Skip to content
Church.wiki
Job

Job 16

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Ijob respondis kaj diris:Select Job 16:1

2Mi aŭdis multe da similaj aferoj; Tedaj konsolantoj vi ĉiuj estas.Select Job 16:2

3Ĉu estos fino al la ventaj vortoj? Kaj kio vin incitis, ke vi tiel parolas?Select Job 16:3

4Mi ankaŭ povus paroli, kiel vi. Se vi estus sur mia loko, Mi konsolus vin per vortoj Kaj balancus pri vi mian kapon.Select Job 16:4

5Mi fortigus vin per mia buŝo Kaj konsolus vin per paroloj de miaj lipoj.Select Job 16:5

6Se mi parolos, mia doloro ne kvietiĝos; Se mi ĉesos, kio foriros de mi?Select Job 16:6

7Sed nun Li lacigis min, Li detruis mian tutan esencon.Select Job 16:7

8Vi faris al mi sulkojn, tio fariĝis atesto; Mia senfortiĝo staras antaŭ mia vizaĝo, kaj parolas.Select Job 16:8

9Lia kolero disŝiras; Mia malamanto grincigas kontraŭ mi siajn dentojn; Mia premanto briligas kontraŭ mi siajn okulojn.Select Job 16:9

10Ili malfermegis kontraŭ mi sian buŝon, insulte batas min sur la vangojn; Ĉiuj kune kontentigis sur mi sian koleron.Select Job 16:10

11Dio transdonis min al maljustulo, Ĵetis min en la manojn de malbonuloj.Select Job 16:11

12Mi estis trankvila; sed Li frakasis min, Li kaptis min je la kolo, disbatis min, Kaj Li faris min por Si celo.Select Job 16:12

13Liaj pafistoj min ĉirkaŭis; Li dishakas miajn internaĵojn kaj ne kompatas, Li elverŝas sur la teron mian galon.Select Job 16:13

14Li faras en mi breĉon post breĉo, Li kuras kontraŭ min kiel batalisto.Select Job 16:14

15Sakaĵon mi kudris sur mian korpon, Kaj en polvo mi kaŝis mian kornon.Select Job 16:15

16Mia vizaĝo ŝvelis de plorado, Kaj sur miaj palpebroj estas morta ombro;Select Job 16:16

17Kvankam ne troviĝas perfortaĵo en miaj manoj, Kaj mia preĝo estas pura.Select Job 16:17

18Ho tero, ne kovru mian sangon, Kaj mia kriado ne trovu haltejon.Select Job 16:18

19Vidu, en la ĉielo estas mia atestanto, Kaj mia konanto estas en la altaj sferoj.Select Job 16:19

20Parolistoj estas por mi miaj amikoj; Sed mia okulo larmas al Dio,Select Job 16:20

21Ke Li decidu inter homo kaj Dio, Inter homo kaj lia amiko.Select Job 16:21

22Ĉar la nombro de la jaroj pasos, Kaj mi iros sur vojon nereveneblan.Select Job 16:22

Next: Job 17Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Job

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.