu vi estos reĝo super ni? aŭ ĉu vi regos super ni? Kaj ili ankoraŭ pli ekmalamis lin pro liaj sonĝoj kaj pro liaj vortoj.Select Genesis 37:8

9Kaj li sonĝis ankoraŭ alian sonĝon kaj rakontis ĝin al siaj fratoj, kaj diris: Mi sonĝis ankoraŭ unu sonĝon: jen la suno kaj la luno kaj dek unu steloj kliniĝas antaŭ mi.Select Genesis 37:9

10Kaj li rakontis al sia patro kaj al siaj fratoj; kaj lia patro faris al li riproĉon, kaj diris al li: Kion vi volas kun tiu sonĝo, kiun vi sonĝis? ĉu mi kaj via patrino kaj viaj fratoj venos, por kliniĝi antaŭ vi ĝis la tero?Select Genesis 37:10

11Kaj liaj fratoj lin enviis, sed lia patro konservis en la memoro la aferon.Select Genesis 37:11

12Liaj fratoj iris paŝti la ŝafojn de sia patro en Ŝeĥem.Select Genesis 37:12

13Kaj Izrael diris al Jozef: Viaj fratoj paŝtas ja en Ŝeĥem; venu do, mi sendos vin al ili. Kaj tiu respondis al li: Jen mi estas.Select Genesis 37:13

14Kaj Izrael diris al li: Iru, rigardu, kiel fartas viaj fratoj kaj kiel fartas la ŝafoj, kaj alportu al mi respondon. Kaj li forsendis lin el la valo de Ĥebron, kaj tiu venis Ŝeĥemon.Select Genesis 37:14

15Kaj iu viro trovis lin, kaj vidis, ke li erarvagas sur la kampo; kaj la viro demandis lin: Kion vi serĉas?Select Genesis 37:15

16Kaj li diris: Miajn fratojn mi serĉas; diru al mi, kie ili paŝtas.Select Genesis 37:16

17Kaj la viro diris: Ili foriris de ĉi tie; ĉar mi aŭdis, ke ili diris: Ni iru al Dotan. Kaj Jozef iris serĉi siajn fratojn, kaj trovis ilin en Dotan.Select Genesis 37:17

18Kaj ili ekvidis lin de malproksime; kaj antaŭ ol li alproksimiĝis al ili, naskiĝis en ili la malbona intenco mortigi lin.Select Genesis 37:18

19Kaj ili diris unu al alia: Jen tiu sonĝisto venas;Select Genesis 37:19

20nun ni iru kaj mortigu lin, kaj ni ĵetu lin en unu el la putoj, kaj ni diru, ke sovaĝa besto lin formanĝis; kaj ni vidos, kio fariĝos el liaj sonĝoj.Select Genesis 37:20

21Sed tion aŭdis Ruben kaj savis lin el iliaj manoj, kaj diris: Ni ne mortigu lin.Select Genesis 37:21

22Kaj Ruben diris al ili: Ne verŝu sangon; ĵetu lin en ĉi tiun puton, kiu estas en la dezerto, sed manon ne metu sur lin. Ĉar li intencis savi lin el iliaj manoj kaj revenigi lin al sia patro.Select Genesis 37:22

23Kaj kiam Jozef venis al siaj fratoj, ili deprenis de li lian veston, la mikskoloran veston, kiu estis sur li;Select Genesis 37:23

24kaj ili prenis lin kaj ĵetis lin en la puton; sed la puto estis malplena, akvo ne estis en ĝi.Select Genesis 37:24

25Kiam ili sidiĝis, por manĝi panon, ili levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen karavano da Iŝmaelidoj venas el Gilead, kaj iliaj kameloj portas aromaĵojn kaj balzamon kaj mirhon; ili iras, direktante sin al Egiptujo.Select Genesis 37:25

26Kaj Jehuda diris al siaj fratoj: Kian profiton ni havos, se ni mortigos nian fraton kaj kaŝos lian sangon?Select Genesis 37:26

27Venu, ni vendos lin al la Iŝmaelidoj, por ke nia mano ne metiĝu sur lin; ĉar li estas nia frato, nia karno. Kaj liaj fratoj akceptis lian proponon.Select Genesis 37:27

28Kaj kiam la Midjanidoj, la komercistoj, preteriris, ili eltiris kaj levis Jozefon el la puto kaj vendis Jozefon al la Iŝmaelidoj por dudek arĝentaj moneroj; kaj tiuj forkondukis Jozefon al Egiptujo.Select Genesis 37:28

29Kiam Ruben revenis al la puto, li vidis, ke Jozef ne estas en la puto. Kaj li disŝiris siajn vestojn.Select Genesis 37:29

30Kaj li reiris al siaj fratoj, kaj diris: La knabo forestas, kaj kien mi nun iros?Select Genesis 37:30

31Kaj ili prenis la veston de Jozef kaj buĉis kapron kaj trempis la veston en la sango.Select Genesis 37:31

32Kaj ili sendis la mikskoloran veston kaj venigis ĝin al sia patro, kaj dirigis: Ĉi tion ni trovis; rigardu, ĉu ĝi estas la vesto de via filo aŭ ne.Select Genesis 37:32

33Kaj li rekonis ĝin, kaj diris: Ĝi estas la vesto de mia filo! sovaĝa besto lin formanĝis! disŝirita estas Jozef!Select Genesis 37:33

34Kaj Jakob disŝiris siajn vestojn kaj metis sakaĵon ĉirkaŭ sian lumbon kaj funebris pri sia filo multe da tagoj.Select Genesis 37:34

35Kaj ĉiuj liaj filoj kaj filinoj penis konsoli lin, sed li ne volis konsoliĝi, kaj diris: En funebro mi iros en Ŝeolon al mia filo. Tiel ploris pri li lia patro.Select Genesis 37:35

36Sed la Midjanidoj vendis lin en Egiptujo al Potifar, kortegano de Faraono, estro de la korpogardistoj.Select Genesis 37:36

Next: Genesis 38Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Genesis

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.