Skip to content
Church.wiki
Job

Job 18

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:Select Job 18:1

2Kiam vi ĉesos ĵetadi vortojn? Pripensu, kaj poste ni parolos.Select Job 18:2

3Kial ni estu rigardataj kiel brutoj, Kaj ni estu malpuruloj en viaj okuloj?Select Job 18:3

4Ho vi, kiu disŝiras sian animon en sia kolero, Ĉu por vi estu forlasata la tero, Kaj roko forŝoviĝu de sia loko?Select Job 18:4

5La lumo de la malpiulo estingiĝos, Kaj ne brilos la flamo de lia fajro.Select Job 18:5

6La lumo mallumiĝos en lia tendo, Kaj lia lucerno super li estingiĝos.Select Job 18:6

7Mallongiĝos liaj fortaj paŝoj, Kaj lia propra intenco lin faligos.Select Job 18:7

8Ĉar li trafis per siaj piedoj en reton, Kaj li moviĝas en kaptilo.Select Job 18:8

9La maŝo enkroĉigos lian kalkanon, Kaj pereo lin atakos.Select Job 18:9

10Kaŝita en la tero estas lia falilo, Kaj kaptiloj kontraŭ li estas sur la vojo.Select Job 18:10

11De ĉiuj flankoj timigos lin teruroj Kaj atakos liajn piedojn.Select Job 18:11

12Malsato konsumos lian forton, Kaj pereo estas preparita por liaj flankoj.Select Job 18:12

13Konsumiĝos la membroj de lia korpo, Liajn membrojn konsumos la unuenaskito de la morto.Select Job 18:13

14Lia espero estos elŝirita el lia tendo, Kaj ĝi pelos lin al la reĝo de teruroj.Select Job 18:14

15Nenio restos en lia tendo; Sur lian loĝejon ŝutiĝos sulfuro.Select Job 18:15

16Malsupre sekiĝos liaj radikoj, Kaj supre detranĉiĝos liaj branĉoj.Select Job 18:16

17La memoro pri li malaperos de sur la tero, Kaj sur la stratoj li ne havos nomon.Select Job 18:17

18Li estos elpelita el lumo en mallumon, Kaj el la mondo li estos elpuŝita.Select Job 18:18

19Nek filon nek nepon li havos en sia popolo, Kaj neniu restos ĉe li en lia loĝloko.Select Job 18:19

20La posteuloj sentos teruron pri lia tago, Kaj la antaŭulojn kaptos timo.Select Job 18:20

21Tia estas la loĝejo de maljustulo, Kaj tia estas la loko de tiu, kiu ne konas Dion.Select Job 18:21

Next: Job 19Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Job

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.