Job 28
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1La arĝento havas lokon, kie oni ĝin elakiras; Kaj la oro havas lokon, kie oni ĝin fandas.Select Job 28:1
2La fero estas ricevata el polvo, Kaj el ŝtono oni fandas la kupron.Select Job 28:2
3Oni faras finon al la mallumo, Kaj rezulte oni trovas la ŝtonojn el grandega mallumo.Select Job 28:3
4Oni fosas kavon tie, kie oni loĝas; Kaj tie, kie paŝas neniu piedo, ili laboras pendante, forgesitaj de homoj.Select Job 28:4
5La tero, el kiu devenas pano, Estas trafosata sube kvazaŭ per fajro.Select Job 28:5
6Ĝiaj ŝtonoj estas loko de safiroj, Kaj terbuloj enhavas oron.Select Job 28:6
7La vojon ne konas rabobirdo, Kaj la okulo de falko ĝin ne vidis.Select Job 28:7
8Ne paŝis sur ĝi sovaĝaj bestoj, Ne iris sur ĝi leono.Select Job 28:8
9Sur rokon oni metas sian manon, Oni renversas montojn de ilia bazo.Select Job 28:9
10En rokoj oni elhakas riverojn, Kaj ĉion grandvaloran vidis la okulo de homo.Select Job 28:10
11Oni haltigas la fluon de riveroj, Kaj kaŝitaĵon oni eltiras al la lumo.Select Job 28:11
12Sed kie oni trovas la saĝon? Kaj kie estas la loko de prudento?Select Job 28:12
13La homo ne scias ĝian prezon; Kaj ĝi ne estas trovata sur la tero de vivantoj.Select Job 28:13
14La abismo diras: Ne en mi ĝi estas; La maro diras: Ĝi ne troviĝas ĉe mi.Select Job 28:14
15Oni ne povas doni por ĝi plej bonan oron, Oni ne pesas arĝenton page por ĝi.Select Job 28:15
16Oni ne taksas ĝin per oro Ofira, Nek per multekosta onikso kaj safiro.Select Job 28:16
17Ne valoregalas al ĝi oro kaj vitro; Kaj oni ne povas ŝanĝi ĝin kontraŭ vazoj el pura oro.Select Job 28:17
18Koraloj kaj kristalo ne estas atentataj; Kaj posedo de saĝo estas pli valora ol perloj.Select Job 28:18
19Ne valoregalas al ĝi topazo el Etiopujo; Pura oro ne povas esti ĝia prezo.Select Job 28:19
20De kie venas la saĝo? Kaj kie estas la loko de prudento?Select Job 28:20
21Kaŝita ĝi estas antaŭ la okuloj de ĉio vivanta, Nevidebla por la birdoj de la ĉielo.Select Job 28:21
22La abismo kaj la morto diras: Per niaj oreloj ni aŭdis nur famon pri ĝi.Select Job 28:22
23Dio komprenas ĝian vojon, Kaj Li scias ĝian lokon;Select Job 28:23
24Ĉar Li rigardas ĝis la fino de la tero, Li vidas sub la tuta ĉielo.Select Job 28:24
25Kiam Li donis pezon al la vento Kaj aranĝis la akvon laŭmezure,Select Job 28:25
26Kiam Li starigis leĝon por la pluvo Kaj vojon por la fulmo kaj tondro:Select Job 28:26
27Tiam Li vidis ĝin kaj anoncis ĝin, Pretigis ĝin kaj esploris ĝin;Select Job 28:27
28Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaŭ Dio estas saĝo, Kaj evitado de malbono estas prudento.Select Job 28:28
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain