Hebrews 3
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Tial, fratoj sanktaj, partoprenantaj en ĉiela voko, pripensu la Apostolon kaj Ĉefpastron de nia konfeso, Jesuon,Select Hebrews 3:1
2kiu estis fidela al Tiu, kiu nomis lin kiel ankaŭ Moseo en Lia domo.Select Hebrews 3:2
3Ĉar ĉi tiu estas rigardita kiel inda je tiom pli granda gloro ol Moseo, kiom pli grandan honoron, ol la domo, havas ĝia stariginto.Select Hebrews 3:3
4Ĉar ĉiu domo estas starigita de iu; sed la stariginto de ĉio estas Dio.Select Hebrews 3:4
5Kaj Moseo ja estis fidela en Lia tuta domo, kiel servanto, por atestaĵo pri tio, kio estis parolota;Select Hebrews 3:5
6sed Kristo, kiel filo super Lia domo; kies domo ni estas, se ni tenos nian kuraĝon kaj la ĝojadon de nia espero firmaj ĝis la fino.Select Hebrews 3:6
7Tial, kiel diras la Sankta Spirito: Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,Select Hebrews 3:7
8Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo, Kiel en la tago de la tento en la dezerto,Select Hebrews 3:8
9Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Miajn farojn kvardek jarojn.Select Hebrews 3:9
10Pro tio Mi indignis kontraŭ tiu generacio, Kaj Mi diris: Ili ĉiam estas kun koro malĝusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;Select Hebrews 3:10
11Tial Mi ĵuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon.Select Hebrews 3:11
12Gardu vin, fratoj, ke ne estu en iu el vi koro malbona de nekredemo, en defalo de la vivanta Dio;Select Hebrews 3:12
13sed konsilu unu la alian ĉiutage, dum estas nomate hodiaŭ, por ke neniu el vi estu obstinigita per la trompeco de peko;Select Hebrews 3:13
14ĉar ni fariĝis partoprenantoj en Kristo, se la komencon de nia certiĝo ni tenos firma ĝis la fino;Select Hebrews 3:14
15dum estas dirite: Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo.Select Hebrews 3:15
16Ĉar kiuj, aŭskultinte, indignigis? ĉu ne ĉiuj elirintoj el Egiptujo per Moseo?Select Hebrews 3:16
17Kaj kontraŭ kiuj Li indignis kvardek jarojn? ĉu ne kontraŭ la pekintoj, kies korpoj falis en la dezerto?Select Hebrews 3:17
18Kaj al kiuj Li ĵuris, ke ili ne venos en Lian ripozejon, krom al la neobeantoj?Select Hebrews 3:18
19Kaj ni vidas, ke ili pro nekredemo ne povis enveni.Select Hebrews 3:19
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain