Job 30
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Sed nun ridas pri mi homoj pli junaj ol mi, Kies patrojn mi ne volus starigi kun la hundoj de miaj ŝafaroj;Select Job 30:1
2Kies forto de la manoj estis senbezona por mi, Kaj kiuj ne povis atingi maljunecon;Select Job 30:2
3Kiuj pro malriĉeco kaj malsato solece kuris En la dezerton mizeran kaj senvivan;Select Job 30:3
4Kiuj elŝiras atriplon apud la arbetaĵoj, Kaj kies pano estas la radiko de genisto.Select Job 30:4
5El meze de la homoj oni elpelas ilin; Oni krias sur ilin, kiel sur ŝteliston;Select Job 30:5
6En terfendoj ĉe la valoj ili loĝas, En truoj de la tero kaj de rokoj;Select Job 30:6
7Inter la arbetaĵoj ili krias, Sub la kardoj ili kolektiĝas;Select Job 30:7
8Kiel infanoj de sentaŭguloj kaj sennomuloj, Ili estas elpelitaj el la lando.Select Job 30:8
9Kaj nun mi fariĝis objekto de ilia mokokanto, Mi fariĝis por ili objekto de babilado.Select Job 30:9
10Ili abomenas min, malproksimiĝas de mi, Ne timas kraĉi sur mian vizaĝon.Select Job 30:10
11Li malligis mian ŝnuron kaj turmentas min, Kaj ili forĵetis antaŭ mi la bridon.Select Job 30:11
12Dekstre buboj stariĝis, kaj puŝas miajn piedojn; Ili ebenigis kontraŭ mi siajn pereigajn vojojn;Select Job 30:12
13Ili disfosis mian vojon, facile pereigas min, Ne bezonante helpanton;Select Job 30:13
14Ili venas kiel tra larĝa breĉo, Ĵetas sin tumulte.Select Job 30:14
15Teruroj turnis sin kontraŭ min, Forpelis mian majeston kiel vento; Kiel nubo foriris mia feliĉo.Select Job 30:15
16Kaj nun elverŝiĝas mia animo; Kaptis min tagoj de mizero.Select Job 30:16
17En la nokto miaj ostoj traboriĝas en mi, Kaj miaj mordetantoj ne dormas.Select Job 30:17
18Kun granda malfacileco demetiĝas mia vesto; Premas min la rando de mia ĉemizo.Select Job 30:18
19Oni komparas min kun koto; Mi similiĝis al polvo kaj cindro.Select Job 30:19
20Mi krias al Vi, sed Vi ne respondas al mi; Mi staras, ke Vi atentu min.Select Job 30:20
21Vi fariĝis kruelulo por mi; Per la forto de Via mano Vi montras al mi Vian malamon.Select Job 30:21
22Vi levis min en la venton, Lasis min kaj neniigis min en la ventego.Select Job 30:22
23Mi scias, ke Vi transdonos min al la morto, En la kunvenejon de ĉio vivanta.Select Job 30:23
24Sed ĉu oni povas ne deziri eltiri manon, Kaj krii en sia malfeliĉo?Select Job 30:24
25Ĉu mi ne ploris pri tiu, kiu havis malfeliĉan tempon? Ĉu mia animo ne afliktiĝis pri malriĉulo?Select Job 30:25
26Mi atendis bonon, sed venis malbono; Mi esperis lumon, sed venis mallumo.Select Job 30:26
27Miaj internaĵoj bolas kaj ne ĉesas; Atakis min tempo de mizero.Select Job 30:27
28Mi estas nigra, sed ne de la suno; Mi leviĝas en la komunumo kaj krias.Select Job 30:28
29Mi fariĝis frato al la ŝakaloj Kaj kamarado al la strutoj.Select Job 30:29
30Mia haŭto nigriĝis sur mi, Kaj miaj ostoj sekiĝis de varmego.Select Job 30:30
31Mia harpo fariĝis plendilo, Kaj mia fluto fariĝis voĉo de plorantoj.Select Job 30:31
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain