Job 38
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1La Eternulo el ventego ekparolis al Ijob, kaj diris:Select Job 38:1
2Kiu estas tiu, kiu mallumigas la plej altan decidon Per vortoj sensencaj?Select Job 38:2
3Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.Select Job 38:3
4Kie vi estis, kiam Mi fondis la teron? Diru, se vi havas scion.Select Job 38:4
5Kiu starigis ĝiajn mezurojn, se vi tion scias? Aŭ kiu etendis super ĝi rektoŝnuron?Select Job 38:5
6Sur kio estas enfortikigitaj ĝiaj bazoj, Aŭ kiu kuŝigis ĝian angulŝtonon,Select Job 38:6
7Dum komuna glorkantado de la matenaj steloj Kaj ĝojkriado de ĉiuj filoj de Dio?Select Job 38:7
8Kiu fermis la maron per pordoj, Kiam ĝi elpuŝiĝis kvazaŭ el la ventro de patrino;Select Job 38:8
9Kiam Mi faris la nubon ĝia vesto Kaj mallumon ĝiaj vindaĵoj,Select Job 38:9
10Kaj starigis al ĝi limon Kaj faris riglilojn kaj pordojn,Select Job 38:10
11Kaj diris: Ĝis ĉi tie aliru, sed ne plu, Kaj ĉi tie rompiĝados viaj majestaj ondoj?Select Job 38:11
12Ĉu vi en via vivo iam ordonis al la mateno, Montris al la matenruĝo ĝian lokon,Select Job 38:12
13Ke ĝi kaptu la randojn de la tero, Kaj ke la malpiuloj deskuiĝu el ĝi;Select Job 38:13
14Ke ilia internaĵo renversiĝu kiel koto, Kaj ke ili tute konfuziĝu;Select Job 38:14
15Ke de la malpiuloj forpreniĝu ilia lumo, Kaj ilia malhumila brako estu rompita?Select Job 38:15
16Ĉu vi venis ĝis la fontoj de la maro? Kaj ĉu vi iradis sur la fundo de la abismo?Select Job 38:16
17Ĉu malfermiĝis antaŭ vi la pordego de la morto? Kaj ĉu vi vidis la pordegon de la mallumego?Select Job 38:17
18Ĉu vi pririgardis la larĝon de la tero? Diru, ĉu vi scias ĉion ĉi tion?Select Job 38:18
19Kie estas la vojo al la loĝejo de la lumo, Kaj kie estas la loko de la mallumo,Select Job 38:19
20Ke vi konduku ĝin al ĝia limo, Kaj ke vi rimarku la vojetojn al ĝia domo?Select Job 38:20
21Ĉu vi sciis, kiam vi naskiĝos Kaj kiel granda estos la nombro de viaj tagoj?Select Job 38:21
22Ĉu vi venis al la devenejo de la neĝo, Kaj ĉu vi vidis la devenejon de la hajlo,Select Job 38:22
23Kiujn Mi konservas por la tempo de suferado, Por la tago de batalo kaj milito?Select Job 38:23
24Kie estas la vojo, laŭ kiu dividiĝas la lumo, Diskuras la orienta vento super la teron?Select Job 38:24
25Kiu destinis direkton por la fluo Kaj vojon por la tondra fulmo,Select Job 38:25
26Por doni pluvon sur teron, kie neniu troviĝas, Sur dezerton senhoman,Select Job 38:26
27Por nutri dezerton kaj stepon Kaj kreskigi verdan herbon?Select Job 38:27
28Ĉu la pluvo havas patron? Aŭ kiu naskigis la gutojn de roso?Select Job 38:28
29El kies ventro eliris la glacio? Kaj kiu naskis la prujnon sub la ĉielo?Select Job 38:29
30Simile al ŝtono malmoliĝas la akvo, Kaj la supraĵo de la abismo kunfirmiĝas.Select Job 38:30
31Ĉu vi povas ligi la ligilon de la Plejadoj? Aŭ ĉu vi povas malligi la ligon de Oriono?Select Job 38:31
32Ĉu vi povas elirigi iliatempe la planedojn, Kaj konduki la Ursinon kun ĝiaj infanoj?Select Job 38:32
33Ĉu vi konas la leĝojn de la ĉielo? Aŭ ĉu vi povas aranĝi ĝian regadon super la tero?Select Job 38:33
34Ĉu vi povas levi al la nubo vian voĉon, Ke abundo da akvo vin kovru?Select Job 38:34
35Ĉu vi povas sendi fulmojn, Ke ili iru kaj diru al vi: Jen ni estas?Select Job 38:35
36Kiu metis en la internon la saĝon? Kaj kiu donis al la koro la prudenton?Select Job 38:36
37Kiu estas tiel saĝa, ke li povu kalkuli la nubojn? Kaj kiu elverŝas la felsakojn de la ĉielo,Select Job 38:37
38Kiam la polvo kunfandiĝas Kaj la terbuloj kungluiĝas?Select Job 38:38
39Ĉu vi ĉasas kaptaĵon por la leonino, Kaj satigas la leonidojn,Select Job 38:39
40Kiam ili kuŝas en la nestegoj, Sidas embuske en la laŭbo?Select Job 38:40
41Kiu pretigas al la korvo ĝian manĝaĵon, Kiam ĝiaj idoj krias al Dio, Vagflugas, ne havante, kion manĝi?Select Job 38:41
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain