Skip to content
Church.wiki
Genesis

Genesis 46

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Izrael ekiris kun ĉio, kion li havis, kaj li venis en Beer-Ŝeban, kaj li alportis oferojn al la Dio de sia patro Isaak.Select Genesis 46:1

2Kaj Dio diris al Izrael en nokta vizio: Jakob! Jakob! Kaj tiu diris: Jen mi estas.Select Genesis 46:2

3Kaj Li diris: Mi estas Dio, la Dio de via patro. Ne timu iri Egiptujon, ĉar Mi tie faros vin granda popolo.Select Genesis 46:3

4Mi iros kun vi Egiptujon, kaj Mi ankaŭ revenigos vin; kaj Jozef metos sian manon sur viajn okulojn.Select Genesis 46:4

5Kaj Jakob leviĝis el Beer-Ŝeba; kaj la filoj de Izrael ekveturigis sian patron Jakob kaj siajn infanojn kaj siajn edzinojn sur la veturiloj, kiujn sendis Faraono, por alveturigi lin.Select Genesis 46:5

6Kaj ili prenis siajn brutojn, kaj sian havon, kiun ili akiris en la lando Kanaana, kaj venis Egiptujon, Jakob kaj lia tuta idaro kun li.Select Genesis 46:6

7Siajn filojn kaj nepojn, siajn filinojn kaj nepinojn, kaj sian tutan idaron li venigis kun si en Egiptujon.Select Genesis 46:7

8Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon: Jakob kaj liaj filoj. La unuenaskito de Jabob, Ruben.Select Genesis 46:8

9Kaj la filoj de Ruben: Ĥanoĥ kaj Palu kaj Ĥecron kaj Karmi.Select Genesis 46:9

10Kaj la filoj de Simeon: Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jaĥin kaj Coĥar, kaj Ŝaul, filo de Kanaanidino.Select Genesis 46:10

11Kaj la filoj de Levi: Gerŝon, Kehat, kaj Merari.Select Genesis 46:11

12Kaj la filoj de Jehuda: Er kaj Onan kaj Ŝela kaj Perec kaj Zeraĥ; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana. Kaj la filoj de Perec estis: Ĥecron kaj Ĥamul.Select Genesis 46:12

13Kaj la filoj de Isaĥar: Tola kaj Puva kaj Job kaj Ŝimron.Select Genesis 46:13

14Kaj la filoj de Zebulun: Sered kaj Elon kaj Jaĥleel.Select Genesis 46:14

15Tio estas la filoj de Lea, kiujn ŝi naskis al Jakob en Mezopotamio, kaj lia filino Dina. La nombro de ĉiuj animoj de liaj filoj kaj filinoj estis tridek tri.Select Genesis 46:15

16Kaj la filoj de Gad: Cifjon kaj Ĥagi, Ŝuni kaj Ecbon, Eri kaj Arod kaj Areli.Select Genesis 46:16

17Kaj la filoj de Aŝer: Jimna kaj Jiŝva kaj Jiŝvi kaj Beria, kaj Seraĥ, ilia fratino; kaj la filoj de Beria: Ĥeber kaj Malkiel.Select Genesis 46:17

18Tio estas la filoj de Zilpa, kiun Laban donis al sia filino Lea; kaj ŝi naskis ilin al Jakob, dek ses animojn.Select Genesis 46:18

19La filoj de Raĥel, edzino de Jakob: Jozef kaj Benjamen.Select Genesis 46:19

20Kaj al Jozef en la lando Egipta naskiĝis Manase kaj Efraim, kiujn naskis al li Asnat, filino de Poti-Fera, pastro el On.Select Genesis 46:20

21Kaj la filoj de Benjamen: Bela kaj Beĥer kaj Aŝbel, Gera kaj Naaman, Eĥi kaj Roŝ, Mupim kaj Ĥupim kaj Ard.Select Genesis 46:21

22Tio estas la filoj de Raĥel, kiuj naskiĝis al Jakob, kune dek kvar animoj.Select Genesis 46:22

23Kaj la filoj de Dan: Ĥuŝim.Select Genesis 46:23

24Kaj la filoj de Naftali: Jaĥceel kaj Guni kaj Jecer kaj Ŝilem.Select Genesis 46:24

25Tio estas la filoj de Bilha, kiun donis Laban al sia filino Raĥel; ŝi naskis ilin al Jakob, kune sep animojn.Select Genesis 46:25

26La nombro de ĉiuj animoj, kiuj venis kun Jakob en Egiptujon, kiuj eliris el lia lumbo, krom la edzinoj de la filoj de Jakob, estis sesdek ses.Select Genesis 46:26

27Kaj la filoj de Jozef, kiuj naskiĝis al li en Egiptujo, estis du animoj. La nombro de ĉiuj animoj de la domo de Jakob, kiuj venis Egiptujon, estis sepdek.Select Genesis 46:27

28Jehudan li sendis antaŭ si al Jozef, por ke li informu lin antaŭe pri Goŝen. Kaj ili venis en la landon Goŝen.Select Genesis 46:28

29Kaj Jozef jungis sian ĉaron kaj veturis renkonte al sia patro Izrael en la landon Goŝen. Kaj kiam li ekvidis lin, li ĵetis sin sur lian kolon kaj longe ploris sur lia kolo.Select Genesis 46:29

30Kaj Izrael diris al Jozef: Nun mi volonte mortos, vidinte vian vizaĝon, ĉar vi vivas ankoraŭ.Select Genesis 46:30

31Kaj Jozef diris al siaj fratoj kaj al la domo de sia patro: Mi iros kaj rakontos al Faraono, kaj diros al li: Miaj fratoj kaj la domo de mia patro, kiuj estis en la lando Kanaana, venis al mi;Select Genesis 46:31

32kaj tiuj homoj estas paŝtistoj, ĉar ili estas brutedukistoj; kaj siajn malgrandajn kaj grandajn brutojn, kaj ĉion, kion ili havas, ili kunportis.Select Genesis 46:32

33Kaj se Faraono vin alvokos, kaj diros: Kio estas via okupo?Select Genesis 46:33

34tiam diru: Viaj sklavoj estis brutedukistoj de nia juneco ĝis nun, kiel ni, tiel ankaŭ niaj patroj; por ke vi enloĝiĝu en la lando Goŝen; ĉar ĉiu paŝtisto estas abomenindaĵo por la Egiptoj.Select Genesis 46:34

Next: Genesis 47Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Genesis

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.