Skip to content
Church.wiki
Job

Job 23

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Ijob respondis kaj diris:Select Job 23:1

2Eĉ hodiaŭ mia parolado restas maldolĉa; Mia suferado estas pli peza, ol miaj ĝemoj.Select Job 23:2

3Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi, Veni al Lia trono!Select Job 23:3

4Mi prezentus al Li juĝan aferon, Kaj mian buŝon mi plenigus per argumentoj.Select Job 23:4

5Mi ekscius la vortojn, kiujn Li respondus al mi; Mi komprenus, kion Li dirus al mi.Select Job 23:5

6Ĉu en la grandeco de Sia forto Li luktus kontraŭ mi? Ne, Li nur atentu min;Select Job 23:6

7Tiam pravulo procesus kun Li, Kaj mi liberiĝus por ĉiam de mia Juĝanto.Select Job 23:7

8Sed jen mi iras antaŭen, kaj Li tie ne estas; Mi iras malantaŭen, kaj mi Lin ne rimarkas;Select Job 23:8

9Se Li faras ion maldekstre, mi Lin ne trovas; Se Li kaŝas Sin dekstre, mi Lin ne vidas.Select Job 23:9

10Sed mian vojon Li konas; Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro.Select Job 23:10

11Sur Lia irejo forte teniĝas mia piedo; Lian vojon mi konservis, kaj ne forkliniĝis.Select Job 23:11

12Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj; Pli ol mian propran leĝon mi konservis la dirojn de Lia buŝo.Select Job 23:12

13Sed Li estas sola: kiu kontraŭstaros al Li? Kion Lia animo deziras, tion Li faras.Select Job 23:13

14Kio estas destinita por mi, tion Li plenumos; Kaj Li havas multe da similaj aferoj.Select Job 23:14

15Tial mi tremas antaŭ Lia vizaĝo, Mi primeditas, kaj mi timas Lin.Select Job 23:15

16Dio senkuraĝigis mian koron, Kaj la Plejpotenculo min konfuzis.Select Job 23:16

17Ĉar mi ne estas neniigita antaŭ la mallumo, Kaj antaŭ mia vizaĝo Li ne kovris la mallumon.Select Job 23:17

Next: Job 24Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Job

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.