Skip to content
Church.wiki
Genesis

Genesis 44

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Kaj Jozef ordonis al la estro de sia domo jene: Plenigu la sakojn de tiuj homoj per greno tiom, kiom ili nur povas porti, kaj metu la monon de ĉiu en la aperturon de lia sako;Select Genesis 44:1

2kaj mian pokalon, la arĝentan pokalon, metu en la aperturon de la sako de la plej juna, kune kun la mono por lia greno. Kaj tiu faris, kiel Jozef diris.Select Genesis 44:2

3Kiam eklumis la mateno, oni forsendis la homojn, ilin kaj iliajn azenojn.Select Genesis 44:3

4Kiam ili eliris el la urbo kaj ankoraŭ ne estis malproksime, Jozef diris al la estro de sia domo: Leviĝu, kuru post tiuj homoj, kaj kiam vi atingos ilin, diru al ili: Kial vi pagis malbonon por bono?Select Genesis 44:4

5Ĝi estas ja tiu pokalo, el kiu trinkas mia sinjoro, kaj li ankaŭ aŭguras sur ĝi! vi agis malbone!Select Genesis 44:5

6Kaj li kuratingis ilin kaj diris al ili tiujn vortojn.Select Genesis 44:6

7Kaj ili diris al li: Kial mia sinjoro parolas tiajn vortojn? Dio gardu viajn sklavojn de farado de tia afero!Select Genesis 44:7

8Jen la monon, kiun ni trovis en la aperturoj de niaj sakoj, ni realportis al vi el la lando Kanaana; kiel do ni ŝtelus el la domo de via sinjoro arĝenton aŭ oron?Select Genesis 44:8

9Tiu el viaj sklavoj, ĉe kiu oni ĝin trovos, mortu, kaj ankaŭ ni fariĝu sklavoj al mia sinjoro.Select Genesis 44:9

10Kaj li diris: Ĝi estu laŭ viaj vortoj: tiu, ĉe kiu ĝi troviĝos, estu mia sklavo, sed vi estos senkulpaj.Select Genesis 44:10

11Kaj rapide ĉiu el ili mallevis sian sakon sur la teron, kaj ĉiu malfermis sian sakon.Select Genesis 44:11

12Kaj li serĉis; de la plej maljuna li komencis, kaj per la plej juna li finis. Kaj la pokalo troviĝis en la sako de Benjamen.Select Genesis 44:12

13Tiam ili disŝiris siajn vestojn, kaj ĉiu metis la ŝarĝon sur sian azenon, kaj ili reiris en la urbon.Select Genesis 44:13

14Kaj Jehuda kaj liaj fratoj venis en la domon de Jozef, kiu estis ankoraŭ tie, kaj ili ĵetis sin antaŭ li sur la teron.Select Genesis 44:14

15Kaj Jozef diris al ili: Kian aferon vi faris! ĉu vi ne scias, ke tia homo, kiel mi, facile divenos?Select Genesis 44:15

16Tiam Jehuda diris: Kion ni diru al mia sinjoro? kion ni parolu kaj per kio ni nin pravigu? Dio trovis la pekon de viaj sklavoj! jen ni estas sklavoj al mia sinjoro, ni kaj ankaŭ tiu, en kies manoj troviĝis la pokalo.Select Genesis 44:16

17Sed li diris: Dio min gardu de tia faro! la homo, en kies mano troviĝis la pokalo, estos sklavo al mi, sed vi iru en paco al via patro.Select Genesis 44:17

18Tiam Jehuda aliris al li, kaj diris: Permesu, mia sinjoro, ke via sklavo diru vorton en la orelojn de mia sinjoro, kaj ne koleriĝu kontraŭ via sklavo, ĉar vi estas kiel Faraono.Select Genesis 44:18

19Mia sinjoro demandis siajn sklavojn, dirante: Ĉu vi havas patron aŭ fraton?Select Genesis 44:19

20Kaj ni diris al mia sinjoro: Ni havas maljunan patron, kaj malgrandan knabon, naskitan en lia maljuneco; kaj lia frato mortis, kaj li restis sola de sia patrino, kaj lia patro lin amas.Select Genesis 44:20

21Tiam vi diris al viaj sklavoj: Venigu lin al mi, ke mi lin rigardu.Select Genesis 44:21

22Sed ni diris al mia sinjoro: La knabo ne povas forlasi sian patron; ĉar se li forlasos sian patron, tiu mortos.Select Genesis 44:22

23Tiam vi diris al viaj sklavoj: Se ne venos kun vi via plej juna frato, tiam ne aperu plu antaŭ mia vizaĝo.Select Genesis 44:23

24Kaj kiam ni venis al via sklavo nia patro, ni diris al li la vortojn de mia sinjoro.Select Genesis 44:24

25Nia patro diris: Reiru, aĉetu por ni iom da greno.Select Genesis 44:25

26Sed ni diris: Ni ne povas iri; se estos kun ni nia plej juna frato, tiam ni iros; ĉar ni ne povas aperi antaŭ la vizaĝo de tiu homo, se nia plej juna frato ne estos kun ni.Select Genesis 44:26

27Tiam via sklavo nia patro diris al ni: Vi scias, ke mia edzino naskis al mi du;Select Genesis 44:27

28sed unu foriris de mi, kaj mi diris: Li estas disŝirita; kaj mi ne vidis lin ĝis nun;Select Genesis 44:28

29se vi ankaŭ ĉi tiun prenos de mi kaj lin trafos malfeliĉo, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malĝojo en Ŝeolon.Select Genesis 44:29

30Kaj nun se mi venos al via sklavo mia patro kaj ne estos kun ni la knabo, al kies animo estas alligita lia animo,Select Genesis 44:30

31tiam, ekvidinte, ke la knabo forestas, li mortos; kaj viaj sklavoj enirigos la grizajn harojn de via sklavo nia patro kun malĝojo en Ŝeolon.Select Genesis 44:31

32Ĉar mi, via sklavo, garantiis por la knabo antaŭ mia patro, dirante: Se mi ne revenigos lin al vi, mi estos kulpa antaŭ mia patro por ĉiam.Select Genesis 44:32

33Tial mi, via sklavo, restu anstataŭ la knabo kiel sklavo ĉe mia sinjoro, sed la knabo iru kun siaj fratoj.Select Genesis 44:33

34Ĉar kiel mi iros al mia patro, se la knabo ne estos kun mi? mi tiam vidus la malfeliĉon, kiu trafos mian patron.Select Genesis 44:34

Next: Genesis 45Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Genesis

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.