Skip to content
Church.wiki
Job

Job 17

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Mia spirito senfortiĝis, miaj tagoj mallongiĝis, Tomboj estas antaŭ mi.Select Job 17:1

2Mokado min ĉirkaŭas; En aflikto pro tio restas mia okulo.Select Job 17:2

3Estu Vi mem mia garantianto antaŭ Vi; Alie kiu donos la manon pro mi?Select Job 17:3

4Ĉar ilian koron Vi kovris kontraŭ prudento; Tial Vi ne donos al ili triumfon.Select Job 17:4

5Se iu fanfaronas antaŭ siaj amikoj pri sia parto, La okuloj de liaj infanoj konsumiĝos.Select Job 17:5

6Li faris min proverbo por la popoloj; Kaj mi fariĝis homo, al kiu oni kraĉas en la vizaĝon.Select Job 17:6

7Mia okulo mallumiĝis de ĉagreno, Kaj ĉiuj miaj membroj fariĝis kiel ombro.Select Job 17:7

8La justuloj eksentos teruron pro tio, Kaj la senkulpulo ekscitiĝos kontraŭ la hipokritulo.Select Job 17:8

9Tamen la virtulo forte konservos sian vojon, Kaj la purmanulo pli firmiĝos.Select Job 17:9

10Kaj kiom ajn vi ĉiuj revenos, Mi ne trovos inter vi saĝulon.Select Job 17:10

11Miaj tagoj forpasis, pereis miaj intencoj, Kiujn havis mia koro.Select Job 17:11

12La nokton ili volas fari tago, La lumon alproksimigi al la mallumo.Select Job 17:12

13Se mi atendas, tamen Ŝeol estas mia domo, En la mallumo estas pretigita mia lito.Select Job 17:13

14Al la kavo mi diras: Vi estas mia patro; La vermojn mi nomas mia patrino kaj mia fratino.Select Job 17:14

15Kion mi devas atendi? Kiu atentos mian esperon?Select Job 17:15

16En la profundon de Ŝeol ĝi malsupreniros, Ni ambaŭ kune kuŝos en la polvo.Select Job 17:16

Next: Job 18Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Job

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.