James 1
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Jakobo, servisto de Dio kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo, al la dek du triboj, kiuj estas dispelitaj: Saluton!Select James 1:1
2Rigardu ĉion kiel ĝojigan, miaj fratoj, kiam vi falas en diversajn tentojn,Select James 1:2
3sciante, ke la provado de via fido faras paciencon.Select James 1:3
4Kaj la pacienco havu sian perfektan faradon, por ke vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante mankon.Select James 1:4
5Sed se al iu el vi mankas saĝeco, li petu Dion, kiu donacas al ĉiuj malavare kaj ne riproĉas, kaj ĝi estos al li donata.Select James 1:5
6Sed li petu en fido, neniel dubante; ĉar la dubanto similas ondon de la maro, ventopelatan kaj skuatan.Select James 1:6
7Ĉar tiu homo ne pensu, ke li ricevos ion de la Sinjoro-Select James 1:7
8duoblanima homo, ŝanceliĝa en ĉiuj siaj vojoj.Select James 1:8
9Sed la malaltranga frato ĝoju pri sia alteco;Select James 1:9
10kaj la riĉulo pri sia humiliĝo; ĉar kiel floro de herbo li forpasos.Select James 1:10
11Ĉar la suno leviĝas kun la brulvento kaj sekigas la herbon, kaj ĝia floro falas, kaj la gracio de ĝia formo pereas; tiel ankaŭ la riĉulo velkos en siaj vojoj.Select James 1:11
12Feliĉa estas la homo, kiu elportas tenton; ĉar kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas.Select James 1:12
13Neniu diru, kiam li estas tentata: Mi estas tentata de Dio; ĉar Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun;Select James 1:13
14sed ĉiu estas tentata, kiam li estas fortirata de sia dezirado, kaj delogata.Select James 1:14
15Tiam la dezirado, gravediĝinte, naskas pekon; kaj la peko, maturiĝinte, naskas morton.Select James 1:15
16Ne trompiĝu, miaj amataj fratoj.Select James 1:16
17Ĉiu bona donaĵo kaj ĉiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj, ĉe kiu ne povas ekzisti ŝanĝo, nek ombro de sinturnado.Select James 1:17
18Laŭ Sia propra volo Li naskis nin per la vorto de la vero, por ke ni estu kvazaŭ unuaaĵo de Liaj kreitaĵoj.Select James 1:18
19Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed ĉiu rapidu aŭdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri;Select James 1:19
20ĉar la kolero de homo ne efektivigas la justecon de Dio.Select James 1:20
21Tial, formetinte ĉian malpurecon kaj superfluon de malico, akceptu kun humileco la enplantitan vorton, kiu povas savi viajn animojn.Select James 1:21
22Sed estu plenumantoj de la vorto, kaj ne nur aŭskultantoj, trompantaj vin mem.Select James 1:22
23Ĉar se iu estas aŭskultanto de la vorto, kaj ne plenumanto, li similas iun, kiu rigardas sian naturan vizaĝon en spegulo;Select James 1:23
24ĉar li sin rigardas kaj foriras, kaj tuj forgesas, kia li estis.Select James 1:24
25Sed tiu, kiu fikse rigardas en la perfektan leĝon, la leĝon de libereco, kaj tiel restas, ne estante aŭskultanto, kiu forgesas, sed plenumanto, kiu energias, tiu estos benata en sia faro.Select James 1:25
26Se iu ŝajnas al si religia, ne bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio estas vanta.Select James 1:26
27Religio pura kaj senmakula antaŭ nia Dio kaj Patro estas jena: viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero, kaj sin gardi sen malpuriĝo de la mondo.Select James 1:27
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation