Job 36
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Kaj plue parolis Elihu, kaj diris:Select Job 36:1
2Atendu ankoraŭ iom; mi montros al vi, Ĉar mi havas ankoraŭ kion paroli pro Dio.Select Job 36:2
3Mi prenos mian scion de malproksime, Kaj mi montros, ke mia Kreinto estas prava.Select Job 36:3
4Ĉar vere miaj vortoj ne estas mensogaj; Homo sincera estas antaŭ vi.Select Job 36:4
5Vidu, Dio estas potenca, kaj tamen Li neniun malŝatas; Li estas potenca per la forto de la koro.Select Job 36:5
6Al malpiulo Li ne permesas vivi, Kaj al mizeruloj Li donas justecon.Select Job 36:6
7Li ne forturnas de virtuloj Siajn okulojn, Sed kun reĝoj sur trono Li sidigas ilin por ĉiam, Por ke ili estu altaj.Select Job 36:7
8Kaj se ili estas ligitaj per ĉenoj, Malliberigitaj mizere per ŝnuroj,Select Job 36:8
9Tiam Li montras al ili iliajn farojn kaj kulpojn, Kiel grandaj ili estas.Select Job 36:9
10Li malfermas ilian orelon por la moralinstruo, Kaj diras, ke ili deturnu sin de malbonagoj.Select Job 36:10
11Se ili obeas kaj servas al Li, Tiam ili finas siajn tagojn en bono Kaj siajn jarojn en stato agrabla;Select Job 36:11
12Sed se ili ne obeas, Tiam ili pereas per glavo Kaj mortas en malprudento.Select Job 36:12
13La hipokrituloj portas en si koleron; Ili ne vokas, kiam Li ilin ligis;Select Job 36:13
14Ilia animo mortas en juneco, Kaj ilia vivo pereas inter la malĉastuloj.Select Job 36:14
15Li savas la suferanton en lia mizero, Kaj per la sufero Li malfermas ilian orelon.Select Job 36:15
16Ankaŭ vin Li elkondukus el la suferoj En spacon vastan, kie ne ekzistas premateco; Kaj vi havus pacon ĉe via tablo, plena de grasaĵoj.Select Job 36:16
17Sed vi fariĝis plena de kulpoj de malvirtulo; Kulpo kaj juĝo tenas sin kune.Select Job 36:17
18Via kolero ne forlogu vin al mokado, Kaj grandeco de elaĉeto ne deklinu vin.Select Job 36:18
19Ĉu Li atentos vian riĉecon? Ne, nek oron, nek forton aŭ potencon.Select Job 36:19
20Ne strebu al tiu nokto, Kiu forigas popolojn de ilia loko.Select Job 36:20
21Gardu vin, ne kliniĝu al malpieco; Ĉar tion vi komencis pro la mizero.Select Job 36:21
22Vidu, Dio estas alta en Sia forto. Kiu estas tia instruanto, kiel Li?Select Job 36:22
23Kiu povas preskribi al Li vojon? Kaj kiu povas diri: Vi agis maljuste?Select Job 36:23
24Memoru, ke vi honoru Liajn farojn, Pri kiuj kantas la homoj.Select Job 36:24
25Ĉiuj homoj ilin vidas; Homo rigardas ilin de malproksime.Select Job 36:25
26Vidu, Dio estas granda kaj nekonata; La nombro de Liaj jaroj estas neesplorebla.Select Job 36:26
27Kiam Li malgrandigas la gutojn de akvo, Ili verŝiĝas pluve el la nebulo;Select Job 36:27
28Verŝiĝas la nuboj Kaj gutas sur multe da homoj.Select Job 36:28
29Kaj kiam Li intencas etendi la nubojn Kiel tapiŝojn de Sia tendo,Select Job 36:29
30Tiam Li etendas sur ilin Sian lumon Kaj kovras la radikojn de la maro.Select Job 36:30
31Ĉar per ili Li juĝas la popolojn Kaj donas ankaŭ manĝaĵon abunde.Select Job 36:31
32Per la manoj Li kovras la lumon Kaj ordonas al ĝi aperi denove.Select Job 36:32
33Antaŭdiras pri ĝi ĝia bruo, Kaj eĉ la brutaroj, kiam ĝi alproksimiĝas.Select Job 36:33
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain