Skip to content
Church.wiki
John

John 12

Esperanto

Translation: ESPERANTO

Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources

Start reading

1Jesuo do ses tagojn antaŭ la Pasko venis al Betania, kie estis Lazaro, kiun Jesuo relevis el inter la mortintoj.Select John 12:1

2Oni do pretigis por li tie vespermanĝon, kaj Marta servadis; sed Lazaro estis unu el tiuj, kiuj sidis kun li ĉe manĝo.Select John 12:2

3Tiam Maria prenis funton da pura narda ŝmiraĵo tre multekosta, ŝmiris la piedojn de Jesuo, kaj viŝis liajn piedojn per siaj haroj; kaj la domo pleniĝis de la odoro de la ŝmiraĵo.Select John 12:3

4Sed diris Judas Iskariota, unu el liaj disĉiploj, kiu estis lin perfidonta:Select John 12:4

5Kial oni ne vendis ĉi tiun ŝmiraĵon por tricent denaroj kaj donis al malriĉuloj?Select John 12:5

6Tion li diris, ne ĉar li zorgis pri la malriĉuloj; sed ĉar li estis ŝtelisto, kaj havis la monujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en ĝin.Select John 12:6

7Sed Jesuo diris: Lasu ŝin konservi ĝin por la tago de mia entombigo.Select John 12:7

8Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, sed min vi ne ĉiam havas.Select John 12:8

9La amaso de la Judoj do sciiĝis, ke li estas tie; kaj ili venis ne nur pro Jesuo, sed ankaŭ por vidi Lazaron, kiun li levis el la mortintoj.Select John 12:9

10Sed la ĉefpastroj konsiliĝis, ke ili mortigu ankaŭ Lazaron;Select John 12:10

11ĉar pro li multaj Judoj foriris, kaj kredis al Jesuo.Select John 12:11

12En la sekvanta tago granda homamaso, veninte al la festo, kaj sciiĝinte, ke Jesuo venas al Jerusalem,Select John 12:12

13prenis branĉojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis: Hosana! Estu benata la Reĝo de Izrael, kiu venas en la nomo de la Eternulo!Select John 12:13

14Kaj Jesuo, trovinte junan azenon, sidis sur ĝi, kiel estas skribite:Select John 12:14

15Ne timu, filino de Cion: jen via Reĝo venas, sidanta sur ido de azeno.Select John 12:15

16Tion la disĉiploj unue ne komprenis; sed post la gloriĝo de Jesuo ili rememoris, ke tio estis skribita pri li kaj ke oni faris al li tion.Select John 12:16

17La homamaso do, kiu ĉeestis kun li, kiam li elvokis Lazaron el la tombo, kaj levis lin el la mortintoj, atestis pri li.Select John 12:17

18Pro tio ankaŭ la homamaso iris al li renkonte, ĉar ili sciiĝis, ke li faris tiun signon.Select John 12:18

19La Fariseoj do diris inter si: Vidu, kiel nenio prosperis al vi; jen la mondo eliris post li.Select John 12:19

20Kaj inter tiuj, kiuj alvojaĝis por adorkliniĝi ĉe la festo, estis iuj Grekoj;Select John 12:20

21tiuj do venis al Filipo, kiu estis el Betsaida Galilea, kaj petis lin, dirante: Sinjoro, ni volas vidi Jesuon.Select John 12:21

22Filipo venis kaj sciigis Andreon; kaj poste Andreo kaj Filipo venis kaj sciigis Jesuon.Select John 12:22

23Sed Jesuo respondis al ili, dirante: Venis la horo, por ke la Filo de homo estu glorata.Select John 12:23

24Vere, vere, mi diras al vi: Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto.Select John 12:24

25Kiu amas sian vivon, tiu ĝin perdas; kaj kiu malamas sian vivon en ĉi tiu mondo, tiu ĝin konservos ĝis eterna vivo.Select John 12:25

26Se iu min servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estas, tie ankaŭ estos mia servanto; se iu min servas, tiun la Patro honoros.Select John 12:26

27Nun maltrankviliĝas mia animo; kaj kion mi diru? Patro, savu min el ĉi tiu horo. Sed por tio mi venis ĝis ĉi tiu horo.Select John 12:27

28Patro, gloru Vian nomon. Tiam voĉo venis el la ĉielo: Mi jam gloris ĝin kaj denove gloros.Select John 12:28

29Do la apudstaranta homamaso, aŭdinte, diris, ke tondris; aliaj diris: Anĝelo parolis al li.Select John 12:29

30Jesuo respondis kaj diris: Ne por mi venis tiu voĉo, sed por vi.Select John 12:30

31Nun estas la juĝo de ĉi tiu mondo; nun la estro de ĉi tiu mondo estos elpelita.Select John 12:31

32Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn.Select John 12:32

33Tion li diris, per aludo montrante, per kia morto li mortos.Select John 12:33

34La homamaso respondis al li: Ni aŭdis el la leĝo, ke la Kristo restados por ĉiam; kaj kiel vi diras: La Filo de homo devas esti suprenlevita? Kiu estas ĉi tiu Filo de homo?Select John 12:34

35Jesuo do diris al ili: Ankoraŭ mallongan tempon estas la lumo kun vi. Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin; ĉar tiu, kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras.Select John 12:35

36Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke vi fariĝu filoj de lumo. Tion parolis Jesuo, kaj li foriris, kaj sin kaŝis for de ili.Select John 12:36

37Sed kvankam li jam faris tiom da signoj antaŭ ili, tamen ili ne kredis al li;Select John 12:37

38por ke plenumiĝu la vorto de la profeto Jesaja, kiun li parolis: Ho Eternulo, kiu kredis nian raporton? Kaj super kiu malkaŝiĝis la brako de la Eternulo?Select John 12:38

39Pro tio ili ne povis kredi, ĉar Jesaja diris plue:Select John 12:39

40Li blindigis iliajn okulojn kaj sensentigis ilian koron, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj ke ili ne konvertiĝu, Kaj ke Mi ilin ne sanigu.Select John 12:40

41Tion diris Jesaja, ĉar li vidis lian gloron kaj parolis pri li.Select John 12:41

42Tamen eĉ el la regantoj multaj kredis al li; sed pro la Fariseoj ili ne konfesis lin, por ke ili ne estu elpelitaj el la sinagogo;Select John 12:42

43ĉar ili ŝatis la laŭdon de homoj pli, ol la gloron de Dio.Select John 12:43

44Kaj Jesuo kriis kaj diris: Kiu kredas al mi, tiu kredas ne al mi, sed al Tiu, kiu min sendis.Select John 12:44

45Kaj kiu vidas min, tiu vidas ankaŭ Tiun, kiu min sendis.Select John 12:45

46Mi venis lumo en la mondon, por ke ĉiu, kiu kredas al mi, ne restadu en mallumo.Select John 12:46

47Kaj se iu aŭdas miajn dirojn kaj ne plenumas ilin, mi lin ne juĝas; ĉar mi venis, ne por juĝi la mondon, sed por savi la mondon.Select John 12:47

48Tiu, kiu forrifuzas min kaj ne akceptas miajn dirojn, havas juĝonton; la vorto, kiun mi parolis, juĝos lin en la lasta tago.Select John 12:48

49Ĉar mi ne parolis de mi mem; sed la Patro, kiu sendis min, mem ordonis al mi, kion mi parolu, kaj kion mi diru.Select John 12:49

50Kaj mi scias, ke Lia ordono estas eterna vivo; kion do mi parolas, ĝuste kiel la Patro diris al mi, tiel mi parolas.Select John 12:50

Next: John 13Continue reading

Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

John

Selected verses

Select another verse to extend the range.

Highlight

My Bible

About this name

Listen

Uses an English voice provided by your browser.