John 3
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, ĉefo inter la Judoj;Select John 3:1
2tiu venis al li nokte, kaj diris al li: Rabeno, ni scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; ĉar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li.Select John 3:2
3Jesuo respondis kaj diris al li: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio.Select John 3:3
4Nikodemo diris al li: Kiel povas homo naskiĝi, kiam li estas maljuna? ĉu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskiĝi?Select John 3:4
5Jesuo respondis: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio.Select John 3:5
6Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito.Select John 3:6
7Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj.Select John 3:7
8La vento blovas, kie ĝi volas, kaj ĝian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras; tia estas ĉiu, kiu estas naskita de la Spirito.Select John 3:8
9Nikodemo respondis kaj diris al li: Kiel povas tio fariĝi?Select John 3:9
10Jesuo respondis kaj diris al li: Vi estas la instruisto de Izrael, kaj ĉu vi ne scias tion?Select John 3:10
11Vere, vere, mi diras al vi: Kion ni scias, tion ni parolas, kaj kion ni vidis, tion ni atestas; kaj vi homoj ne akceptas nian ateston.Select John 3:11
12Se mi aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne kredas, kiel vi kredos, se mi diros enĉielajn?Select John 3:12
13Kaj neniu supreniris en la ĉielon, krom tiu, kiu malsupreniris de la ĉielo, la Filo de homo, kiu estas en la ĉielo.Select John 3:13
14Kaj kiel Moseo levis la serpenton en la dezerto, tiel devas la Filo de homo esti levita;Select John 3:14
15por ke ĉiu, fidanta al li, havu eternan vivon.Select John 3:15
16Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.Select John 3:16
17Ĉar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por juĝi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita.Select John 3:17
18Kiu fidas al li, tiu ne estas juĝata; sed la nekredanto jam estas juĝita, ĉar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio.Select John 3:18
19Kaj jen estas la juĝo: ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, ĉar iliaj faroj estis malbonaj.Select John 3:19
20Ĉar ĉiu, kiu faradas malbonon, malamas la lumon, kaj ne venas al la lumo, por ke liaj faroj ne estu malaprobitaj.Select John 3:20
21Sed tiu, kiu faras la veron, venas al la lumo, por ke liaj faroj estu montrataj, ke ili estas faritaj en Dio.Select John 3:21
22Post tio venis Jesuo kun siaj disĉiploj en la landon Judujo, kaj restis tie kun ili kaj baptadis.Select John 3:22
23Johano ankaŭ baptadis en Enon, proksime de Salim, ĉar estis tie multe da akvoj; kaj oni alvenis kaj estis baptitaj.Select John 3:23
24Ĉar Johano ankoraŭ ne estis ĵetita en malliberejon.Select John 3:24
25Fariĝis do diskutado inter la disĉiploj de Johano kaj iu Judo pri la puriĝo.Select John 3:25
26Kaj ili venis al Johano, kaj diris al li: Rabeno, tiu, kiu estis kun vi transe de Jordan, kaj pri kiu vi atestis, jen tiu sama baptas, kaj ĉiuj venas al li.Select John 3:26
27Johano respondis kaj diris: Homo ne povas ion ricevi, se ĝi ne estas donita al li el la ĉielo.Select John 3:27
28Vi mem atestas pri mi, ke mi diris: Mi ne estas la Kristo, sed mi estas sendita antaŭ li.Select John 3:28
29Kiu havas la fianĉinon, tiu estas la fianĉo; sed la amiko de la fianĉo, kiu staras kaj lin aŭdas, tre ĝojas pro la voĉo de la fianĉo; ĉi tiu mia ĝojo do plenumiĝis.Select John 3:29
30Li devas altiĝi, sed mi devas malaltiĝi.Select John 3:30
31Kiu de supre venas, tiu estas super ĉiuj; kiu estas el la tero, tiu el la tero estas, kaj el la tero parolas; kiu venas de la ĉielo, tiu estas super ĉiuj.Select John 3:31
32Kion li vidis kaj aŭdis, tion li atestas; kaj neniu akceptas lian ateston.Select John 3:32
33Kiu akceptis lian ateston, tiu jam sigelis, ke Dio estas vera.Select John 3:33
34Ĉar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; ĉar ne laŭmezure Li donas la Spiriton.Select John 3:34
35La Patro amas la Filon, kaj donis ĉion en lian manon.Select John 3:35
36Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas.Select John 3:36
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain