Hosea 7
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Kiam Mi komencis kuraci Izraelon, malkaŝiĝis la malbonagoj de Efraim kaj la malboneco de Samario; ĉar ili agas mensoge, ŝtelistoj eniras, kaj bandoj rabas sur la strato.Select Hosea 7:1
2Ili ne pensis en sia koro, ke Mi memoras ĉiujn iliajn malbonagojn; nun ĉirkaŭas ilin iliaj agoj kaj staras antaŭ Mia vizaĝo.Select Hosea 7:2
3Per sia malboneco ili gajigas la reĝon kaj per siaj trompoj la princojn.Select Hosea 7:3
4Ĉiuj ili adultas, kiel forno, forte hejtita de la bakisto, kiu ĉesas hejti nur de post la knedado de sia pasto ĝis ĝia fermentiĝo.Select Hosea 7:4
5Hodiaŭ estas festo de nia reĝo; kaj la princoj komencas fariĝi frenezaj de la vino, kaj li etendas sian manon kun la blasfemantoj.Select Hosea 7:5
6Ili armas sian koron per malico, kiel fornon, kaj kvankam la bakisto dormas dum la tuta nokto, ĝi tamen matene brulas kiel flamanta fajro.Select Hosea 7:6
7Ĉiuj ili ardas, kiel forno, kaj formanĝas siajn juĝistojn; ĉiuj iliaj reĝoj falis, kaj neniu el ili vokas al Mi.Select Hosea 7:7
8Efraim miksis sin kun la popoloj, Efraim fariĝis kiel platkuko, bakita sen renversado.Select Hosea 7:8
9Fremduloj konsumis liajn fortojn, kaj li ne rimarkis; eĉ grizaj haroj lin kovris, kaj li tion ne scias.Select Hosea 7:9
10La malmodesteco de Izrael atestas kontraŭ li, sed ili ne turnas sin al la Eternulo, sia Dio, kaj ne serĉas Lin malgraŭ ĉio.Select Hosea 7:10
11Efraim fariĝis kiel naiva, senprudenta kolombo: ili vokas la Egiptojn, ili iras en Asirion.Select Hosea 7:11
12Kiam ili iros, Mi ĵetos sur ilin Mian reton; kiel birdojn de la ĉielo Mi tiros ilin malsupren; Mi ilin punos, kiel estis predikate en iliaj kunvenoj.Select Hosea 7:12
13Ve al ili, ke ili foriĝis de Mi; malfeliĉaj ili estas, ke ili defalis de Mi. Mi volas savi ilin, kaj ili parolas kontraŭ Mi mensogojn.Select Hosea 7:13
14Kaj ili ne vokas al Mi en sia koro, kiam ili ĝemas sur siaj litoj; pro pano kaj mosto ili kunvenas, sed de Mi ili foriĝas.Select Hosea 7:14
15Mi instruis ilin, fortigis ilian brakon, kaj ili pensas malbonon pri Mi.Select Hosea 7:15
16Ili returnas sin, sed ne al la Plejaltulo; ili fariĝis kiel malĝusta pafarko; falos de glavo iliaj estroj pro sia kolerema lango; tio estos moko kontraŭ ili en la lando Egipta.Select Hosea 7:16
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain