Genesis 49
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Kaj Jakob alvokis siajn filojn, kaj diris: Kolektiĝu, kaj mi sciigos al vi, kio fariĝos al vi en la tempo venonta.Select Genesis 49:1
2Kunvenu kaj aŭskultu, filoj de Jakob, Kaj aŭskultu Izraelon, vian patron.Select Genesis 49:2
3Ruben, vi estas mia unuenaskito, Mia forto kaj komenco de mia vireco, Supro de digno kaj supro de potenco;Select Genesis 49:3
4Rapidema kiel akvo, vi ne staros plej alte, Ĉar vi supreniris sur la liton de via patro; Tiam vi malhonoris mian liton per la supreniro.Select Genesis 49:4
5Simeon kaj Levi, fratoj; Iloj kruelaj estas viaj glavoj,Select Genesis 49:5
6En ilian konsilon mia animo ne iru, Al ilia kunveno ne aliĝu mia honoro; Ĉar en sia kolero ili mortigis viron Kaj pro sia kaprico ili kripligis bovon.Select Genesis 49:6
7Malbenita estu ilia kolero, ĉar ĝi estas forta, Kaj ilia furiozo, ĉar ĝi estas kruela. Mi dividos ilin en Jakob, Kaj mi disĵetos ilin en Izrael.Select Genesis 49:7
8Jehuda, vin laŭdos viaj fratoj; Via mano estas sur la nuko de viaj malamikoj; Kliniĝos antaŭ vi la filoj de via patro.Select Genesis 49:8
9Juna leono estas Jehuda; De ĉasakiro, mia filo, vi leviĝis. Li genuiĝis, kuŝiĝis kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos?Select Genesis 49:9
10Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, Ĝis venos paco Kaj al li humiliĝos la popoloj.Select Genesis 49:10
11Li alligas al la vinbertrunko sian azenidon Kaj al la delikata vinberbranĉo la filon de sia azenino; Li lavas en vino sian veston Kaj en sango de vinberoj sian mantelon.Select Genesis 49:11
12Liaj okuloj estas ruĝaj de vino Kaj la dentoj blankaj de lakto.Select Genesis 49:12
13Zebulun loĝos ĉe la bordo de maro, Ĉe albordiĝejo de ŝipoj, Kaj lia limo atingos Cidonon.Select Genesis 49:13
14Isaĥar estas fortosta azeno; Li kuŝos inter la baraĵoj.Select Genesis 49:14
15Kaj li vidis, ke ripozo estas bona Kaj la tero estas agrabla; Kaj li klinis sian ŝultron por portado Kaj fariĝis laboristo por tributo.Select Genesis 49:15
16Dan juĝos sian popolon, Kiel unu el la triboj de Izrael.Select Genesis 49:16
17Dan estos serpento ĉe la vojo, Cerasto ĉe la irejo, Mordanto de kalkano de ĉevalo, Ke ĝia rajdanto falas malantaŭen.Select Genesis 49:17
18Vian helpon mi esperas, ho Eternulo.Select Genesis 49:18
19Gadon premos amaso, Sed li repremos ĝin je la kalkano.Select Genesis 49:19
20Ĉe Aŝer estas grasa lia pano, Kaj li liverados frandaĵojn al reĝoj.Select Genesis 49:20
21Naftali estas belkura cervo; Li donas belajn parolojn.Select Genesis 49:21
22Fruktoporta arbo estas Jozef, Fruktoporta arbo super fonto; La branĉoj etendiĝis super la muron.Select Genesis 49:22
23Ĉagrenis lin pafistoj Kaj pafis kaj malamikis kontraŭ li;Select Genesis 49:23
24Sed forta restis lia pafarko Kaj elastaj estas liaj brakoj, Per la manoj de la Potenculo de Jakob, Per la Paŝtisto, la Roko de Izrael.Select Genesis 49:24
25La Dio de via patro donos al vi helpon, La Plejpotenculo benos vin Per benoj de la ĉielo supre, Per benoj de la abismo, kiu kuŝas malsupre, Per benoj de la mamoj kaj de la utero.Select Genesis 49:25
26La benoj de via patro estas pli fortaj, Ol la benoj de miaj gepatroj, Ĝis la limo de la eternaj altaĵoj. Ili estu sur la kapo de Jozef Kaj sur la verto de la elektito inter liaj fratoj.Select Genesis 49:26
27Benjamen estas lupo karnoŝira; Matene li manĝos ĉasakiron, Kaj vespere li dividos rabaĵon.Select Genesis 49:27
28Tio estas ĉiuj dek du triboj de Izrael; kaj tio estas, kion diris al ili ilia patro; kaj li benis ilin, ĉiun per aparta beno li benis.Select Genesis 49:28
29Kaj li ordonis al ili, kaj diris al ili: Mi alkolektiĝas al mia popolo; enterigu min apud miaj patroj en la kaverno, kiu troviĝas sur la kampo de Efron la Ĥetido,Select Genesis 49:29
30en la duobla kampa kaverno, kiu troviĝas antaŭ Mamre en la lando Kanaana kaj kiun Abraham aĉetis kune kun la kampo de Efron la Ĥetido kiel tomban posedaĵon.Select Genesis 49:30
31Tie oni enterigis Abrahamon kaj lian edzinon Sara, tie oni enterigis Isaakon kaj lian edzinon Rebeka, kaj tie mi enterigis Lean,Select Genesis 49:31
32sur la kampo kaj en la kaverno sur ĝi, kiuj estas aĉetitaj de el la filoj de Ĥet.Select Genesis 49:32
33Kaj Jakob finis la ordonadon al siaj filoj, kaj li kunigis siajn piedojn sur la lito, kaj mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo.Select Genesis 49:33
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain