Job 25
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:Select Job 25:1
2Regado kaj timigo estas ĉe Li, Kiu faras pacon en Siaj altaj sferoj.Select Job 25:2
3Ĉu oni povas kalkuli Liajn taĉmentojn? Kaj super kiu ne leviĝas Lia lumo?Select Job 25:3
4Kiel povas homo esti prava antaŭ Dio? Kaj kiel naskito de virino povas esti pura?Select Job 25:4
5Vidu, eĉ la luno ne estas hela Kaj la steloj ne estas puraj antaŭ Liaj okuloj:Select Job 25:5
6Des pli homo, la vermo! Kaj homido, la tineo!Select Job 25:6
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain