Skip to content
Church.wiki
Job

Job 15

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:Select Job 15:1

2Ĉu saĝulo povas respondi per ventaj opinioj, Kaj plenigi sian ventron per sensencaĵoj?Select Job 15:2

3Vi disputas per vortoj senutilaj, Kaj per paroloj, kiuj nenion helpas.Select Job 15:3

4Vi forigas la timon, Kaj senvalorigas preĝon antaŭ Dio.Select Job 15:4

5Ĉar via malbonago instigas vian buŝon, Kaj vi elektis stilon de maliculoj.Select Job 15:5

6Vin kondamnas via buŝo, ne mi; Kaj viaj lipoj atestas kontraŭ vi.Select Job 15:6

7Ĉu vi naskiĝis la unua homo? Ĉu vi estas kreita pli frue ol la altaĵoj?Select Job 15:7

8Ĉu vi aŭdis la sekretan decidon de Dio, Kaj alkaptis al vi la saĝon?Select Job 15:8

9Kion vi scias tian, kion ni ne scias? Kion vi komprenas tian, kio al ni mankas?Select Job 15:9

10Inter ni estas grizuloj kaj maljunuloj, Kiuj vivis pli longe ol via patro.Select Job 15:10

11Ĉu tiel malmulte valoras por vi la konsoloj de Dio Kaj vorto kvieta?Select Job 15:11

12Kial vin tiel levas via koro, Kaj kial tiel palpebrumas viaj okuloj,Select Job 15:12

13Ke vi direktas kontraŭ Dion vian koleron, Kaj elirigis el via buŝo tiajn vortojn?Select Job 15:13

14Kio estas homo, ke li povus esti pura Kaj ke naskito de virino povus esti prava?Select Job 15:14

15Vidu, inter Liaj sanktuloj ne ĉiuj estas fidindaj, Kaj la ĉielo ne estas pura en Liaj okuloj:Select Job 15:15

16Des pli homo, abomeninda kaj malbona, Kiu trinkas malbonagojn kiel akvon.Select Job 15:16

17Mi montros al vi, aŭskultu min; Kaj kion mi vidis, tion mi rakontos,Select Job 15:17

18Kion saĝuloj diris kaj ne kaŝis antaŭ siaj patroj,Select Job 15:18

19Al kiuj, al ili solaj, estis donita la tero, Kaj fremdulo ne trairis meze de ili:Select Job 15:19

20Dum sia tuta vivo malpiulo estas maltrankvila, Kaj la nombro de la jaroj de tirano estas kaŝita antaŭ li;Select Job 15:20

21Teruroj sonas en liaj oreloj; Meze de paco venas sur lin rabisto.Select Job 15:21

22Li ne esperas, ke li saviĝos el mallumo; Kaj li serĉas ĉirkaŭe glavon.Select Job 15:22

23Li vagadas, serĉante panon; Li scias, ke preta estas en lia mano la tago de mallumo.Select Job 15:23

24Teruras lin mizero kaj premateco, Venkobatas lin kiel reĝo, pretiĝinta por batalo;Select Job 15:24

25Pro tio, ke li etendis sian manon kontraŭ Dion Kaj kontraŭstaris al la Plejpotenculo,Select Job 15:25

26Kuris kontraŭ Lin kun fiera kolo, Kun dikaj dorsoj de siaj ŝildoj.Select Job 15:26

27Li kovris sian vizaĝon per graso Kaj metis sebon sur siajn lumbojn.Select Job 15:27

28Li loĝas en urboj ruinigitaj, En domoj ne loĝataj, Destinitaj esti ŝtonamasoj.Select Job 15:28

29Li ne restos riĉa, lia bonstato ne teniĝos, Kaj lia havaĵo ne disvastiĝos sur la tero.Select Job 15:29

30Li ne forkliniĝos de mallumo; Flamo velksekigos liajn branĉojn, Kaj Li forigos lin per la blovo de Sia buŝo.Select Job 15:30

31La erarinto ne fidu vantaĵon, Ĉar vanta estos lia rekompenco.Select Job 15:31

32Antaŭtempe li finiĝos, Kaj lia branĉo ne estos verda.Select Job 15:32

33Lia nematura bero estos deŝirita, kiel ĉe vinbertrunko; Kaj lia floro defalos, kiel ĉe olivarbo.Select Job 15:33

34Ĉar la anaro de la hipokrituloj senhomiĝos; Kaj fajro ekstermos la tendojn de tiuj, kiuj prenas subaĉeton.Select Job 15:34

35Ili gravediĝis per malpiaĵo kaj naskis pekon, Kaj ilia ventro pretigas malicaĵon.Select Job 15:35

Next: Job 16Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Job

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.