Skip to content
Church.wiki
Job

Job 37

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Pri tio tremas mia koro Kaj saltas de sia loko.Select Job 37:1

2Aŭskultu atente en la bruo Lian voĉon, Kaj la sonojn, kiuj eliras el Lia buŝo.Select Job 37:2

3Sub la tutan ĉielon Li kurigas tion, Kaj Sian lumon al la randoj de la tero.Select Job 37:3

4Post ĝi ekbruas la tondro; Li tondras per Sia majesta voĉo, Kaj oni ne povas tion haltigi, kiam aŭdiĝas Lia voĉo.Select Job 37:4

5Mirinde tondras Dio per Sia voĉo; Li faras ion grandan, sed ne konatan.Select Job 37:5

6Al la neĝo Li diras: Falu sur la teron; Ankaŭ al la pluvego, al Siaj fortaj pluvegoj.Select Job 37:6

7Sur la manon de ĉiu homo Li metas sigelon, Por ke ĉiuj homoj sciu Lian faron.Select Job 37:7

8La sovaĝa besto iras en sian kavon Kaj restas en sia loĝejo.Select Job 37:8

9El la sudo venas ventego, Kaj de la nordo venas malvarmo.Select Job 37:9

10De la spiro de Dio venas frosto, Kaj vasta akvo fariĝas kvazaŭ fandaĵo.Select Job 37:10

11La nubojn Li pezigas per akvo, Kaj nubo disŝutas Lian lumon.Select Job 37:11

12Li direktas ilin ĉirkaŭen, kien Li volas, Por ke ili plenumu ĉion, kion Li ordonas al ili, sur la tero:Select Job 37:12

13Ĉu por puno de ia lando, Ĉu por favorkoraĵo Li ilin direktas.Select Job 37:13

14Atentu tion, Ijob; Staru, kaj konsideru la miraklojn de Dio.Select Job 37:14

15Ĉu vi scias, kiamaniere Dio agigas ilin Kaj aperigas lumon el Sia nubo?Select Job 37:15

16Ĉu vi komprenas, ĉe la distiro de nubo, La miraklojn de Tiu, kiu estas la plej perfekta en la sciado?Select Job 37:16

17Kiamaniere viaj vestoj varmiĝas, Kiam la tero kvietiĝas de sude?Select Job 37:17

18Ĉu vi povas etendi kun Li la ĉielon, Firman kiel fandita spegulo?Select Job 37:18

19Sciigu al ni, kion ni devas diri al Li; Mi nenion povas elkonjekti pro mallumo.Select Job 37:19

20Ĉu estos rakontita al Li tio, kion mi parolas? Se iu parolos, li pereos.Select Job 37:20

21Nun oni ne povas rigardi la lumon, kiu hele lumas en la ĉielo, Kiam la vento pasas kaj purigas ĝin.Select Job 37:21

22De norde venas oro; Ĉirkaŭ Dio estas terura brilo.Select Job 37:22

23La Plejpotenculon ni ne povas kompreni. Li estas granda en forto, justo, kaj vero; Li neniun premas.Select Job 37:23

24Tial respektegas Lin la homoj; Kaj Li atentas neniun el la saĝuloj.Select Job 37:24

Next: Job 38Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Job

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses a voice on this device.