James 2
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Miaj fratoj, ne kun personfavorado tenu la fidon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la glora Sinjoro.Select James 2:1
2Ĉar se en vian sinagogon envenas viro kun oraj ringoj, en bela vestaro, kaj envenas ankaŭ malriĉulo en malpura vestaro;Select James 2:2
3kaj vi respektas la bele vestitan homon, kaj diras: Sidiĝu ĉi tie en bona loko; kaj diras al la malriĉulo: Staru tie, aŭ sidiĝu sube apud mia piedbenketo;Select James 2:3
4ĉu vi ne diferencigas en vi mem, kaj fariĝas juĝistoj malbone pensantaj?Select James 2:4
5Aŭskultu, miaj amataj fratoj; ĉu Dio ne elektis la malriĉulojn laŭ la mondo, por esti riĉaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas?Select James 2:5
6Sed vi malhonoradis la malriĉulon. Ĉu ne subpremas vin la riĉuloj, kaj mem trenas vin antaŭ la tribunalojn?Select James 2:6
7Ĉu ili ne blasfemas la honorindan nomon, sur vin metitan?Select James 2:7
8Tamen, se vi plenumas la reĝan leĝon laŭ la Skribo: Amu vian proksimulon kiel vin mem-vi faras bone;Select James 2:8
9sed se vi favoras personojn, vi faras pekon, kulpigitaj de la leĝo, kiel malobeintoj.Select James 2:9
10Ĉar ĉiu, kiu observas la tutan leĝaron, sed falpuŝiĝas pri unu punkto, fariĝis kulpa pri ĉio.Select James 2:10
11Ĉar Tiu, kiu diris: Ne adultu-diris ankaŭ: Ne mortigu. Se do vi ne adultas, sed mortigas, vi fariĝis malobeinto kontraŭ la leĝo.Select James 2:11
12Tiel parolu, kaj tiel agu, kiel juĝotoj laŭ leĝo de libereco.Select James 2:12
13Ĉar al tiu, kiu ne kompatis, la juĝo estos senkompata; la kompato sin altigas super la juĝo.Select James 2:13
14Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn? ĉu tiu fido povas lin savi?Select James 2:14
15Se frato aŭ fratino estas nuda kaj sen ĉiutaga manĝo,Select James 2:15
16kaj iu el vi diras al ili: Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la profito?Select James 2:16
17Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva.Select James 2:17
18Kaj cetere iu diros: Vi havas fidon, kaj mi havas farojn; montru al mi vian fidon aparte de faroj, kaj mi per miaj faroj montros al vi la fidon.Select James 2:18
19Vi ja kredas, ke Dio estas unu; vi faras bone; la demonoj ankaŭ kredas kaj tremas.Select James 2:19
20Se ĉu vi volas scii, ho vantulo, ke la fido sen faroj estas senfrukta?Select James 2:20
21Ĉu nia patro Abraham ne praviĝis per faroj, oferinte sian filon Isaak sur la altaro?Select James 2:21
22Vi vidas, ke la fido kunagis kun liaj faroj, kaj per faroj la fido perfektiĝis;Select James 2:22
23kaj plenumiĝis la Skribo, kiu diras: Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto; kaj li estis nomita: amiko de Dio.Select James 2:23
24Vi vidas, ke homo praviĝas per faroj, kaj ne sole per fido.Select James 2:24
25Tiel same, ĉu ankaŭ la malĉastistino Raĥab ne praviĝis per faroj, kiam ŝi akceptis la senditojn kaj forsendis ilin per alia vojo?Select James 2:25
26Ĉar kiel la korpo aparte de la spirito estas malviva, tiel ankaŭ fido aparte de faroj estas malviva.Select James 2:26
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation