Skip to content
Church.wiki
Isaiah

Isaiah 15

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Profetaĵo pri Moab: En nokto ruiniga pereis Ar-Moab, en nokto ruiniga pereis Kir-Moab.Select Isaiah 15:1

2Ili iris en la domon kaj sur la altaĵojn de Dibon, por plori; pri Nebo kaj Medba ĝemploras Moab; ĉiuj kapoj estas kalvaj, ĉiuj barboj estas razitaj.Select Isaiah 15:2

3Sur siaj stratoj ili ĉirkaŭzonis sin per sakaĵoj; sur iliaj tegmentoj kaj placoj ĉiuj ĝemkrias, konsumiĝas per plorado.Select Isaiah 15:3

4Krias Ĥeŝbon kaj Eleale, ĝis Jahac oni aŭdas ilian voĉon; tial ĝemploras la armitoj de Moab, lia animo tremas en li.Select Isaiah 15:4

5Mia koro krias pro Moab; liaj forkurintoj kuras ĝis Coar, ĝis la tria Eglat; ĉar laŭ la vojo supren al Luĥit ili iras plorante, ĉar sur la vojo al Ĥoronaim leviĝas kriado de malfeliĉo.Select Isaiah 15:5

6Ĉar la akvo de Nimrim sekforiĝis, ĉar sekiĝis la herbo, malaperis kreskaĵoj, verdaĵo jam ne ekzistas.Select Isaiah 15:6

7Tial la abundaĵon, kiun ili kolektis, kaj sian ŝparitaĵon ili transportas trans la riveron de la salikoj.Select Isaiah 15:7

8Ĉar la kriado ĉirkaŭas la limojn de Moab, ĝis Eglaim atingas lia plorado, kaj ĝis Beer-Elim atingas lia plorado.Select Isaiah 15:8

9Ĉar la akvo de Dimon estas plena de sango; ĉar Mi ankoraŭ pli multe venigos sur Dimonon, leonon sur la saviĝintojn de Moab kaj sur la restaĵon de la lando.Select Isaiah 15:9

Next: Isaiah 16Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Isaiah

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.