Skip to content
Church.wiki
John

John 1

Esperanto

Translation: ESPERANTO

Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources

Start reading

1En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.Select John 1:1

2Tiu estis en la komenco kun Dio.Select John 1:2

3Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis.Select John 1:3

4En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj.Select John 1:4

5Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis.Select John 1:5

6De Dio estis sendita viro, kies nomo estis Johano.Select John 1:6

7Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu.Select John 1:7

8Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo.Select John 1:8

9Tio estis la vera lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venanta en la mondon.Select John 1:9

10Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estiĝis, kaj la mondo lin ne konis.Select John 1:10

11Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis.Select John 1:11

12Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo,Select John 1:12

13kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio.Select John 1:13

14Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.Select John 1:14

15Johano atestis pri li, kaj kriis, dirante: Ĉi tiu estas li, pri kiu mi diris: Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi.Select John 1:15

16Ĉar el lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco.Select John 1:16

17Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo.Select John 1:17

18Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.Select John 1:18

19Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin: Kiu vi estas?Select John 1:19

20Kaj li konfesis kaj ne kaŝis; kaj li konfesis: Mi ne estas la Kristo.Select John 1:20

21Kaj ili demandis lin: Kio do? Ĉu vi estas Elija? Kaj li diris: Mi ne estas. Ĉu vi estas la profeto? Kaj li respondis: Ne.Select John 1:21

22Ili do diris al li: Kiu vi estas? por ke ni donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem?Select John 1:22

23Li diris: Mi estas voĉo de krianto en la dezerto: Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja.Select John 1:23

24Kaj tiuj estis senditaj de la Fariseoj.Select John 1:24

25Kaj ili demandis lin, kaj diris al li: Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek la profeto?Select John 1:25

26Johano respondis al ili, dirante: Mi baptas per akvo; meze de vi staras tiu, kiun vi ne konas,Select John 1:26

27kiu venas post mi; la rimenon de lia ŝuo mi ne estas inda malligi.Select John 1:27

28Tio okazis en Betania transe de Jordan, kie Johano baptadis.Select John 1:28

29La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris: Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!Select John 1:29

30Li estas tiu, pri kiu mi diris: Post mi venas viro, kiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi.Select John 1:30

31Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo.Select John 1:31

32Kaj Johano atestis, dirante: Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la ĉielo kiel kolombo, kaj ĝi restis sur li.Select John 1:32

33Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi: Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito.Select John 1:33

34Kaj mi vidis, kaj atestis, ke ĉi tiu estas la Filo de Dio.Select John 1:34

35Denove la sekvantan tagon staris Johano, kaj du el liaj disĉiploj;Select John 1:35

36kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris: Jen la Ŝafido de Dio!Select John 1:36

37Kaj la du disĉiploj aŭdis lin paroli, kaj sekvis Jesuon.Select John 1:37

38Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin sekvantajn, kaj diris al ili: Kion vi serĉas? Kaj ili diris al li: Rabeno (tio estas, Majstro), kie vi loĝas?Select John 1:38

39Li diris al ili: Venu, kaj vi vidos. Ili do venis, kaj vidis, kie li loĝas, kaj ili restis ĉe li tiun tagon; estis ĉirkaŭ la deka horo.Select John 1:39

40Unu el la du, kiuj aŭdis Johanon kaj lin sekvis, estis Andreo, la frato de Simon Petro.Select John 1:40

41Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li: Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston).Select John 1:41

42Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris: Vi estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro).Select John 1:42

43La sekvantan tagon li volis foriri en Galileon, kaj trovis Filipon; kaj Jesuo diris al li: Sekvu min.Select John 1:43

44Filipo estis el Betsaida, la urbo de Andreo kaj Petro.Select John 1:44

45Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li: Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la leĝo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef.Select John 1:45

46Kaj Natanael diris al li: Ĉu io bona povas esti el Nazaret? Filipo diris al li: Venu kaj vidu.Select John 1:46

47Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li: Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco!Select John 1:47

48Natanael diris al li: Per kio vi min konas? Jesuo respondis kaj diris al li: Antaŭ ol Filipo vin vokis, kiam vi estis sub la figarbo, mi vin vidis.Select John 1:48

49Natanael respondis kaj diris al li: Rabeno, vi estas la Filo de Dio; vi estas Reĝo de Izrael!Select John 1:49

50Jesuo respondis kaj diris al li: Ĉu vi kredas pro tio, ke mi diris al vi: Mi vin vidis sub la figarbo? vi vidos pli grandajn aferojn ol ĉi tio.Select John 1:50

51Kaj li diris al li: Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la ĉielon malfermita kaj la anĝelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur la Filon de homo.Select John 1:51

Next: John 2Continue reading

Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

John

Selected verses

Select another verse to extend the range.

Highlight

My Bible

About this name

Listen

Uses an English voice provided by your browser.