Skip to content
Church.wiki
Hosea

Hosea 2

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Nomu viajn fratojn Mia popolo, kaj viajn fratinojn Kompatataj.Select Hosea 2:1

2Havu juĝon kontraŭ via patrino, havu juĝon, ĉar ŝi ne estas Mia edzino, kaj Mi ne estas ŝia edzo; ŝi forigu la malĉastecon de sia vizaĝo kaj la adultemecon de siaj mamoj,Select Hosea 2:2

3por ke Mi ne senvestigu ŝin ĝis nudeco, kaj ne prezentu ŝin tia, kia ŝi estis en la tago de sia naskiĝo, ke Mi ne faru ŝin kiel dezerto, ne faru ŝin kiel tero senakva, kaj ne mortigu ŝin per soifo.Select Hosea 2:3

4Ankaŭ ŝiajn infanojn Mi ne kompatus, ĉar ili estas infanoj de malĉasto;Select Hosea 2:4

5ĉar ilia patrino malĉastis, ilia naskintino malhonoris sin; ĉar ŝi diris: Mi sekvos miajn amistojn, kiuj donas al mi mian panon kaj mian akvon, miajn lanaĵojn kaj miajn linaĵojn, mian oleon kaj miajn drinkaĵojn.Select Hosea 2:5

6Pro tio Mi baros vian vojon per dornoj, Mi ĉirkaŭbaros ŝin, ke ŝi ne trovos siajn vojojn.Select Hosea 2:6

7Ŝi postkuros siajn amistojn, sed ŝi ne kuratingos ilin; ŝi serĉos ilin, sed ne trovos; kaj ŝi diros: Mi iros returne al mia unua edzo, ĉar pli bone estis al mi tiam, ol nun.Select Hosea 2:7

8Kaj ŝi ne sciis, ke Mi estis tiu, kiu donadis al ŝi panon kaj moston kaj oleon, Mi donis al ŝi multe da arĝento kaj oro, kiun ili uzis por Baal.Select Hosea 2:8

9Tial Mi prenos returne Mian panon kaj Mian moston iliatempe, Mi forprenos Mian lanaĵon kaj Mian linaĵon, per kiu ŝi kovris sian nudecon.Select Hosea 2:9

10Kaj nun Mi malkaŝos ŝian hontindaĵon antaŭ la okuloj de ŝiaj amistoj, kaj neniu savos ŝin el Mia mano.Select Hosea 2:10

11Mi ĉesigos ĉian ŝian gajecon, ŝiajn festojn, monatkomencojn, kaj sabatojn, kaj ĉiujn ŝiajn solenajn kunvenojn.Select Hosea 2:11

12Mi dezertigos ŝiajn vinbertrunkojn kaj ŝiajn figarbojn, pri kiuj ŝi diras: Tio estas donaco, kiun donis al mi miaj amistoj; Mi faros ilin arbaro, kaj la bestoj de la kampo ilin manĝos.Select Hosea 2:12

13Mi punos ŝin pro la tagoj de la Baaloj, al kiuj ŝi incensis, ornaminte sin per siaj ringoj kaj siaj ĉirkaŭkoloj, kaj sekvante siajn amistojn, dum Min ŝi forgesis, diras la Eternulo.Select Hosea 2:13

14Tial jen Mi allogos ŝin, kondukos ŝin en dezerton, kaj parolos al ŝi agrablajn vortojn;Select Hosea 2:14

15kaj Mi donos al ŝi ŝiajn vinberĝardenojn el tie, kaj la valon de malĝojo Mi faros pordo de espero; kaj tie ŝi kantos, kiel en la tagoj de sia juneco kaj kiel en la tempo de sia elirado el la lando Egipta.Select Hosea 2:15

16En tiu tempo, diras la Eternulo, ŝi nomos Min: Mia edzo; ŝi ne plu nomos Min: Mia mastro.Select Hosea 2:16

17Mi forigos de ŝia buŝo la nomojn de la Baaloj, kaj oni ne plu rememoros ilin laŭ ilia nomo.Select Hosea 2:17

18Kaj Mi faros por ili en tiu tempo interligon kun la bestoj de la kampo, kun la birdoj de la ĉielo, kaj kun la rampaĵoj de la tero; pafarkon, glavon, kaj militon Mi ekstermos el la lando, kaj Mi donos al ili la eblon dormi eksterdanĝere.Select Hosea 2:18

19Mi fianĉiĝos kun vi por ĉiam, Mi fianĉiĝos kun vi en vero kaj justo, en favorkoreco kaj kompatemeco.Select Hosea 2:19

20Mi fianĉiĝos kun vi en fideleco, kaj vi ekkonos la Eternulon.Select Hosea 2:20

21En tiu tempo Mi favoros, diras la Eternulo, Mi favoros la ĉielon, kaj ĝi favoros la teron;Select Hosea 2:21

22kaj la tero favoros la grenon, moston, kaj oleon, kaj ĉi tiuj favoros Jizreelon.Select Hosea 2:22

23Mi faros ŝin al Mi fruktoporta sur la tero, kaj Mi kompatos la nekompatitinon; kaj al tiu, kiu estis ne Mia popolo, Mi diros: Vi estas Mia popolo; kaj ĝi diros: Vi estas mia Dio.Select Hosea 2:23

Next: Hosea 3Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Hosea

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.