Job 27
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Kaj Ijob daŭrigis siajn sentencojn, kaj diris:Select Job 27:1
2Kiel vivas Dio, kiu rifuzis al mi miajn rajtojn, Kaj la Plejpotenculo, kiu afliktas mian animon:Select Job 27:2
3Tiel longe, kiel mia animo estas en mi Kaj la spiro de Dio en mia nazo,Select Job 27:3
4Miaj lipoj ne eldiros malĝustaĵon, Kaj mia lango ne diros malveraĵon.Select Job 27:4
5Malproksime estas de mi, Rigardi vin kiel pravajn; Ĝis mia morto mi ne ĉesos rigardi min kiel senkulpan.Select Job 27:5
6Mian pravecon mi tenas forte, kaj mi ne ellasos ĝin; Dum mia tuta vivo mia koro ne faros al mi riproĉon pri tio.Select Job 27:6
7Mia malamiko estu rigardata kiel malvirtulo, Kaj mia kontraŭulo kiel malpiulo.Select Job 27:7
8Ĉar kio estas la espero de hipokritulo, Kiam Dio faras al li finon, elŝiras lian animon?Select Job 27:8
9Ĉu lian kriadon Dio aŭskultos, Kiam trafos lin malfeliĉo?Select Job 27:9
10Ĉu li povas havi ĝuon de la Plejpotenculo, Voki al Dio en ĉiu tempo?Select Job 27:10
11Mi instruos vin pri la mano de Dio; Mi ne kaŝos antaŭ vi tion, kio estas ĉe la Plejpotenculo.Select Job 27:11
12Jen vi ĉiuj mem vidis; Kial do vi parolas senenhavaĵon?Select Job 27:12
13Tia estas la sorto de malbona homo ĉe Dio, Kaj la parto, kiun tiranoj ricevas de la Plejpotenculo:Select Job 27:13
14Se li havos multe da filoj, ili iros sub la glavon; Kaj lia devenantaro ne havos sate panon.Select Job 27:14
15Tiujn, kiuj restos ĉe li, enterigos la morto; Kaj liaj vidvinoj ne ploros.Select Job 27:15
16Se li kolektos arĝenton kiel polvon Kaj pretigos al si vestojn kiel argilon,Select Job 27:16
17Tiam li pretigos, sed justulo metos sur sin la vestojn, Kaj senkulpulo dividos la arĝenton.Select Job 27:17
18Li konstruas sian domon kiel tineo, Kaj kiel gardisto, kiu faras al si laŭbon.Select Job 27:18
19Li kuŝiĝas riĉa, kaj nenion kunportas; Li malfermas la okulojn, kaj jam nenio ekzistas.Select Job 27:19
20Teruro superfalos lin kiel akvo; En la nokto forportos lin ventego.Select Job 27:20
21Levos lin vento orienta, kaj foriros, Kaj forblovos lin de lia loko.Select Job 27:21
22Li tion ĵetos sur lin senkompate; De Lia mano li kuros kaj kuros.Select Job 27:22
23Oni kunfrapos pri li la manojn, Kaj oni fajfos pri li sur lia loko.Select Job 27:23
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain